Taiyaki (japane: 鯛焼き), litere "kuirita fiŝo" estas japana kuko en formo de fiŝo. Plej ofte ĝi estas plenita de anko, pasto el azuki-faboj (ruĝaj sukeraj faboj), sed foje ankaŭ de vanila kremo, ĉokolado aŭ fromaĝo. Iuj butikoj eĉ proponas taiyaki kun okonomiyaki aŭ kolbasoj ene.