Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2024/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, februaro 2024


Ne plu aktivaj (februaro 2024)[redakti fonton]

Ŝablono:Mallonga piednoto → Ŝablono:Mlp 2024-02-05[redakti fonton]

Kolegoj, mi opinias, ke esenco de la ŝablono estas en ĝia kurteco. En alilingvaj partoj de vikio la ŝablono havas titolojn: sfn, Harvnp. Komparu kun nia Mallonga piednoto. Mi proponas titolon "Mlp".
La ŝablono havas proksimume 70 uzojn - mi pretas ripari la 70-opon per AWB.
ps: min miras rara uzado de la ŝablono.
pps: post la alinomigo mi planas vaste uzi ŝablonon {{Libroj:Granda Esperanta-ukraina vortaro de Pacjurko}} en artikoloj pri ukrainiaj geografiaj objektoj por indiki paĝon de la vortaro, kie estas menciita titolo de la objektoj. VladimirPF (diskuto) 14:04, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Aparte ĉar la subŝablono ne estas milfoje uzita (kaj ankaŭ vi ne sukcesos altigi la 70 uzojn al miloj da, eble sucesos pri 200 aŭ 300 uzoj, kio ankoraŭ estas malmulto, normala uzanto simple ne parkere scios kion signifos tiu kripta titolo "mlp". "Mallonga piednoto" estas kelkaj signoj pli, sed klare montras pri kio temas, kaj oni ĉiukaze enkopios la subŝablonon - tie iuj signoj pli aŭ malpli ne gravas. Eblus ankoraŭ elpensi pli koncizan, sed tamen klaran nomon "piednoteto", tiu estus tolerebla. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
La ŝablono estas anstataŭigo de {{sfn}}. Mi nun eĉ opinias, ke necesas ŝanĝi la {{Mallonga piednoto}} al la pli vaste konata {{sfn}}. Sed tutegale, por ŝovi en tekston ajnan ŝablonon pli taŭgas kurtaj formoj. Certe, se vi uzas ĝin nur unu-do foje, sed se vi uzas la ŝablonon multfoje la kurta formo estas pli taŭga, ĉar ne rompas redaktatan tekston kaj multe faciligas serĉon kaj la redaktadon. VladimirPF (diskuto) 15:04, 24 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ŝanĝo al "mlp" Aidas (diskuto) 16:01, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ŝanĝo al "mlp", ĉar tian nomon oni malfacile povas memorteni. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ne farite Ne farite Mi bedaŭras, sed ne estis plimulto da subteno. Laŭ mia kompreno eblas uzi la ŝablonon {{Libroj:Granda Esperanta-ukraina vortaro de Pacjurko}} ankaŭ tute sen {{Mallonga piednoto}}, se la ŝablona nomo ŝajnas esti tro longa. ThomasPusch (diskuto) 23:23, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉar laŭ "Meteologia Terminaro" (Maurice Lewin, UEA, 1961) Kuroŝivo estas korekta titolo por la marfluo. Mi pretas ripari ligitajn artikolojn. VladimirPF (diskuto) 15:14, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: . Konservu nomojn kun "fluo" au "marfluo". "Kuroŝivo" estas elpensaĵo por unu sola marfluo. Taylor 49 (diskuto) 19:10, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni sekvu Esperantajn fontojn kiam ili ekzistas. Kaj se mi bone komprenas la situacion, "Kuroŝia Fluo" eĉ ne estas logika - ĝi devus signifi "Fluo rilata al Kuroŝio", sed kio estas "Kuroŝio", se ne la fluo mem? Arbarulo (diskuto) 02:40, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tolereblos lasi aldirektilon de Kuroŝiva fluo al Kuroŝivo, sed nepre kun la necesa litero "v". ThomasPusch (diskuto) 10:57, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 16:13, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

ThomasPusch (diskuto) 15:20, 23 feb. 2024 (UTC)✔ Farite dicidite per kvar poraj voĉoj kaj unu kontraŭa[Respondi]

