Semolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telero da semolo.

Semolo (aŭ malofte semolino) estas tritika faruno muelita en specialaj muelcilindroj en pli krudaj aŭ pli fajnaj grandecoj kaj uzata por kaĉoj, supoj kaj similaj. Oni uzas la semolan tritikan farunon ankaŭ por preparo de aliaj manĝaĵoj, kiel ekzemple por kutima araba manĝaĵo kuskuso. Alia esprimo por kaĉaj manĝaĵoj estas griaĵo. Grio signifis origine nur muelprodukton el senŝeligita hordeo. Per plua muela prilaboro de grio oni ricevas grieton. Ambaŭ tipojn de produkto oni povas uzi por kuiri grian aŭ grietan kaĉon, alivorte griaĵon. Nun oni nomas grio ĉiuspecajn produktojn aŭ interproduktojn el diversaj specoj de grenoj.

La nord-afrika kuskuso plejofte estas farita el semolo.