Tago de instruisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de instruisto estas la festo, festata en diversaj landoj kun la celo altiri ĉies atenton al la profesio de instruisto kaj al edukado entute. Ofte dum la festo okazas omaĝoj al instruistoj; depende de la kutimoj de diversaj landoj (aŭ eĉ – de apartaj lernejoj) en tiu tago la lecionoj povas okazi kiel kutime, okazi laŭ mallongigita programo aŭ eĉ tute ne okazi. Ne malofte tiu ĉi festo estas festata pli pompe kaj solene, ol la Internacia tago de instruistoj (kiu laŭ la sistemo de la internaciaj tagoj de UNo estas festata la 5-an de oktobro).

Tago de instruisto en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Lando Nacia nomo Dato Notoj
Argentino Dia del Maestro 11-a de septembro Mortodato de Domingo Faustino Sarmiento
Barato (en la hindia lingvo: शिक्षक दिवस
ŝikŝak divas)
5-a de septembro La naskiĝtago de la dua prezidento de Barato, Sarvepalli Radhakrishnan. La lecionoj kutime ne okazas, aŭ ilin organizas la lernantoj mem (la pli aĝaj instruas la malpli aĝajn).
Brazilo Dia do Professor 15-a de oktobro Festata ekde 1963 laŭ la tago de proklamo de la dekreto, kiu reguligis la sistemon de la bazlerneja edukado en Brazilo
Ĉilio Día del Profesor 16-a de oktobro En la jaro 1975 oni elektis kiel festodaton la 10an de decembro (ĉar tiutage en la jaro 1945 la ĉilia poeto Gabriela Mistral ricevis la Nobelpremion. Tamen en la jaro 1977 la dato estis ŝanĝita al la aktuala dato, ĉar tiutage estis fondita la Kolegio de Profesoroj de Ĉilio.
Ĉinio 教师节 10-a de septembro Kutime okazas gratulado de instruistoj fare de la lernantoj; ekzemple, oni donacas gratul-kartojn kaj florojn.
Ĉeĥio Den učitelů 28-a de marto okaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio
Filipinoj Teachers' Day 5-a de oktobro
GDR (iama ŝtato) Tag des Lehrers 12-a de junio
Honkongo 10-a de septembro
Hungario Pedagógusok napja Unua dimanĉo de junio
Indonezio Hari Guru 25-a de novembro
Irano 2-a de majo (12-a de Ordibehesht laŭ la Irana kalendaro)
Malajzio Hari Guru 16-a de majo
Meksiko Día del Maestro 15-a de majo
Mongolio Багш нарийн баярын өдөр La unua semajnfino de februaro
Pakistano 5-a de oktobro
Peruo Día del Maestro 6-a de julio Festata ekde 1953 laŭ la dato de fondo de la unua normala lernejo fare de José de San Martín en 1822.
Pollando Dzień Nauczyciela 14-a de oktobro
Rusio День учителя 5-a de oktobro Inter 1965 kaj 1994 ĝi estis festata la unuan dimanĉon de oktobro. La dato estis ŝanĝita en 1994 por laŭi la daton de la Internacia tago de instruistoj.
Singapuro 1-a de septembro Estas oficiala nelabora tago.
Slovakio Deň učiteľov 28-a de marto okaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio
Tajlando วันครู 16-a de januaro Festata ekde 1957.
Turkio Öğretmenler Günü 24-a de novembro
Ukrainio День працівників освіти La unua dimanĉo de oktobro
Usono Teacher Day Mardo en la unua plena semajno de majo
Vjetnamio Ngày nhà giáo Việt Nam 20-a de novembro Festata ekde 1958.

En aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

En multaj arabaj landoj (ekz., Omano, Sirio, Egiptio, Kataro ktp.) la Tago de instruisto estas festata la 28-an de februaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]