Postnoto: Tamen la decido bazita nur sur unusola esperantlingva terminaro estas aŭdaca, en internacia komparo. Multegaj okcidentaj lingvoj transprenis la anglan nomon "Kuroshio" ["kuroŝio"], pli-malpli ĉiuj cirilaj lingvoj gvide de la rusa kaj ukraina uzas nomon Куросио ["kurosio"], la ĉeha, slovena, kroata, latva kaj litova uzas nomon "Kurošio" ["kuroŝio"], ĉiuj sen sono -v-, kaj nur en la portugala vorto Kuro Shivo kaj ties pola kopio Kuro Siwo videblas iu sono -v-, kaj ankaŭ la origina japana nomo 黒潮 kun la signifo "nigra tajdo" prononcatas ["kuroŝio"] sen sono -v-. Do povas esti ke la portugaloj simple iom "portugaligis" la japanan vorton "kuroŝio" kiam ili unuafoje aŭdis ĝin, kaj tiu latinliteriga eraro nun plutransportiĝas al la pola kaj al Esperanto. Sed ja kutimaj Esperantaj vortaroj ne mencias tiom specifan marfluon, kaj la "Meteologia Terminaro" (Maurice Lewin, UEA, 1961) estas la sola fidinda referenco en Esperanto. Do ni sekvu ties vortelekton, kvankam ĝi ŝajnas kaprica el internacia vidpunkto - kaj sendube Maurice Lewin en 1961 ankoraŭ ne havis la eblecojn kompari la nomon de la marfluo en tiom da lingvoj, ĉar antaŭ la epoko de la interkomputila reto tiaj informoj estis tre pli malfacile akireblaj... ThomasPusch (diskuto) 11:48, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Tamen, ĉu kompari la nomon en multaj diversaj lingvoj estas la ĝusta procedo? Povas esti, ke preskaŭ ĉiuj lingvoj sekvas la saman "malbonan" formon en la angla, ekzemple. Eble pli bona procedo, pli respektema al la japana kulturo, estus rigardi la japanan nomon kaj pripensi, kiel oni kutime adaptas japanajn nomojn en Esperanto. La v en la portugala ja estas interesa. Reta vortaro asertas, ke la japana vorto iam estis /ɕiwo/. Ĉu povas esti, ke portugaloj kontaktis la japanojn tiel frue, ke ili renkontis antikvan formon? Bedaŭrinde mi scias neniujn koncernajn datojn, do ne povas diri, ĉu tiu elpensaĵo estas eĉ iomete probabla. Estas stulte spekulativi, dum iu ie scias la ĝustan respondon. Lingvano (diskuto) 14:47, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Nu, ni ĉiukaze decidis baze de nia sola fidinda vortara fonto favore al la formo "Kuroŝivo", kun ankaŭ mia voĉo, kvankam mi memkritike nomis la decidon "aŭdaca". Mi jes kredas ke la okcidenteŭropaj lingvoj influiĝis de la angla formo, sed malfacilas kredi ke pli-malpli ĉiuj cirilaj lingvoj gvide de la rusa kaj ukraina uzantaj la nomon Куросио ["kurosio"], la ĉeha, slovena, kroata, latva kaj litova uzantaj la nomon "Kurošio" ["kuroŝio"], ĉiuj blinde kopius la anglan formon. Ke la portugaloj estis la unuaj eŭropanoj havantaj intensan kontakton kun la japanoj jes ĝustas, do povus facile esti ke ili renkontis pli malnovan formon. Sed ne gravas, ni ja decidis ne pro spekuladoj, sed pro sola havebla fidinda vortara fonto. ThomasPusch (diskuto) 23:16, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉar Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine). p. 1506:
"Ĉeremoŝ/o rivero en Karpatoj, enfluanta Pruton (danuba baseno) (48˚23’N, 25˚37’E)." VladimirPF (diskuto) 06:14, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 07:29, 11 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 10:58, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 16:12, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite dicidite per kvar poraj voĉoj sen duba aŭ kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 15:21, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉar Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine). pp. 270, 1506:
p. 270 Desn/oEU геогр.н., р. Десна (Україна)
p. 1506 Desn/o rivero enfluanta Dnipron (50˚36’N, 30˚030’E) VladimirPF (diskuto) 06:50, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Desno fluas laŭ teritorioj de du landoj — Rusio kaj Ukrainio — kaj havas la saman nomon en la rusa kaj ukraina, ĉar la nomo de la rivero devenas de la malnovslava vorto дєснъ, do dekstra. La rivero estas granda kaj grava, do ĝia nomo estas esperantiginda RG72 (diskuto) 07:27, 11 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kaj krome estas fuŝo, ke ĝis nun en pluraj paĝoj estas ruĝaj ligiloj al laŭdire neekzista artikolo Desna. La aldonaĵo inter krampoj en "Desna (rivero)" ne necesas, almenaŭ necesos instali alidirektilon de la tiam ne plu ruĝa ligilo Desna al la fina nomo, kaj la propono solvas ankaŭ la problemon de ne-necesa aldonaĵo en la vikipedia artikolo: aldonaĵoj principe nur uziĝu tiam kiam ili necesas kaj utilas, kaj ni ne komencu nun precizigi titolojn "akvo" al titolo "akvo (likvaĵo)" aŭ "akvo (travidebla likvaĵo)". 