Daifuku

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daifuku kun anko
Daifuku

Daifuku (japane: 大福, «granda bonŝanco») estas japana dolĉaĵo (wagashi), el mochi (japane: 餅) enhavanta ekzemple paston el dolĉaj azuki-faboj, nomita anko (japane: 餡こ). La plej multaj daifuku estas kovritaj maldike de kinako.

[redakti] Specoj

La plej komunaj specoj enhavas ruĝan paston (anko) aŭ verdan. Aliaj enhavas fruktojn, ekzemple fragojn (ichigo daifuku) aŭ miksaĵon el faboj kaj fruktopecoj.

  • Yomogi daifuku (蓬大福), «artemizia daifuku», farita kun kusamochi (草餅), mochi el komuna artemizio.
  • Ichigo daifuku (イチゴ大福), «fraga daifuku», nova inventaĵo enhavanta tutan fragon.
  • Yukimi Daifuku (雪見だいふく), «neĝa daifuku», estas glaciaĵo de Daifuku kiu estas pakita per maldika mochi-tavolo. Tio estas kreita de Lotte.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj