Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2022/Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, decembro 2022


Ne plu aktivaj (decembro 2022)[redakti fonton]

komuna bufo, komuna fajrdorsulo, komuna flavgorĝulo, komuna karpodako, komuna kviskalo, komuna merĝopetrelo kaj kvar pliaj → ordinara ... 2022 12 01[redakti fonton]

(aldone: komuna montominao, komuna neomikso, komuna tajlorbirdo, komuna bronzflugilulo)

Legu tuj supre ĉe komuna buteo. Mi supozas, ke la samaj argumentoj validas por ĉi tiuj naŭ specioj, kvankam mi ne legis ĉiun artikolon ĝisfine. Lingvano (diskuto) 22:56, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: : samkiale kiel klarigite en la propono pri alinomado de komuna buteo. -Filozofo (diskuto) 23:02, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
(+) Por. Samkiel ĉi-supre. Vmel (diskuto) 06:58, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Ĉiuj alinomitaj. Taylor 49 (diskuto) 17:09, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Dipatrino en artoKategorio:Maria en arto 2022 12 02[redakti fonton]

Simile. - Moldur (diskuto) 20:48, 2 dec. 2022 (UTC) ✔ Farite Moldur (diskuto) 21:23, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Pentraĵoj de DipatrinoKategorio:Maria en pentraĵoj 2022 12 02[redakti fonton]

Simile. - Moldur (diskuto) 20:48, 2 dec. 2022 (UTC) ✔ Farite Moldur (diskuto) 21:23, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Dipatrinaj festoj → Kategorio:Mariaj festoj → Kategorio:Maria-festoj 2022 12 02[redakti fonton]

Simile, sed eble kun malpli forta argumento. - Moldur (diskuto) 20:48, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Laŭ l esperanta vortfarado devus esti Kategorio:Maria-aj festoj kiam jam ekzistas la termino Zamenhof-a tago. Mi preferus do Kategorio:Mariafestoj.--DidCORN (diskuto) 14:18, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

La proponita Kategorio:Mariaj festoj estas analogia al la ekzistanta Kategorio:Mariaj aperoj, sed ankaŭ eblas aliaj formoj, ekz-e Kategorio:Maria-festoj. - Moldur (diskuto) 21:07, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi iom hezitas pri Kategorio:Mariafestoj. Ĉu akcepteblas Kategorio:Maria-festoj? - Moldur (diskuto) 21:32, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite al Kategorio:Maria-festoj. Moldur (diskuto) 20:45, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Pri Jesuo estas aparta alinomig-propono. Moldur (diskuto) 19:50, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Jesuo Kristo → Kategorio:Jesuo 2022 12 02[redakti fonton]

Por Por: Lingvano (diskuto) 21:10, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Konforme al mia supra rimarko.--37.71.212.234 17:47, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi notas, ke Jesuo direktas al artikolo pri la filo de Maria, kaj Muhamado direktas al artikolo pri la profeto. Se en tiu kunteksto la vortoj estas sufiĉe klaraj, kial ne ankaŭ en kategorioj? Lingvano (diskuto) 09:41, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kontribuanto 37.71.212.234 malpravas. "Kategorio:Jesuo" estas tute bone akceptebla. - Moldur (diskuto) 22:05, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 21:17, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La titolo Jesuo direktas al artikolo de la teologia koncepto Jesuo Kristo, kvankam per "artikolo pri la filo de Maria" mi pli komprenus la historian tekston historia Jesuo kaj ne ĝustas aserto en la diskutpaĝo ke ĉiuj alilingvaj versioj nomas la artikolon pri la teologia koncepto nur Jesuo: iuj, jes, sed multaj nomas la koncepton "Jesuo Kristo" (same pri la kategorio). Kaj ĉar "kristo" ne estas kutima nomigo de profesio (nek estas la vorto "mesio"), mi ankaŭ dirus ke la komparo ke "L.L. Zamenhofo" ne havas sian artikolan titolon sub "doktoro L.L. Zamenhofo" estas ne tre trafa. En "teologia koncepto" ankaŭ permeseblus nomo de tute normala profesio, aŭ alia klariga vorto kiu ne pruviĝis esti oficiale notita en pasporto aŭ en la komputilaj registroj de naskiĝoj en la antikva Judio. Tial mi ĉiukaze pledus por tio lasi la artikolon de la teologia koncepto Jesuo Kristo kie ĝi estas nun, por ne krei plenan konfuzon ke ekzistus du artikoloj pri unu persono, pri Jesuo kaj Jesuo. Sed flanke de ĉiu teisma aŭ ateisma polemiko, ŝajnas al mi ke laŭ la pure teknika ideo ke bonas laŭeble koncizaj kategoriaj nomoj, ke malgraŭ ĉiuj miaj duboj "Kategorio:Jesuo" (en kiu ankaŭ estas ambaŭ artikoloj, pri la historia persono kaj pri la teologia koncepto) estas akceptebla. Tial malforte Por Por: . ThomasPusch (diskuto) 10:29, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Mi ankaŭ redirektis Jesuo al Jesuo de Nazaret, la historia persono, ne al Jesuo Kristo, la religia koncepto, kaj mi laboris por malmiksi la du, kaj iom neŭtraligi la tro unuflanke kristanajn vidpunktojn. Por mi nun estas fino pri Jesuo kaj Kristo. - Bonan novan jaron al ni ĉiuj! Moldur (diskuto) 07:49, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Wabi-sabi → Ŭabi-sabiVabi-sabio 22 12 9[redakti fonton]