10:40, 12 feb. 2024 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Por Por: Aidas (diskuto) 16:02, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: dume rezulto ne estas, mi korektis kaj bluigis ligilojn "Desna". Post kiam aderos decido, mi riparos ligilojn laŭ la decido. Ankaŭ pri aliaj alinomigoj voku min - mi helpos per Vikipedio:AutoWikiBrowser. VladimirPF (diskuto) 13:37, 13 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite dicidite per kvar poraj voĉoj sen duba aŭ kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 15:21, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Dnestro → Dnistro 2024-02-09[redakti fonton]

Fermita Fermita: mi nuligas la proponon, ĉar dank al @Uzanto:Kani malkovriĝis NPIVa formo Dnestro. --VladimirPF (diskuto) 14:37, 24 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi dum sekva semajno per AWB korektos ĉiujn uzojn de neNPIVa formo VladimirPF (diskuto) 14:57, 24 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@VladimirPF: Mi ne komprenas vian miron. Mia komenca komento, la unua entute, komenciĝis per la vortoj "Por: Kvankam PIV, ankoraŭ el la unua eldono de 1970, kiam la rivero fluis tra pliparte ruslingva Sovetunio, pledas por Dnestro...": Ke PIV ne ŝanĝis sian kapvorton surbaze de la unua eldono de 1970, estas komuna scio. PIV ne ŝanĝis sian kapvorton ekde 1970 (mi ĝojas ke ĝi rimarkis ke Leningrado, laŭ PIV 1970, p. 626, "sovetia havenurbo", en PIV 2020 priskribeblas "♜ Nomo de Sankt-Peterburgo de 1924 ĝis 1991"), sed la Granda Esperanta-ukraina vortaro Pacjurko-Kovtonjuk de 2015 estas klare pli freŝdata vortaro, en tiu-ĉi kazo. Evidente vi, Vladimir, jam korektis "ĉiujn uzojn de neNPIVa formo": ĉu vi havas statistikon, kiom da vi trovis, en ĉiuj 350 503 esperanta artikoloj (plus diskutpaĝoj)?? Ĉiukaze mi rememorigu ke la 9-an de februaro en vikidatumaro vi ŝanĝis etikedon [eo]: "de Dnestro al Dnistro", kaj forigis kromnomojn [eo]: "Tyras, Dnister, Dniestr, Dnestr". Tien via AWB probable ne progresas. Sed vi devus malfari tie vian ŝanĝon de la 9-a de februaro. Tamen surbaze de la vortaro de 2015 sendube pravigatas lasi alternativan nomon Dnistro, kaj ankaŭ rekomendatas ne forstreki la antikvan nomon Tyras, tutekzakte Τύρας/Týras, uzatan de la grekoj kaj romianoj por la rivero en la tiutempa antikva regno Sarmatia. ThomasPusch (diskuto) 18:51, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Trimurtio → Trimurto? → Hinda triunuo? → Hindua diotriopo 2024-02-25[redakti fonton]

La vorto Trimurtio estas senfonta, kaj neniu trafo ekzistas en la Tekstaro. Hvortaro ne havas ununuran vorton por la koncepto, sed sugestas: hinda triunuo. Ĉiukaze, la nuna esperantigo strangas: mi proponas alinomi TrimurtioTrimurto (la vorto 'murto' ne ekzistas en esperanto, do la vorto «Trimurto» ne kreos konfuzon). —Supernabla🪰 13:36, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ne certas ĉu vorto "Trimurto" vere necesas aŭ ĉu hinda triunuo tute sufiĉus, sed ĉiukaze pli bone ol "Trimurtio". Aidas (diskuto) 09:27, 26 feb. 2024 (UTC) [vidu sube][Respondi]
Komento Komento: Trimurto certe estas pli bona ol Trimurtio. Hinda triunuo ŝajnas maltaŭge kristancentrisma, ĉar laŭ mia kompreno, tiuj dioj estas klare tri, kaj la radiko unu enmetiĝis nur pro analogio al la kristana triunuo, kiu laŭ teologoj estas samtempe tri estaĵoj kaj unu. Tamen, se oni volas ne elpensi novan vorton, alia eblo estas Hindua diotriopo, uzata en la difinoj de la koncernaj dioj en PIV. Arbarulo (diskuto) 14:24, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
En NPIV estas certa klarigo:
(T)⁓unuo
1 ✞ Kuneco de ⁓ samsubstancaj «personoj» (Patro, Filo k Sankta Spirito), per kiuj Dio revelaciiĝas: la dimanĉo de la (T)⁓unuo (sekvanta la Pentekostan); ili perfidus la (t)⁓unuan Dion! Z. ☞ Trinitato.
