Sri Aŭrobindo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sri Aŭrobindo
Sri Aŭrobindo
barata hinduisma filozofo kaj guruo
Sri Aŭrobindo ĉirkaŭ 1900
Naskiĝo 15-a de aŭgusto, 1872
en Kalkato, Barato
Morto 5-a de decembro, 1950
en Pondiĉero, Barato
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
rahmenlos

AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Sri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.

Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Sri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.


Enhavo

Vivkuro [redakti]

Li studis en Universitato de Kembriĝo. Estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.

Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo


Spirita vivo [redakti]

En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.

Verkaro [redakti]

Poezio

  • Meditations of Mandavya (1913)
  • Savitri (1950 - 1951)

Kritik-literaturaj publikaĵoj

  • Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
  • The Age of Kalidasa (1902)
  • The Future Poetry (postmorte, 1954)
  • The Foundation of Indian Culture

Aliaj

  • The Life Divine (1939 - 1940)
  • The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
  • The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)

Famaj disĉiploj [redakti]

  • Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
  • Sri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
  • Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.

Bibliografio [redakti]

  • A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
  • Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
  • M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
  • The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
  • V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990

Eksteraj ligiloj [redakti]

HinduismSymbol.PNG Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Hinduismo
  • Instalaĵoj / organizoj
Ekstera ligilo    Aŭrourbo
Ekstera ligilo    Sri Aŭrobindo aŝramo
Ekstera ligilo    Aŭrourbo internacia
Ekstera ligilo    Savitri Bhavan Dtld.
Ekstera ligilo    Sri Aŭrobindo librovendejo (germane)
Ekstera ligilo    Sri Aŭrobindo Society Dtld.
  • Biografioj
Ekstera ligilo    Biografioj de Aŭrobindo Ghose (nomita ankaŭ Sri Aŭrobindo)
Ekstera ligilo    Sri Aŭrobindo
Ekstera ligilo    Biografioj de Mira Alfassa (ankaŭ konata kiel Mira Richard)
Ekstera ligilo    Mira Alfassa
Ekstera ligilo    Sri Aŭrobindo kaj Mira Alfassa - La patrino, biografio
  • Verkoj
Ekstera ligilo    Gravaj verkoj
Ekstera ligilo    Aŭrobindo pri Germanio
Ekstera ligilo    Aŭrobindo (germane)
Ekstera ligilo    Multaj retaj libroj de Aŭrobindo (angle/ruse)
Ekstera ligilo    Aliaj retaj tekstoj de Aŭrobindo (angle)
Ekstera ligilo    Meditadoj pri Savitri (angle)
  • Literaturo
Ekstera ligilo    Prelego pri lia filozofio (germane)
Ekstera ligilo    La evangelia informejo eklezioj-sektoj-religioj pri la Sri-Aŭrobindo-movado