Tago de la mortintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
figuroj el sukero en formo de kranioj kaj miniaturaj tomboj

La Tago de la mortintoj - hispane Día de los Muertos - estas unu el la plej gravaj meksikaj festotagoj. Dum ĝi en de Meksiko tradicie celebriĝas la forpasintoj. La prepara tempo por la festoj komenciĝas meze de oktobro, kaj la festo mem okazas en la tagoj inter la 31-a de oktobro ĝis la katolika festotago de "ĉiuj animoj", la 2-a de novembro. La celebraĵoj okazas en malsamaj manieroj depende de la regiono.

La Tago de la Mortintoj en 2003 estis registrita en la listo de UNESKO pri Ĉefverkoj de la Parola kaj Nemateria Heredaĵo de la Homaro. La festoj en sia tradicia formo estas konsiderata minacata, ĉar ili pli kaj pli aliformiĝas laŭ influo de la pli komerce orientita tradicio Halloween el Nord-Ameriko.

La morto kiel parto de vivo en la meksika kulturo[redakti | redakti fonton]

Kiel la meksikanoj traktas la temon de morto, povas ŝajni stranga al anoj de aliaj kulturoj, ekzemple de okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko, ĉar la temo de morto ne estas tabuo en la meksika kulturo daŭre influata de indianaj tradicioj de antaŭ la hispana konkero. Morto estas konsiderata kiel io, pri kiu ne necesas timi, io kion ĉiam eblas renkonti per ironio. La temo de morto estas parto de la ĉiutaga vivo - vojoj kaj naturaj objektoj kiel ekzemple kanjonoj, manĝaĵoj kaj kulturaj tradicioj kiel kantoj aŭ teatraĵoj aludas al la temo. La senstreĉa kaj humura trakto de la temo de morto aparte videblas en la tempo ĉirkaŭ la Tagoj de los Mortintoj, kiam en stratoj kaj butikoj prezentatas artaĵoj en formo de homaj kranioj kaj skeletoj, farataj el gluita paperaĵo, gipsosukero, en multaj ĉiutagaj situacioj.

Laŭ malnovmeksika fido la mortintoj venas unufoje jare je la fino de la rikolta sezono vizite el la postmorta mondo, kaj festas kun la vivantoj feliĉan kunvenon kun muziko, dancado kaj bona manĝo. En antaŭhispanaj tempoj, la aztekoj eĉ donis al siaj malamikoj lokon kie la spiritoj povus reveni. Sur apartaj bretaroj la kranioj estis vicigitaj kiel ujo por la spiritoj. Pro la penoj la hispanaj kristanaj misiistoj, kiuj provis malsukcese abolicii la feston, la antaŭkristanaj ritoj fine estis kunfanditaj kun la okazigo de la kristanaj festoj Ĉiuj Animoj kaj Ĉiuj Sanktuloj. Paralelaĵoj inter la kristana koncepto de morto kaj la indiĝena fido ebligis tiun fandadon. Samkiel la kristanoj, ankaŭ la aztekoj vidis morton ne kiel celo, sed kiel komenco de nova vivo, transiro al alia formo de ekzisto. En mikso kun la kristana fido ekestis unika kultura festivalo, kiu parte ebligas pluvivteni la kutimojn de la antaŭhispana, antaŭkristana Meksiko.

du variaĵoj de la figuo de la fama skeleta damo "La Catrina"

Vizito el la transmorta mondo - La tombejoj vivas[redakti | redakti fonton]

La Tago de los Mortintoj ne estas funebra okazaĵo, sed bunta festivalo en honoro de la mortintoj. Laŭ popola kredo, la animoj de la mortintoj revenas tiun tagon por viziti la familiojn. Dum la festaj tagoj fokusiĝas la memoro pri la mortintoj. La stratoj estas ornamita per floroj, per kapricaj simboloj de morto, skeletoj kaj kranioj en diversaj versioj, videblas en la montrofenestroj, kaj ĉie oni povas vidi fotojn kaj skulptaĵojn pri la figuo de la fama skeleta damo "La Catrina". Bakejoj okaze de la festo produktas "Calaveras de Dulce", dolĉaĵoj en formo de kranio faritaj el sukero aŭ ĉokolado, kiu frunte portas la nomojn de la mortintoj. La "Pan de Muerto", la pano de morto, estas alia populara dolĉaĵo dum tiuj tagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tag der Toten en la germana Vikipedio.