Sarvepalli Radhakrishnan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarvepalli Radhakrishnan
Persona informo
సర్వేపల్లి రాధాకృష్ణన్
Naskiĝo 5-an de septembro 1888 (1888-09-05)
en Tiruttani
Morto 17-an de aprilo 1975 (1975-04-17) (86-jaraĝa)
en Ĉenajo
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglahindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Universitato de MadrasoUniversitato de Kolkato • Madras Christian College • Universitato de Delhio • Voorhees College vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Edz(in)o Sivakamu vd
Infanoj Sarvepalli Gopal vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatofilozofotradukistohistoriisto • universitata instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarvepalli RADHAKRISHNAN (naskiĝis la 5-an de septembro 1888 en Tiruttani (Tamilnado), mortis la 16-an de aprilo 1975 en Madras) - filozofo kaj prezidento de Barato.

Sarvepalli Radhakrishnan naskiĝis en la Suda Barato (telugua lingvo), kie la barata kulturo estis sekura de islamaj invadintoj, bone konserviĝis kaj identiĝis kun la civilizo de dravidaj popoloj. Lia patro estis ortodoksa brahmano. Ĝis la 8-a vivjaro loĝis en urbeto Tiruttani, granda centro de pilgrimado, poste ankaŭ lernis en Velur kaj Madras (en la tri urboj po kvar jaroj) en lernejoj gvidataj de kristanaj misiistoj. Li edukiĝis en la medio, kie filozofiaj problemoj estis konsiderataj laŭ religiaj vidpunktoj, ne historiaj aŭ natursciencaj. Tiutempe ekkonis Biblion, kaj la okcidentan filozofion lernis en altlernejo gvidata de misiistoj. Li ne povis samopinii, ke asketoj kaj hinduaj instruistoj ne estis vere religiaj. Ne subiĝis, kiel aliaj, al la okcidenta kulturo. Helpe de panditoj studis en sanskrito filozofiajn tekstojn. Danke al tio povis kritike kompari ambaŭ kulturojn. Ofte vojaĝante inter Varanasi kaj Oksfordo li dum pluraj jaroj estis peranto inter Barato kaj Eŭropo. En Unesko gvidis baratan delegitaron.

Li laboris kiel filozofo, i.a. en universitatoj en Mysore (1918-21), Kolkato (1921-31 kaj 1937-41) kaj ankaŭ en Oksfordo (kiel profesoro de orientaj religioj kaj etiko; 1936-52). En la jaroj 1949-52 estis ambasadoro de Barato en Sovetunio. Li fariĝis la unua vicprezidento de Barato (1952-62) kaj la 13-an de majo 1962 ekoficis kiel prezidento ĝis la 13-a de majo 1967.

En Barato, oni observas lian naskiĝtagon kiel Tagon de instruisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Indian Philosophy (1923) Volumo 1, 738 paĝoj, Volumo 2, 807 paĝoj Oxford University Press; enpoligo: Hinda filozofio, volumo 1, Warszawa 1958, volumo 2, Warszawa 1960
  • The Hindu View of Life (1926), 92 p.
  • An Idealist View of Life (1929), 351 p.
  • Eastern Religions and Western Thought (1939), Oxford University Press, 396 p.
  • Religion and Society (1947), George Allen and Unwin Ltd., London, 242 p.
  • The Bhagavadgītā: with an introductory essay, Sanskrit text, English translation and notes (1948), 388 p.
  • The Dhammapada (1950), 194 p., Oxford University Press
  • The Principal Upanishads (1953), 958 pages, HarperCollins Publishers Limited
  • Recovery of Faith (1956), 205 p.
  • A Source Book in Indian Philosophy (1957), 683 p., Princeton University Press
  • Religion, Science & Culture (1968), 121 p.

Insignoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:2-a Prezidento de BaratoPoste:
Rajendra Prasad1962–1967Zakir Husain