Amaranto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amaranthus caudatus
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Amaranto (science: Amaranthus) estas genro da 60 specioj de plantoj uzataj kiel grajna kaj legoma manĝaĵo, pigmento, kaj ornamaĵo.
Amaranto estis unu el la ĉefaj manĝaĵoj de la inkaoj, kaj ĝi ankoraŭ estas uzata en la regiono hodiaŭ. Ĝi estis ankaŭ manĝita de la aztekoj, kaj manĝita dum iliaj religiaj ceremonioj, miksata kun mielo.
Pluraj centoj da specioj kaj varioj da amarantoj (Amaranthus) kultivatas en anda Ameriko kaj Hindio (Vidu ankaŭ Vandana Shiva) ĉefe por ties semoj, pli nutroriĉaj ol cerealoj. Ankaŭ la folioj manĝeblas, kiel spinaco.
Komparu nutraĵajn kvalitojn de aramanto kun tiu de terpomo: (enhavo en 100 gramoj)
- Proteinoj : Amaranto:14,7 g Terpomo: 2,1
- Fero: Amaranto: 0,0110 g Terpomo ,0007 g
- Kalcio Amaranto: 0,510 g Terpomo: 0,010 g
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |