Sarvepalli Radhakrishnan
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 7 Jul. 2012.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Sarvepalli RADHAKRISHNAN (naskiĝis la 5-an de septembro 1888 en Tiruttani, mortis la 16-an de aprilo 1975 en Ĉenajo) estis prezidento de Barato kaj filozofo.
Li laboris kiel filozofo, i.a. en universitatoj en Mysore (1918-21), Kolkato (1921-31 kaj 1937-41) kaj ankaŭ en Oksfordo (kiel profesoro de orientaj religioj kaj etiko; 1936-52). En la jaroj 1949-52 estis ambasadoro de Barato en Sovetunio. Li fariĝis la unua vicprezidento de Barato (1952-62) kaj la 13-an de majo 1962 ekoficis kiel prezidento ĝis la 13-a de majo 1967.
La 12-an de junio pola universitato en Vroclavo atribuis al li honoran doktorecon. En Barato, oni observas lian naskiĝtagon kiel Tagon de instruisto.
Insignoj [redakti]
- Ordeno Bharat Ratna (1954)
- Ordeno de Merito (1963, Grand-Britio)