Mi pensas ke ŭabi-sabi estas pli esperanta traduko Dek Mil Lagoj (diskuto) 13:19, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Vabi-sabi aux Vabisabio. Litero "Ŭ" ne aperu cxe komenco de vorto. Taylor 49 (diskuto) 20:11, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La taŭga unua fonemo por ia ajn (plena aŭ neplena) esperantigo estas sendube /v/. Tamen miaopinie preferindas plena esperantigo "Vabisabio", ĉar, kiam oni ekuzas vorton en Esperanto, oni nature bezonas pluderivaĵojn ("vabisabia", "vabisabieco" ktp) - unuvorte mia argumento estas sama kiel tiu, kiu kondukis al preferindeco de, ekzemple, Vaŝingtono (formo oficiala kaj eĉ Fundamenta!) kaj la treege analoga Vasabio.
Pliajn klarigojn pri subtilaĵoj de esperantigado vidu la koncernan akademian rekomendon . Amike, -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vabisabio -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC).[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas al mi, ke vasabio ne estas analoga, ĉar tie unu el la etimoj estas Wasabia, dum ĉi tie la etimo estas nur ŭabi-sabi. Normale oni anstataŭigas finan vokalon per O, do ricevas: vasabio kaj vabisabo (ne vabisabio). Finan vokalon oni ĝenerale konservas, nur se ĝi necesas por distingi la novan vorton de alia vorto. En Esperanto jam tro multaj vortoj finiĝas per -io; oni evitu tion, kiam eblas. Mi simile argumentus, ke estu origamo, same kiel la vortoj cunamo kaj hibaĉo ne finiĝas per teda -io. Tamen, mi ne estas konvinkita, ke necesas esperantigi la japanan vorton ŭabi-sabi; eble sufiĉas la transskribo. Lingvano (diskuto) 19:38, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne komprenas kial la formo "Vabisabio" ne taŭgas: ĝi estas analoga al aliaj similsonaj esperantigoj (vasabio, suŝio, haŝio), kaj - eble pli grave - ĝi konservas la evidente intencan internan rimon de la origina japana formo kaj de neplena esperantigo vabi-sabi. Estas klare, ke tia resona rimeco estas parto de la ĉarmo de tiu formo. Kial do ni forĵetu ĝin? Amike, -Filozofo (diskuto) 23:17, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Pro la movita akcento, mi ne multe rimarkas la internan rimon ĉe vabisabio. Se oni volas emfazi la internan rimon, prefere oni tute ne esperantigu: estu ŭabi-sabivabi-sabi. Lingvano (diskuto) 21:25, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni trovas la vortojn (wabi, sabi) jam en la Enciklopedieto Japana de T. Nakamura en 1964- Mi citas el sub la kapvorto ĉanojo (t.e. la Japana te-ceremonio):
Citaĵo
 La simpleco en la homo venas de la simpleco en la naturo. En la ĉanojo ĝi estas nomata ŭabio (侘び). Ŭabio estas la vivo de severa povro - evito de ĉio, kio estas riĉa , pompa kaj hadea (vd.) ; ĝi venas de la homa naturo, kiu ne toleras daŭre ion tro luksan, dramecan au hiperbolan. En ĝi oni trovas au kreas la belecon, nomatan sabio (さび). Sabio estas la beleco kovrita au kaŝita, ne brila sed modesta, ne patosa sed patina; ĝi estas lasita en sekreto... 
Do, en tiu verko oni parolas pri ŭabio kaj sabio nur aparte, ne kombinite kiel estetika koncepto aŭ nomo de stilo aŭ skolo. Estus malutile forĵeti la finan vokalon i, se oni volas esperantigi la kunmetaĵon kaj ne nur pro la klara interna rimo, kiu difinas la tutan fizionomion de la vorto.
Pri la vortkomenca ŭ mi ne samopinias kun la verkinto de la Enciklopedieto, sed skribus simple vabio. Tio neniel perdigus ion, ĉar en la Japana ne ekzistas la distingo w/v.
Do. oni elektu uzi aŭ la Japanan formon en ties kutima latinliterigo wabi-sabi aŭ tut-esperantigu la vorton kiel vabi-sabio. Mi tamen preferus titoli la artikolon kaj uzi en ĝi unuavice iun kunmeton, ekz. vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile. Kompreneble, ĉiam eblas vabi-sabia, vabi-sabieco, vabi-sabio. --Surfo 15:59, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu konsentite ŝovi la vorton al esperantigita formo vabi-sabio??? Pro la meza streketo ja ankoraŭ diveneblas la origina rimo, kiun Lingvano ne volas tute perdigi, kaj la propono de Surfo provi uzi la vorton unuavice en kunmetoj kiel vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile ankaŭ ŝajnas al mi bonvola kompromiso... Atenti ke ankoraŭ bonus adapti la tekston, por ke en ĝi videblu la rezonoj. Utilus ankaŭ kopii tiun tutan ĉapitron en la diskutpaĝon. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Neniu plu respondis al mia lasta demando/propono de 2023 1 1: vere ĉi tie amasiĝis tro la proponoj kaj vere ĉiuj perdas la superrigardon. Sed ĉar fakte la temo jam estis eldiskutita, mi nun ŝanĝas la artikolon al "vabi-sabio". ThomasPusch (diskuto) 00:18, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Nov-DelhioNov-Dilio 2022 12 12[redakti fonton]

