Uzanto-Diskuto:Robert Weemeyer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, kial vi forigis la ligilon al lia patrino Alicja Sakaguchi ? --Stefangrotz (diskuto) 16:47, 9 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Leo_Sakaguchi&curid=229089&diff=6909795&oldid=6909728

Mi ne forigis gxin. Gxi estas nun en la sekva alineo. -- Robert Weemeyer (diskuto) 08:11, 10 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
ho mi bedauxras.--Stefangrotz (diskuto) 12:42, 10 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Neniu problemo. -- Robert Weemeyer (diskuto) 12:55, 10 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara samideano. Pardonon ke la Kategorio:Botanikistoj tiom ĝenis vin. Via amiko Claudio Pistilli (diskuto) 12:34, 19 Maj. 2014 (UTC)

Mi forigis la kategorion, ĉar la artikolo jam estas en la subkategorio:Germanaj botanikistoj. Ni kutime ne metas artikolojn en kategorion kaj subkategorion, sed nur en la plej specifan (sub)kategorion. -- Robert Weemeyer (diskuto) 06:55, 20 Maj. 2014 (UTC)

Ĉu senintenca kategorio?[redakti fonton]

Saluton, en la sekcio Rezigno pri kopirajto de ĉi tiu paĝo vi uzis la ŝablonon {{PD-mem}} por facile enmeti la licencan tekston en la diskuton, sed per tio nun ĉi tiu diskutpaĝo estas en la Kategorio:Bildoj sub PD. Tion vi verŝajne ne intencis, ĉu? -- Aisano (diskuto) 14:19, 19 Apr. 2015 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi solvis la problemon forigante la malnovajn partojn de tiu ĉi diskutpaĝo. -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:02, 20 Apr. 2015 (UTC)

Mi trovis artikolon Anna Bennett, kiun vi verkis. La artikolo estis troege mallonga 9mi iomete pligrandigis ĝin) kaj apenaŭ klarigis kial la temulo estas menciinda. Mi rete trovis nur menciojn, ke ŝi estis/as kasisto de Esperantaj organizoj (unu tamen tutmonde aganta) kaj unu honora arta mencio. Tio laŭ mi ne sufiĉas por Vikipedia artikolo. Ĉu vi scias pri aliaj fidindaj fontoj kiuj verkis pri ŝi aŭ pri iu ŝia agado, dank' al kiu ŝi estas menciinda? Se jes, bonvolu aldoni tiujn informojn al la artikolo. Amike. --KuboF (diskuto) 17:31, 26 Okt. 2015 (UTC)

Miaopinie ni estu ne tro rigoraj pri la menciindeco de esperantistoj. Anna Bennett cetere ankaŭ estis iam sekretario de Esperanto-USA; mi povus tion aldoni, se tio ŝanĝus vian opinion. Kompreneble ne ĉiu, kiu iam lernis Esperanton, estu menciata en Vikipedio. Sed se esperantisto elpaŝis per pli-malpli gravaj oficoj en la movadoj, tio sufiĉu. -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:33, 27 Okt. 2015 (UTC)
Hmm, ŝajne plu ne estas vasta interkonsento pri menciindeco-kriterioj por esperantistoj :/ Sed nun mi ĉiuokaze ne havas tempon tion prizorgi. --KuboF (diskuto) 15:27, 27 Okt. 2015 (UTC)

Avizo pri forigo[redakti fonton]

Via artikolo Helen Geyer estis bedaŭrinde forigita. Se vi havas demandon aŭ opinion bv veni al VP:DA#Artikolo pri mi, sen mia konsento.--Salatonbv (diskuto) 10:13, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 07:24, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Hallo lieber Robert Weemeyer, ich weiß zu schätzen Ihren Beitrag zu der Esperanto Wikipedia. In dem Zusammenhang möchte ich Sie bitten den kleinen Artikel zu übersetzten (Deutsch > Esperanto), oder evt. den weiterzuleiten an die Teilnehmer, die es machen könnten. Vielen herzlichen Dank im voraus und Alles Gute!

Lombardio[redakti fonton]

Mi vidis, ke ĉe la diskutpaĝo Diskuto:Lombardujo vi esprimis subtenon por ŝanĝi la artikolotitolon. Mi komencis diskuton pri la titolo ĉi tie, bonvolu partopreni. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:55, 15 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Pri alidirekto Raíl Juárez Sedeño[redakti fonton]

Kara Robert Weemeyer antaŭ iom da tempo mi eklaboras en biografioj de kubaj esperantistoj, danke al via laboro kelkaj ekzistas! Nun mi trovis ke vi kreis alidirektilon por Raíl Juárez Sedeño kiu nun vere ne bezonatas ĉar vere li nomiĝis Raúl Juárez Sedeño!!! Mi proponis forigi la alidirektilon, se vi havas iu ajn kialon bonvolu diri al mi.
JabieroKubo (diskuto) 04:08, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

La artikolon unue kreis en 2005 Uzanto:Miroslav MALOVEC kun la malĝusta nomo Raíl Juárez Sedeño. En 2011 mi ŝovis la artikolon al la nuna ĝusta nomo. Kiam oni ŝovas artikolon, aŭtomate kreiĝis alidirektilo de la malnova nomo al la nova nomo. Kiam tia alidirektilo estas kreita, normala uzanto ne povas ĝin forigi. -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:24, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranta baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:08, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto[redakti fonton]

Robert ĉe diskuto la uzanto RG72 proponis ŝanĝojn al la Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto, laŭ la historio vi estis kiu kreis ĝin! Ĉu vi ion povus komenti pri tio? eble ĉe Diskuto:Fakverko:Amatora radio? JabieroKubo (diskuto) 02:02, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ[redakti fonton]

Saluton, kara Robert Weemeyer! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Robert Weemeyer! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:33, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Robert Weemeyer, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Klaus Schubert[redakti fonton]

Dankon pro la memstarigo kaj intervikia ligilo de la teksto pri Klaus Schubert. Nun facile videblas, ke en la germanlingva vikipedio ekzistas multe pli da informoj pri li. Ĉu vi emus ion aldoni al la e-lingva teksto? ThomasPusch (diskuto) 11:03, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Robert Weemeyer, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Genocido[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro la korekto. Vi pravas en tio ke la redakto ne estis klara. Mi reredaktis la aferon por igi ĝin pli objektiva. Vidu, ke mi ne diris, ke temas pri genocido, sed ke palestinanoj diras, ke temas pri genocido, pri kio estas amaso da referencoj en la gazetaro. Mi esperas, ke ni ne redaktobatalos. Dankon.--kani (diskuto) 09:17, 16 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon. -- Robert Weemeyer (diskuto) 09:28, 16 feb. 2024 (UTC)[Respondi]