2 (analoge) Kuniĝo de ⁓ dioj, diecaj aŭ sanktaj personoj: la hindua (T)⁓unuo (Bramo, Viŝnuo, Ŝivao).
Tamen, mi samtempe komprenas, ke triunuo estas maltaŭga formo por hindua triunuo. Mi estas Por Por: "Trimurto". VladimirPF (diskuto) 13:50, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Se ni volas esti ekzaktaj, "la vortoj Trimurtio kaj Trimurto ambaŭ estas senfontaj, kaj neniu trafo ekzistas en la Tekstaro". Arbarulo pravas pri la uzo de "hindua diotriopo" en la plej freŝa versio de PIV: en PIV 1970, p. 1065, estis dio "Ŝivao, persono de la hinda Triunuo", sed en PIV 2002, p. 1115, la dio jam nomiĝis "Ŝivo, en la hindua diotriopo, la malkrea eternulo", kaj en PIV 2020 same. Do konforme al la ŝanĝo de "triunuo" al "diotriopo" en PIV, kiu garantiite ne estis senpripensa, mi estas Por Por: la fundamenta kaj PIV-a nomigo "hindua diotriopo" kaj kontraŭ Trimurtio kaj Trimurto. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Foje estas bonaj motivoj permesi iun vorton jam establitan en la lingvokomunumoj, kvankam ĝi ne estas en la fundamento kaj ne en PIV - vidu la jusan diskuton pri "trilero". Sed diference al la vorto "trilero", pri la vortoj "Trimurto" aŭ "Trimurtio" ankaŭ mi tute ne trovas ekstervikipedian spuron, kaj mi neniam legis aŭ aŭdis ilin, ambaŭ. Se mi ne atente legus la prezenton de SuperNabla, mi neniel komprenus la vorton en normala teksto. La nova PIVa propono "hindua diotriopo", kvankam iom pli longa, male estas brile klara. Se PIV donas tiom bonan proponon, mi danke alprenas ĝin. Por Por: "hindua diotriopo" kaj kontraŭ ĉiuj alternativoj. Aidas (diskuto) 20:35, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite per ŝanĝo al Hindua diotriopo, subtene de tri voĉoj kaj surbaze de PIV. ThomasPusch (diskuto) 23:48, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Trilero → ??? 2024-02-29[redakti fonton]

Kolegoj, en Esperanto mankas la vorto - mi ne scias kion fari. La vorto estas rekta esperantigo de angla Thriller. Se mi ne eraras, en hispana lingvo estas vorto "Trilero" - fripona ludo.
Reta vortaro por vorto "Thriller" havas tradukon "Suspensromano", ĉar NPIV havas vorton "suspenso":
suspens/o 📷 Momento en filmo aŭ dramo, kiam la agado, kvazaŭ haltante, tenas la spektanton en streĉa atendo.