Mi volas alinomi la paĝon Nov-Delhio al «Nov-Dilio», kiu pli respektas la lokan nomon de la urbo. Fakte, same kiel en Esperanto «Bombajo» ŝanĝis sian nomon en la marata-devenan nomon «Mumbajo» post ke Barato akiris la sendependecon, en la sama maniero eble indas ke en Esperantujo ni ekuzu ĉefe la nomon «Nov-Dilio», kiu estas loka nomo, anstataŭ ol «Nov-Delhio», kiu estas koloniisma nomo.

Komento Komento: 1. Kiu trajto de la nomo "Nov-Delhio" estas koloniisma? Almenaŭ al senantaŭjuĝa okulo ĝi ŝajnas malpli koloniisma ol, ekzemple, la (tute ne kontestataj) nomoj Nov-JorkoBrita Kolumbio aŭ (por uzi alispecajn ekzemplojn) Nov-Orleano aŭ Rusa Rivero (en usona ŝtato Kalifornio), en kiuj efektive reflektiĝas historio de koloniigo. 2. Mi ne vidas kiel oni povas ligi sendependiĝon de Barato (Hinda Unio) en 1947 kaj insiston pri la formo Mumbajo por la nomo de Bombajo, kiu komenciĝis en 1995 kaj en Esperanto eĉ pli malfrue: tiujn eventojn disigas 50 jaroj! 3. Bonvolu noti, ke Esperanto-lingvanoj ne nepre ŝanĝas la nomojn de urboj kaj eĉ landoj, imitante gentajn lingvojn aŭ por igi ilin pli similaj al la nomoj en lokaj lingvoj: ni ankoraŭ uzas la urbonomojn Varsovio, Parizo, Bonaero, Germanujo, Grekujo, Birmo ktp. Amike, -Filozofo (diskuto) 23:44, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton @Filozofo, kaj dankon pro la respondo. Mi preferas respondi laŭ la inversa ordo. (3) Tio certe veras sed, ekz., Varsovio estas vorto kiu ŝajnas internacia, ĉar multe da lingvoj uzas similan nomon (fr. Varsovie, it. Varsavia, hisp. Varsovia, rumene Varșovia, ktp), do estas nomo kiun oni facile povas rekoni en malsamaj lingvoj; «Bonaero» estas esperanta traduko de la loka nomo laŭlitere. La kazo de «Nov-Delhio» tute malsamas: ni uzas tiun nomon ne ĉar ĝi estas la plej internacia, sed nur ĉar ĝi estas la nomo uzata fare de la eks-koloniismuloj (t.e., la Britoj). (2) Multaj en Barato dirus ke la sendependeco eĉ hodiaŭ ankoraŭ ne estas atingata, ĉar la angla kulturo ankoraŭ havas influegon en la eks-kolonioj. (1) Simple nur la Britoj uzas tiun nomon: la Baratanoj ne uzas tiun nomon. En la aliaj ekzemploj kiujn vi proponis la nomoj estas uzataj ankaŭ fare de la hodiaŭaj loĝantoj.
Mi volas aldoni, ke la nuntempa tendenco de la lingvo permesas lokajn nomojn flanke de la tradiciaj: «Nipono» ekzistas flanke de «Japanio», «Barato» ekzistas flanke de «Hindio». Esperanto valorigas la indiĝenajn lingvojn/kulturojn; mi ne volas kontraŭbatali la vortaron, sed nur aldoni esprimon al nia bela lingvo. Amike, SN Super nabla (diskuto) 01:27, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kial ne la unua paŝo estas Delhio al Dilio?--Crosstor (diskuto) 03:48, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas vian kontraŭkoloniismon kaj duon-komprenas viajn argumentojn, sed ĉu Esperanta Vikipedio ne devus esti oficiala inform-deponejo, aparta de personaj juĝoj? Se paroli pri nomo de grava urbo registrita en PIV, ĉu oni ne uzu la jam-ekzistantan kaj oficialan formon, ĉefe ĉar ĝi estas nune uzata kaj internacie rekonebla, malgraŭ la fakto ke iu povas malŝati ĝin? Aŭ almenaŭ tiel mi komprenas Vikipedion. El mia ideologia kaj persona vidpunkto, mi ne malŝatas vian ideon aŭ la formon «Nov-Dilio», sed mi skribas ĉi tion el neŭtrala vidpunkto bazante mian argumenton sur Vikipediaj reguloj/kutimoj. Aliteme, mi kompreneble ne subtenas koloniismon, sed ŝajnas al mi, ke Esperanto nur adoptis tiun internacian formon ne pensante pri la koloniisma pasinteco de la termino (same kiel ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ekuzis/adaptis la britan formon "New Delhi" pro internacieco). Tamen, jam "Mumbajo" estas uzata en Vikipedio, kiel vi bone rimarkas, eĉ se ĝi ne troviĝas en PIV. Darkis123 (diskuto) 10:07, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kvankam la formo Delhio estas jam multe uzata en Esperanto, mi kredas, ke ĝi ne estas oficiala. Ŝajne la plej multaj aliaj lingvoj uzas ion similan al DELHI aŭ DELI. (La araba ne distingas inter E kaj I. Ĉu iu povas kontroli pri la persa?) Ĉu troviĝas indikoj, ke en iu alia lingvo oni pripensas ekuzi alian formon? Mi ne kontraŭas la formon Dilio, sed ĉu tian ŝanĝon havas multaj subtenantoj, speciale inter baratanoj? Lingvano (diskuto) 10:50, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
