Avenflokoj
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Avenflokoj estas manĝaĵo farita el grio da aveno, pistita sub rulcilindroj, diserigita en flokoj, kiurita per vaporo kaj milde rostita.
Avenflokoj estas ĉefe manĝataj en Britio, Usono kaj angloparolantaj landoj sub formo kaĉo (kun nomo de porridge [poriĝ]) aŭ en Germanio kaj nord-eŭropaj landoj, sub formo de muslio. Ĝi estas fonto da tiamino (aŭ vitamino B1), fero kaj manĝofibroj.