Ankaŭ mi opinias, ke necesas uzi NPIVan radikon por formi vortojn, rilatajn al angla "Thriller": suspensfilmo, suspensromano, suspensĝenro kaj simile. VladimirPF (diskuto) 13:43, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Teksto pri la vorto suspenso jam ekzistas en la e-lingva vikipedio. La difino estas rekte kopiita el PIV, kvankam la teksto suspenso ne malkaŝas la fonton (referenco al PIV aldonendas, se oni rekte kopias tutan frazon). La angla teksto donas fonton por la vorto "suspense": Webster's Seventh New Collegiate Dictionary, Springfield: G. & C. Merriam Company, 1969, kaj la germana teksto en unua frazo elstarigas "Suspense ist ein Anglizismus" = "Suspense estas anglismo". Do, se Vladimir ne tiom ŝatas anglismojn, jen estas pura anglismo. Ĝin inventis Alfred Hitchcock, kiu poste angle kromnomiĝis „master of suspense“, plej malfrue en 1960, kaj en 1966 la usonanino Patricia Highsmith plu disvastigis la anglan terminon de Hitchcock en la eseo "Plotting and writing suspense fiction", tiel ke ĝi jam trovis sian vojon en la PIV de 1970 (p. 1053). Ĉiukaze preskaŭ ĉiuj diverslingvaj literaturoj kaj ankaŭ vikipedioj diferencas inter la anglaj terminoj "suspense" kaj "thriller" [ˈθɹɪlə], ne miksas ilin, sed baze ambaŭ terminoj laŭ deveno estas same uson-anglaj, nur ke en la vorto "thriller" kun sia tute mal-esperanta aŭ mal-itala fonetiko [ˈθɹɪlə] estas dekfoje pli klare ke tiu vorto neniel estas denaske esperanta aŭ itala. Mi estas kontraŭ tio, ke ni kontraŭe al preskaŭ ĉiuj diverslingvaj literaturoj kaj ankaŭ vikipedioj kunmetus ambaŭ konceptojn en unu ujon "suspenso", ĉar al Esperanto tiom mankas vortoj kaj necesas ŝpari. Mi jam ofte aŭdis kaj legis la vorton "trilero", kiu aspektas al mi strangeta kaj ne la plej bela vorto, sed mi bone komprenas ĝin, kaj mi pensas ke kvankam PIV ankoraŭ ne havas la vorton, ĝi pravigeblas, kaj plej multaj aliaj lingvoj en vikipedio uzas similajn vortojn, de la afrikansa "riller" tra la frisa "skriller" ĝis la litova "trileris" - kaj la grandaj lingvoj ĉiukaze (inkluzive de ruse kaj taĝike Триллер) kun escepto nur de hispana kaj influite de ĝi la galega, kiuj laŭ la propono de Vladimir uzas "suspense" (sed jam la kataluna kaj eŭska, ankaŭ forte influitaj de la hispana, diras Thriller). Ĉar redukto de du konceptoj al unu vorto, kion praktikas la hispana kaj galega, forte influas al la literatura teorio kaj fakte devigas ĝin redukti du konceptojn al unu, mi opinias la strangetan vorton "trilero" pravigebla. Ĉiukaze pri la vorto "trilero" ekzistas bonaj referencoj de ekster Vikipedio, de Beletra almanako oktobro 2015 (p. 119), libro de K. Kniivilä "La malamiko de Putin" pri Aleksej Navalnij de 2021 ĝis abundaj ekzemploj de ekstervikipediaj retpaĝoj de Stanislavo Belov. Do la vorto ne estas senreferenca. Sume Kontraŭ Kontraŭ: alinomigo. ThomasPusch (diskuto) 19:59, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: alinomigo. Ankaŭ mi tuj trovis plurajn uzojn de la e-lingva vorto "trilero" ekster Vikipedio kaj ankaŭ antaŭe vidis ilin. Kvankam evitindas mem "inventi" novajn vortojn sen referencoj, ĉi-tie referencoj troveblas, kaj Esperanto ne estas la sola lingvo kiu iom distordis la originan fonetike ekzotikan usonanglan vorton. Ĝi ankaŭ en Esperanto jam estas establita. Aidas (diskuto) 20:25, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: alinomigo kaj por konservo de uzata neologismo anstataŭ invento de kunmetaĵo, pri kiu ni povus debati senfine.--kani (diskuto) 17:09, 12 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Resume: nenio ŝanĝiĝas, diskuto finita. ThomasPusch (diskuto) 23:36, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]