La cirilaj lingvoj uzis Delhi aŭ Deli, krome 3 aliaj lingvoj uzas Dili aŭ simile. --Crosstor (diskuto) 11:55, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Se unu el tiuj tri lingvoj estas la keĉua, ignoru ĝin, ĉar tiu lingvo ne distingas inter E kaj I. Tamen, se iu, kiu scias pri la ĉeĥa aŭ la slovaka, povus informi pri la nomado de Delhio en tiuj lingvoj (historio, kunteksto, ktp), tio estus interesa. Lingvano (diskuto) 12:26, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi skribis al la «Federacio Esperanto de Barato» por ricevi opinion. Super nabla (diskuto) 13:24, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
@Nagasiva, eble vi povus esprimi vian opinion pri ĉi tiu diskutado. Super nabla (diskuto) 15:09, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: kaj demando al Super nabla. Kial la Barata registaro kaj la urbo Nov-Delhio mem uzas en la Angla lingvo nur la formon "(New) Delhi", same kiel preskaŭ ĉiuj aliaj latinliteraj lingvoj? La situacio estas tuta alia ekz. pri Mumbajo (laŭ PIV nur Bombajo), kies oficiala nomo estis efektive ŝanĝita tiel, ke ĝi iĝis tute alia. La nomo de Nov-Delhio, laŭ mia scio, neniam estis ŝanĝita, kaj nomoj similaj al "Delhi" simple restas alilingvaj formoj de la sama nomo, kaj nenia ŝanĝo estas bezonata. --Surfo 08:56, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kelkaj faktoj: (1) Esperanto ne necese sekvas la anglan lingvon; fakte la hindia lingvo estas unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo, kaj ni ne povas agadi kvazaŭ ĝi ne ekzistus. (2) Pli ĝenerale, kiel aliaj jam menciis, Esperanto ne nepre sekvas la oficialajn nomojn de la registaroj (vidu, ekz. Florencon kiu sufiĉe malsamas el «Firenze»). (3) kelkaj Vikipedioj en aliaj lingvoj uzas la hindian nomon de Delhio, eĉ en Eŭropo (vidu, ekz., la slovakan). (4) La nomo «Nov-Dilio», kvankam minoritata, aperis en la tekstaro (en la revuo «Monato») unufoje antaŭ ~20 jaroj. Super nabla (diskuto) 15:04, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi retmesaĝis baratajn esperantistojn. Multaj intervenis, kaj mi ĝuas pro tio. Eĉ du eks-prezidantoj de UEA partoprenis la diskuton: dum unu subtenis la proponon, la alia kontraŭis ĝin, kaj mi kredas, ke la kontraŭaj opinioj finfine triumfis. Do eble ni konservos la nunan nomon. Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis la diskutadon. Amike, SN --Super nabla (diskuto) 15:12, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

DentprotezikistoDentoprotezisto 2022 12 14[redakti fonton]

Pli korekta kaj facile prononcebla vorto. RG72 (diskuto) 10:58, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Amike, Super nabla (diskuto) 18:19, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:09, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskuto) 18:10, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 20:29, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi provis efektivigi tion, sed ne sukcesis. Necesas administraj rajtoj por tiu alinomigo. - Moldur (diskuto) 19:55, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite--Mi ne estas administranto, sed mi sukcesis uzante an la linioj de opcionoj Pli por alinomi. Eblis, ĉar la termino estis ruĝa (ne blua, kio necesus la laboron de administranto).--DidCORN (diskuto) 17:05, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Amritsar → Amricaro 2022 12 16[redakti fonton]

