Grio
El Vikipedio
Diversfajna avengrio, malsupre avengrenoj
Grio estas aro de grenoj, senigitaj de la ŝelo kaj maldelikate pistitaj.
Grio estas preparita same kiel faruno, nur la regulado de la muelilo malsamas. La delikate muelita parto de la grenoj estas poste elkribita kaj uzata kiel faruno.
[redakti] Cerealoj
Grio estas faritaj el diversaj cerealoj, sed ĉefe el tritiko.
Aliaj cerealoj uzataj estas aveno, hordeo, milio aŭ fagopiro, el kiuj oni preparas ĉefe dolĉajn griaĵojn.
El maizo oni preparas grion por polento.
[redakti] Uzo
Grio utilas por prepari ne nur griaĵon, sed ankaŭ kukojn aŭ bulojn.
Manĝaĵoj por beboj estas ofte preparitaj baze de grio.
Grio servas ankaŭ por prepari salatojn.