Hostio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hostioj

Hostio en kristana kunteksto estas sankta, konkrete subtila folio de sengista rondforma tritika pano, uzata ĉe kristanaj konfesioj por konfekcii la riton de la Sankta Manĝo. La celebranto benas aŭ konsekras laŭbezonajn hostiojn, kutime unu iom pli grandan por si, la aliajn por unuopa fidelulo: ĉiu ĝin manĝas por obei al la invito de Kristo kiu, dum la lasta vespermanĝo, samrite diris: “Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo (Mt 26,26)”; “Ĉi tion faru por memorigi pri mi (Lk 22,19)”. Ĉar ĉiu panformo povas, se mankas rondformaj panfolieroj, sufiĉas por la liturgia rito, eĉ tiu akiras la signifon kaj nomon de hostio. Katolikoj, ortodoksuloj, luteranoj kaj aliaj konfesioj konsekrante la hostion intencas konfekcii sakramenton kaj adoras la ĉeeston de Kristo: reala, ne metafora, ĉeesto.

La nocio hostio impregniĝis je konceptoj originantaj el ĝia aplikado al Jesuo Kristo kiu pro amo al la homoj senrezerve sin donas al la Patro akceptante kion la homoj faras al li: li estas la antonomazia Hostio, viktimo tute akcepta! La konsekritaj panfolieroj prenas nomon kaj teologian sencon el tiu Origina Hostio.

Krom teologiaj traktaĵoj pri la religia valoro de la rito de la konsekro de hostio, svarmis en pasintaj epokoj popolaj rakontoj pri hostio: hostio ŝtelita kaj profanata, hostio sanganta, hostio kuirita de judoj, hostio mirakla... (Vidu http://it.wikipedia.org/wiki/Eucaristia).

La vorto hostio trovas siajn antaŭajn uzon kaj sencon en la klasikaj lingvoj, kie ĝi indikis ion noblan, vivan aŭ sanktan, buĉe oferindan al la diaĵoj. La sama koncepto ofte troviĝas en la hebrea Biblio (vidu en Levidoj). En tiu lasta, krome, pri oferoj, sangaj aŭ sensangaj, la profetoj kohere substrekis la provizorecon dum en la Nova Testamento rilate la konsekron kaj manĝon de la hostio (Eŭkaristio) estas markita la definitiveco.

Aliaj signifoj de hostio: faruna folio uzata kiel ujeto por envolvi medicinajn elementojn englutotajn. Krome, hostio, en literatura lingvaĵo, etendiĝas al signifo de persono kiu sin oferas pro nobla kaŭzo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latinlingvaj referencoj:[1]