Anno (dolĉaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Anno (nomo).
Anno el azukio.
Daifuku kun anno ene.

Anno[1][2][3] (japane  (あん), anjapane 餡子 (あんこ), anko; koree 팥소, patso; ĉine 豆沙, dòushā) estas japana pasta dolĉaĵo preparata per miksado de sukero al boligitaj kaj dispremitaj semoj aŭ nuksoj. La azukia anno estas manĝata kiel deserto. Oni uzas ĝin por fari moĉion kun anno nomata daifuku. Kiam la azukio estas kuirita kaj kaĉigita, ĝi formas dikan paston aŭ kaĉon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Oni povas fari annon el azukiofazeolo, fabo, pizo, terpomo, batato, kaŝtano k.a. La plej konata speco de anno estas azukianno (japane 小豆餡あずきあん, azukian), farita el azukioj.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversdensaj tipoj de annoj:

  • Grajnanno (japane 粒餡 (つぶあん), tsubuan) konsistas el boligitaj (sed ne dispremitaj) azukisemoj kun sukero.
  • Dispremita anno (japane  (つぶ) (あん), tsubushian) konsistas el boligitaj kaj dispremitaj azukisemoj.
  • Kribrita anno (japane  () (あん), koshian) estas boligitaj kaj dispremitaj kaj poste kribritaj por senigi membranojn.
  • Sekigita anno (japane  (さら) (あん), sarashian) estas sekigita, kaj poste remalsekigita por uzo.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Jen diversaj pladoj enhavantaj annon.

Japanaj[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj[redakti | redakti fonton]

Koreaj[redakti | redakti fonton]

Vjetnamaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ann/o
  2. 2,0 2,1 Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  3. Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)