Kialo: por skribi /ts/ ni kutimas uzi la literon 'C'. Mi preferas la formon kun «-O» ĉe la fino. --Super nabla (diskuto) 21:07, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: En Esperanto ekzistas sistema distingado inter [c] kaj [ts]. Estas vere, ke tiuj, kies kutimaj lingvoj ne havas tian distigon, emas miksi ilin plejparte en la mala direkto: ekzemple, en la angla lingvo [c] preskaŭ ĉiam iĝas "ts". Sed tro verva korektado en la mala direkto estas same evitinda: aŭskultu kiel sonas la lokana elparolo de la pridiskutata vorto (ekzemple, en la angla vikipedio), kaj vi aŭdos klare prononcatan sonkombinon [ts]. Tio klarigas, kial en la lingvoj, kiuj (same kiel Esperanto) ne miksas tiujn sonojn, aperas la literkombino "ts". Amike, -Filozofo (diskuto) 04:51, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Nu, Bone. Kaj pri la O-finaĵo? Ĉu indas uzi «Amritsaro»n kiel ĉefpaĝo?

Komento Komento: Laŭ mi, ni lasu kiel Amritsar. Ne estas klare, ĉu oni esperantigu kiel AmritsaroAmricaro. Mi provizore preferas la duan, sed por montri, ke ekzistas malkonsento, mi mencias, ke en PIV2020 estas Oĥotsk/a, dum en malneto de la venonta eldono de PIV estas Oĥock/a (ĉar neniu radiko havas ts). Do ni lasu provizore la neesperantan formon Amritsar. Lingvano (diskuto) 09:30, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi konsentas kun Lingvano - prefere lasu Amritsar. - Moldur (diskuto) 20:06, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Antonio la Granda (sanktulo)Antonio la Granda 2022 12 16[redakti fonton]

Mi proponas alinomi la artikolon Antonio la Granda (sanktulo) al Antonio la Granda. Kialo: precizigilo ne necesas. Atentu: la celpaĝo «Antonio la Granda» jam ekzistas. Nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. - Moldur (diskuto) 07:22, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 21:10, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:15, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Apartigilo ĉi tie ne necesas --Dominik (diskuto) 14:42, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tute prave. Rigardante oni vidas, ke la aldonaĵo inter krampoj venis la la teksto nur antaŭ kvin semajnoj: tiam Tonyo movis paĝon "Sankta Antonio la Granda" al "Antonio la Granda (sanktulo)", kun klarigo: titolo Sankta estas neneŭtrala. Mi dubas pri tiu klarigo, kaj vidas la radikon sankt' ĉiukaze en ambaŭ versioj, kies dua variaĵo eĉ havas aldonan silabon. Sed prave, "Antonio la Granda" tute sufiĉas, ĉar en neniu lingvoversio konatas du Antonioj la Granda. Tiam forfalas la avantaĝo koni ke temas pri la ĝusta sankta Antonio, ne ne teorie pri iu relative nekonata reĝo aŭ tribestro Antonio la Granda (kiu efektive ne ekzistas, kvankam malfacilas certi pri tio - oni ja neniam parkere konas ĉiujn tribestrajn nomojn), sed efektive pli da koncizeco estas pli grava argumento. Mi tuj ŝovos la artikolon. ThomasPusch (diskuto) 00:40, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon! Mi petas iun administranton efektivigi tion. Mi mem ne povas, ne havante administrantajn rajtojn. - Moldur (diskuto) 18:51, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

@User:ThomasPusch @User:Tlustulimu Bonvole efektivigu. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 00:40, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mendoza (urbo) → Mendozo (urbo) 2022 12 16[redakti fonton]

Estus pli bone se la lasta litera estas la 'O'. --Super nabla (diskuto) 21:50, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kiel provinca ĉefurbo meritas la o-finaĵon.--Crosstor (diskuto) 04:52, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Crosstor (diskuto) 04:52, 17 dec. 2022 (UTC) Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:15, 17 dec. 2022 (UTC) Kiel provinca ĉefurbo meritas la o-finaĵon[Respondi]

✔ FariteMendozo (urbo) --Super nabla (diskuto) 16:11, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Università Cattolica del Sacro Cuore → Katolika Universitato de la Sankta Koro 2022 12 16[redakti fonton]

Mi volas alinomi la artikolon pri la Katolika Universitato de Milano. --Super nabla (diskuto) 16:59, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Sufiĉas la traduko de la oficiala nomo. Oni povas traduki pli simplan similan titolon kiel Universitato de Milano, sed tiuokaze ni ne diru ĉu la universitato estas katolika aŭ la koro estas sankta.--kani (diskuto) 21:13, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Estas tro multe da universitatoj en Milano (Italio), do tiu mallonga nomo ne sufiĉus. Amike, Super nabla (diskuto) 21:25, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Crosstor (diskuto) 04:57, 17 dec. 2022 (UTC) kiel Katolika Universitato Sankta Koro (Milano)[Respondi]

Por Por: la propono de Crosstor. - Moldur (diskuto) 18:53, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite (laŭ la propono de Crosstor)--Super nabla (diskuto) 21:10, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Arĉa kvarteto → Arĉkvaropo 2022 12 17[redakti fonton]

