Trimurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La tri dioj kun siaj edzinoj
Trimurto
Trimurti
Trimurti

La Trimurto (sanskrito: त्रिमूर्ति, Trimurti, tri formojtri korpoj) estas termino en sanskrito por aludi al tri ĉefaj dioj de la kompleksa hinda mitologio: Brahmo, Viŝnuo kaj Ŝivao.

Ĉi tiuj dioj reprezentas respektive la ciklojn de la kreado, la konservado kaj la detruado de la universo. Laŭ tio, Brahmo estas la kreinto de la universo, Viŝnuo konservas ĝin kaj Ŝivao ĝin detruas.

La trimurto estas reprezentata kiel trikapa estaĵo kun tri paroj de brakoj kaj ti paroj de gamboj kiuj estas la kunmetaĵoj de la tri malsamaj dioj en nur unu.

La unuaj aperoj de la vorto trimurto troviĝas en Kumara-sambhava (2.4), en Chatur-varga-chintámani (11.547) de Hemadri, kaj Rama-tapanía-upanishad (16).

La trimurto nune konata (Brahmo, Viŝnuo kaj Ŝivao) estas la purana, tiel nomata ĉar ĝi aperas en la Puranoj (tekstoj verkitaj laŭlonge de la 1-a jarmilo a.K.

Tamen, en la veda mitologio (antaŭa al la hinduisma) ĉi tiuj tri dioj ne ekzistis aŭ ne estis gravaj: en Rigvedo (la unua teksto de Barato, de la 2a jarmilo a.K. oni mencias alian triopon de ĉefaj dioj, kvankam ili ne ricevis la nomon «trimurto». Ili estis la dioj Indro (heroa reĝo), Agni (fajrodio), kaj Somao (lundio).