Pedro Páramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Páramo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Rulfo
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Eldonejo Fondo de Cultura Económica
Ĝenro magirealisma fikcio
vdr

Pedro Páramo estas la titolo de la unua kaj nura romano de la meksika verkisto Juan Rulfo, origine aperinta en 1955. Temas pri la dua libro de Rulfo de post El llano en llamas.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Temas pri knabo, nome Juan Preciado, la filo de Pedro Páramo, kiu serĉas sian nekonitan patron tra senhoma, varmega, dezerteca medio, venas al Comala. Dum la historio antaŭeniras, la leganto konfuziĝas ĉar ŝajne kelkaj el la aperintaj roluloj estas mortintoj, tio estas fantomoj. La temo rilatas al tre populara sento meksika rilate al mortintoj. Krome tiu mekanismo starigas komplicecon de la aŭtoro kun la leganto, kiu scias kion ne scias la rolulo.

Dum la filo de PP veturas kaj interparolas kun preterpasantoj, aperas la vera struktura akso de la rakonto, nome la historio de PP, oportunema kaciko, fripono, fitraktulo, terkaptanto ktp., lia rilato kun aliaj terposedantoj, lia unua edzino SSJ, la pastro ktp. Dume la propra historio de la serĉanta filo vanuiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Esenca trajto de la veko estas la konstanta konotacio pri la temo morto, eĉ en la pejzaĝaj priskriboj.

Aparta subtemo estas kritiko al la eklazio, spite al la fakto ke la etoso estas iom mistikema, funebra. La mesaĝo estus: tiu ĉi vivo ne ekzistas, nur la alia. Pastro celas monon (la nomo estas Rentería (el la sama radiko rento)). Ankaŭ aliaj homnomoj estas simbolaj (Páramo, nome paramo, servisto Fulgor, brilo), dum aliaj estas simple sonalvokaj: Susana San Juan.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Estas registritaj tradukoj al pli ol tri dek lingvoj. Estas ankaŭ adaptoj al teatro kaj al kino: en 1967 Pedro Páramo (reĝisorita de Carlos Velo), en 1976 al 1978 Pedro Páramo. El hombre de la media luna (reĝisorita de José Bolaños), en 1981 Pedro Páramo (reĝisorita de Salvador Sánchez), en 2024 Pedro Páramo de Netflix reĝisorita de Rodrigo Prieto. En la plej tuja filmo la rolo de Juan Preciado restas pli grava, li ĉiam petas akvon kaj estas nur tero.