Mi opinas ke "kvaropo", kiu formiĝas el esperantaj radikoj, pli bonas ol "kvarteto". (Same tiel pri dueto, trio, kvinteto, ktp.) Gaodifan (diskuto) 11:52, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Kvarteto estas pli preciza, rekte muzik-rilata vorto ol kvaropo, kiu nur signifas grupon de kvar personoj/aĵoj. Kvarteto estas Zamenhofa vorto kaj la ekzemplo arĉa kvarteto eĉ aperas en PIV. Darkis123 (diskuto) 14:15, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi pli samopinias kun Darkis123 --Super nabla (diskuto) 01:12, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias kun Darkis123.--kani (diskuto) 22:11, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias. - Moldur (diskuto) 22:23, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

KorelativoTabelvorto 2022 12 18[redakti fonton]

"korelativo" estas obskura termino, "tabelvorto" estas logika kaj komprenebla. Taylor 49 (diskuto) 22:26, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

malforte Por Por: Mi opinias, ke Tabelvorto estu pli facila vorto por komencintoj. Super nabla (diskuto) 01:35, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: tre forte. Tabelvorto estas multe pli ofte uzata ol korelativo. Cetere, vorto simila al "korelativ" verŝajne en neniu lingvo signifas ion similan al nia tabelvorto, kaj korelativo estas nur misgvida ŝajne internacieca termino, ia pseŭdokleraĵo. La vortgrupo titolita tavelvortoj en Esperanto ne konsistas el vortoj kun simila aŭ gramatike interrilata signifo, sed enhavas tre diversuzajn vortojn: pronomojn, adverbojn, konjunkciojn kaj eble alijan. Por instruaj celoj ili estas prezenteblaj en formo de tabelo, kiu montras la sistemecon de ilia konstruo, kaj tial tabelvorto priskribas ilin perfekte. Alia, pli "gramatika" termino ne estas bezonata por koncepto, kiu ekzistas preskaŭ nur en Esperanto. --Surfo 15:43, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar tiu artikolo esence temas pri tabelo de la korelativaj vortoj en Esperanto, eble estus pli trafe alinomi ĝin al "Korelativoj en Esperanto". --Dominik (diskuto) 07:38, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pliprecizigo "en Esperanto" utilas se tabelvortoj ekzistas en iu alia lingvo. Ido? Por mi plej gravas forigi la pseŭdolertaĵon "korelativo" kiu nur misgvidas lingvolernantojn. Esperantaj tabelvotroj neniel rilatas al Correlation/Korelativo en aliaj lingvoj. Taylor 49 (diskuto) 21:26, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch @User:Tlustulimu Bonvole efektivigu. Taylor 49 (diskuto) 13:39, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: En ordo, mi alinomigas. ThomasPusch (diskuto) 15:48, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 21:13, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Islamabado → ? Islamurbo 2022 12 19[redakti fonton]

Mi ne volas ŝanĝi la ĉefan nomon, sed mi pensas, ke oni povas eĉ pli esperantigi la nomon «Islamabado» kiel «Islamurbo». (simila kazo Abotabad/Aboturbo jam ekzistas). Do mi proponas, ke estu almenaŭ alidirektada paĝo name «Islamurbo». Amike, --Super nabla (diskuto) 01:22, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: La normale uzata nomo en Esperanto estas Islamabado (eble sen fina -o), simile al pli malpli ĉiuj lingvoj. Ni ne inventu iun nekutiman novan nomon. Cetere oni facile miskomprenus tion kiel "iu ajn islama urbo", ne la nomon de unu specifa urbo.
Mi kredas ke ankaŭ la propono "Aboturbo" estas senfonta kaj estas forigenda el la paĝo Abotabad. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:46, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nu, dankon. Se ankaŭ aliaj konsentas kun vi, ni forigos la alinomon «Aboturbo». Super nabla (diskuto) 18:57, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Samopinie kun Modur. Male oni devus ŝanĝi ankaŭ nomojn kiel Hamburgo, Strasburgo kaj centoj da urbonomoj tiel finiĝantaj ktp.--kani (diskuto) 22:09, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne farite. Mi forigis la nomon «Aboturbo» (laŭ la propono de @Moldur) -- Super nabla (diskuto) 02:30, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

KaburboKab-urbo 2022 12 19[redakti fonton]

La nura nomo registrata en PIV estas «Kab-urbo». tamen en la Tekstaro:

  • Kaburbo: 28 trafoj
  • Kab-urbo: 0 trafoj (neniam)

Ĉu ni devas sekvi la Tekstaron aŭ PIV-on? Amike, --Super nabla (diskuto) 19:03, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kaburbo kaj Kab-urbo estas esence la sama nomo, do vere ne gravas. Iu alinomado certe ne necesas, sed almenaŭ ni aldonu alidirektilon el la ankoraŭ mankanta nom-variaĵo, kaj prefere menciu ambaŭ skribvariaĵojn en la artikolo mem. - Moldur (diskuto) 20:01, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Tute samopinie kun Moldur: ne necesas alinomigo, sed alidirektilo al Kaburbo. Estus ankaŭ Meksikurbo, Sallagurbo ktp.--kani (diskuto) 22:06, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite laŭ la propono de @Moldur. -- Super nabla (diskuto) 01:35, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

