Turka kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turka manĝaĵoj

La Turka kuirarto estas internacie aprezata kuirarto kun longa tradicio.
La variaĵo de la manĝoj en Anatolio devenas de la sennombraj invadoj de fremdaj popoloj, kiuj postlasis spuron da kuirstiloj en la regiono. Alia kaŭzo por la diverseco de la turka kuirarto estas ke, survoje el Centra Azio, la Oguzoj en iliaj imperioj kiel la Otomana kaj Selĝuka, integrigis la populacion de Irano, Irako, Egiptio kaj la Balkanio kaj transprenis ilian kuirarton. La Otomanaj sultanoj havis en la Topkapi-palaco en Istanbulo gigantan kuirejon pro kio, sendepende de la bonhavo de la populacio, la luksa turka kuirarto, kiel ni nuntempe konas, estas konservita kaj plivastigita. Krom tio restis sur la kamparo la regionaj kaj etnaj kuirartoj. La tradicia centra-azia turka kuirarto ankaŭ havis egan restantan influon je la kuirartoj de Eŭropo kaj la Mez-Oriento. Tiel jogurto, la plej grava parto de la greka Caciki, estis tipe turka nomadotrinkaĵo.
La manĝaĵoj plejofte estas bazitaj sur freŝaj fruktoj kaj legomoj, kradrostita viandofiŝaĵo kaj multspecaj salatoj.
La diversaj manĝopladoj ofte estas akompanata de jogurto kaj saŭcoj.

İmam bayıldıİmambayıldı (turke por „la sveninta imamo“) estas fama legomomanĝo el la turka kuirarto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]