Bulguro
El Vikipedio
Bulguro estas grenprodukto farita el diversaj specoj de tritiko, sed plejofte el la tipo durum-tritiko. La tritikgrajnoj unue estas vaporigitaj kaj poste sekigitaj kaj krude muelitaj aŭ rompitaj.
Bulguro antaŭ ĉio estas uzata en la turka, hindia kaj mediteranea kuirarto. Ĝi havas iome nuksan guston.
Bulguro estas uzata en pilafoj, supoj, kukoj kaj pano kaj kiel farĉo. Tamen la plej konata apliko de bulguro estas en la manĝaĵoj tabbouleh kaj kibbeh. Pro la alta nutra valoro ĝi estas bona anstatauaĵo por rizo aŭ kuskuso. En Hindio ĝi ankaŭ estas uzata kiel matenmanĝo, preparita kun lakto kaj sukero.
| Nutra valoro | 100g entenas |
|---|---|
| Energio | 352 Kkal aŭ 1474 kĴ |
| Akvo | 10,5 g |
| Proteino | 9,5 g |
| Graso | 1,0 g |
| Karbohidrato | 75,0 g |