KabprovincoKablando 2022 12 19[redakti fonton]

La nura nomo registrata en PIV estas «Kablando». En la Tekstaro:

Komento Komento: Strange! Mi ŝatus scii, de kie PIV prenis la nomon Kablando. En aliaj lingvoj estas vorto simila al provinco. Lingvano (diskuto) 09:53, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tiu kabo estas la kabo por antonomazio ekde la tempo de la portugalaj esploroj. Tiaj estas ampleksa koncepto ĉe Kablando, Kaburbo, kabnavigado, kabvojo ktp. Kabprovinco estus tro restrikta koncepto se provinco iĝas distrikto, regiono, ktp., kaj krome estas pli longa vorto.--kani (diskuto) 01:59, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:00, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite je tri poraj voĉoj kaj unu miranta ThomasPusch (diskuto) 10:02, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

"Franca Gviano" → "Franca Gujano" 2022 12 19[redakti fonton]

En 2020 (vidu supre en la paĝo) estis levita la afero ke Franca Gujano aperis kiel Gviano. Tion oni jam korektis en la ĉefa artikolo, sed restas multaj misaj paĝoj. La plej grava estas la Kategorio:Franca Gviano, kaj aliaj kategorioj, kiuj troviĝas tie. Mi ne scias kiel ŝanĝi la kategoriojn. Ĉu iu spertulo povas fari tion, kaj samtempe (eble per robotoj) ŝanĝi ĝenerale Gviano al Gujano? Tonyo (diskuto) 17:11, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Iu ĵus alinomis la kategorion, sed tio estas malbone farita, ĉar multaj artikoloj restas en la malnova kategorio. Necesas redakti ĉiun unuopan el tiuj artikoloj kaj korekti la kategorion. Prefere oni faru tion per roboto. - Moldur (diskuto) 20:54, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ estas multaj paĝoj, kiuj ligas al Franca Gviano, sed ĉu estas aliaj problemoj? Lingvano (diskuto) 08:55, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ankaoraŭ 5 subkategoriojn kiuj erare plu restas en la malnova kategorio: jen. Tiuj subkategorioj estas movendaj al la nova kategorio. Kaj krome ankaŭ ili mem ja ĉiuj estas alinomendaj, kaj la artikoloj (kaj subkategorioj) en tiuj estas movendaj, ktp. - Moldur (diskuto) 12:34, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Restas ankaŭ 20 ligoj al Gvajano. (Aŭ eble 21, se mi aldonas unu per ĉi tio, sed ĉi tiun ne necesas ŝanĝi!) Lingvano (diskuto) 10:24, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Restas mencioj pri Franca Gviano en Ŝablono:FrancajKomunumojKajDepartementojTransmaraj, sed mi ne scias, kiel korekti tion. Ĉu iu povas klarigi iomete, kiel funkcias tiuj "ŝablondatumoj"? Lingvano (diskuto) 08:14, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi korektis en {{FrancaDepartemento}}. - Moldur (diskuto) 09:49, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Finfine en 2022. - Moldur (diskuto) 16:17, 22 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

VijayawadaViĝajavado 2022 12 20[redakti fonton]

Surbaze de la kutimoj de Vikipedio, la uzenda skribmaniero devus sekvi la Esperantan stilon. Ankaŭ la prononco indikata je la komenco de la artikolo estas erara, ĉar oni ne devas ripeti la vokalon 'A' dufoje. Mi proponas la O-finaĵon: kvankam tio ne estas ĉefurbo, estas universitata metropolo kun 1 723 000 loĝantoj (takso 2021). --Super nabla (diskuto) 01:38, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi estas la pekulo, kiu kreis kun eraro la paĝon antaŭ jardeko. Pri Viĝajavad vi absolute pravas, pri la o-finaĵo mi atendas alies opiniojn. --Crosstor (diskuto) 03:36, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ mi vi povas esperantigi tiun nomon kiel Viĝajavado. Lingvano (diskuto) 09:51, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:36, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Ne maltrankviliĝu, Crosstor. -----Super nabla (diskuto) 01:17, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Hasekura TsunenagaHasekura Cunenaga 2022 12 20[redakti fonton]

La skribmaniero kun «TS» povus esti miskomprenata. Bv. ankaŭ rigardi tie ĉi: Esperantigo_de_vortoj_el_japana_fonto#Konsonantoj (Esperante [...] tsu = "cu"). Amike, --Super nabla (diskuto) 03:56, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Temas pri transskribo, ne pri esperantigo, sed mi subtenas la ŝanĝon. Lingvano (diskuto) 09:46, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:36, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: User:ThomasPusch User:Tlustulimu Bonvole efektivigu. Taylor 49 (diskuto) 13:36, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 13:39, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Munkena universitatoUniversitato Ludoviko-Maksimiliano Munkeno 2022 12 30[redakti fonton]

