Galjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Galjono estas mezurunuo de volumeno iam uzita en Britio kaj ankoraŭ uzata en Usono. El diversaj historioj difinoj la sekvaj restas aktualaj:

  • Brita galjono valoras 4,54609 litrojn.
  • Usona malseka galjono (la galjono plej ofte uzata en Usono) valoras 3,785411784 litrojn (231 kubajn colojn).
  • Usona seka galjono valoras 4,4048428032 litrojn (268,8 kubajn colojn).

La difino de galjono estas ligita al la difino de pajnto: en unu galjono estas 8 pajntoj.