Bedaŭrinde, Munkeno havas du malsamajn universitatojn (la alia estas la Teknologia Universitato Munkeno); do tiu mallonga nomo ne sufiĉas. Mi proponas la nomon kun streketo. Amike, —--Super nabla (diskuto) 17:48, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes, Munkeno havas du malsamajn universitatojn, kaj tio tute ne estas io bedaŭrinda, sed bona afero, ĉar ambaŭ universitatoj estas renomaj, en siaj respektivaj areoj. Estante mem diplomiĝinto de la Teknologia Universitato Munkeno, mi povas certigi al vi ke "Munkena universitato" estas tute klara kaj estas normale uzata nomo por ĝi, kiun neniu miskomprenas. Neniu konfuzas la du: unu havas "Teknologia" en la nomo, la alia ne.
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar alinomado ne necesas. Moldur (diskuto) 19:16, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias. La pli longa nomo estu alidirektilo, sed laŭ la principo "ne faru nomojn kaj titolojn pli komplike ol necesas" preferindas la plej simpla kaj konciza nomo (kiu fakte estas la praktike uzata). ThomasPusch (diskuto) 00:23, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 12:57, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

RajputojRaĝputoj 2022 12 31[redakti fonton]

Kialo: La esperantigo de la nomo de la titolo estas erara! Bv. rigardi la paĝon Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#Konsonantoj: (Simbolo j [d͡ʑ] estas transliterita ĝ). Amike, —Super nabla (diskuto) 17:46, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Absolute. - Moldur (diskuto) 21:45, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pri neesperantaj urbonomoj, ĉiam estas demando ĝis kiu grado krei esperantajn vortojn. Kutime la kompromiso estas nur esperantigi neesperantan vorton se tiu variaĵo jam troveblas en literaturo aŭ amaskomunikiloj. Sed nomo kun plurala finaĵo -oj kiu ne estas en alia lingvo, klare jam estas esperanta, do ĝi ankaŭ devas sekvi la logikon de esperanta literumo. Tial: klare jes. Mi tuj alinomigos ĝin. ThomasPusch (diskuto) 00:55, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 00:55, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Azad KaŝmiroAzad-Kaŝmiro 2022 12 19[redakti fonton]

Same kiel Himaĉal-PradeŝoSan-Marino, ankaŭ ĉi nomo necesas streketon. --Super nabla (diskuto) 01:30, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, tio ŝajnas bona. Lingvano (diskuto) 09:55, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

UdupiUdupo 2022 12 31[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo de la nomo de ĉi tiu urbego. —Super nabla (diskuto) 17:46, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

provizore Kontraŭ Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:15, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mohandas Karamchand Gandhi → Mohandas Karamĉand Gandi 2022 12 31[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo de la nomo. Bv. rimarki, ke la Esperantigo *«Gandhio» estas erara. Korekta esperantigo povus esti «Gando» aŭ «Gandio». Fakte, 'dh' ne estas du apartaj sonoj, sed estas ununura sono en la barataj lingvoj (mi ne estas lingvisto, sed en ne-teknikaj termoj, la hindia kaj aliaj lingvoj en Barato havas malsamajn "versiojn" de la litero 'D', kaj 'DH' estas unu el ĉi-versioj). Krome, mi ne konas lingvojn en kiu oni prononcas la literon 'H' en la nomo de Gandi. Bv. ankaŭ rigardi la paĝon Esperantigo_de_vortoj_el_sanskrita_fonto#Konsonantoj: (Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive). Bonŝance la erara versio *«Gandhio» ne aperas en PIV kaj en la Tekstaro ... Amike, —Super nabla (diskuto) 20:04, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

provizore Kontraŭ Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:14, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

KannaujKanoĝo 2022 12 31[redakti fonton]

Kialo: eble indas esperantigi la nomon, ĉar estas antikva urbo kun longa historio kaj, tiamaniere, la nomo estas ankaŭ facile legebla por homoj kiuj ne konas la hindian. Mi proponas la O-finaĵon. —Super nabla (diskuto) 20:20, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

provizore Kontraŭ Kontraŭ: laŭ la suba klariga teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:14, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne farite Ne fariteSuper nabla (diskuto) 16:54, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Arĥeologia Servo de Barato → ? Arĥeologia katastro de Barato 2022 12 31[redakti fonton]

Min ne multe konvinkas la vorto «Servo» por traduki la anglan «Survey», sed mi povus erari. Verŝajne Survey estas «katastro» Esperante ...? Mi ne certas. — Super nabla (diskuto) 00:10, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Katastro ne estas ĝusta: tio rilatus al mezurado por impostado. Ne necesas traduki la anglan vorton: ankaŭ la hindia vorto estas aŭtoritata. En la hispana kaj la portugala Vikipedioj estas vorto simila al servo. En la rusa Vikipedio estas управление, kiu eble estas tradukebla per administrejo. Mia propono: Barata Arĥeologia Administrejo. Lingvano (diskuto) 16:09, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 08:04, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]