Uzanto-Diskuto:Stefangrotz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Stefangrotz!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:18, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Stefangrotz,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi direktis min al Kubo pensante, ke estis li kiu inciatis la ŝanĝon al ADLM. Kaj li jam respondis, ke estis vi kiu iom priokupiĝas pri la afero: Ĉefpaĝo. Tiel mi kopias la proponon kion mi faris al li: "Saluton. Mi gratulas pro la sukceso de via propono ŝanĝi el ADLS al ADLM. Tio helpos al la seriozeco de la tuta Vikipedio. Nun utilus, ke la enmeto de nova artikolo estu akurata. Kiu faros tion? Mi iam komentis, ke en Ĉefpaĝo utilus ankaŭ alia ŝanĝo nun pli necesa, ĉar monato ne aspektas kiel tuj aktuala, same kiel semajno aŭ tago. Mia tiama kaj nuna propono estas malsuprenigi la klarigojn de Enkonduko, ĉar ne utilas al novalveninto klarigi pri kio estas Esperanto, ĉar tiu jam alvenis. Kaj samtempe suprenigi aŭ la Bildon de la Tago (buntalloga) aŭ la Aktualaĵojn, por montri, ke Vikipedio ĉiutage aktualiĝas. Mia persona propono estus pri la Aktualaĵoj, kaj tiukadre mi promesas meti kvar kvin novaĵojn ĉiusemajne, kiam mi faris iam, ĝis mia propono falis en nefekunda grundo. Tamen mi ankaŭ apogus la suprenigon de la Bildo, se en ties loko oni metas la Aktualaĵojn. Mi supozas, ke teknike tio estos pli laboriga, sed antaŭe mi ŝatus scii vian opinion prie. Se tio estas de via plaĉo, mi helpos se vi mem proponas tiun ŝanĝon aŭ mi rekte faros pli argumente la proponon, kalkulante kun via aprobo." Nu, mi atendas vian respondon en la idedo ke vi povos interesiĝi pri tiu afero; tamen mi konfesas, ke mi neniam moviĝas en Vikipedio per poŝtelefono, nu iam per la ekrano de komputilo. Amike.--kani (diskuto) 18:42, 26 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Stefangrotz! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Stefangrotz, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:17, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:34, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Saluton Stefangrotz,
La artikolo pri Bertalan Farkas ekde nun estas la kunlaboraĵo de la semajno. Vi ne hezitu pluredakti ĝin!
--Baba79 (diskuto) 14:02, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Stefangrotz,
La artikolo pri Paralimpiko ekde nun estas la kunlaboraĵo de la semajno. Vi ne hezitu pluredakti ĝin!
--Baba79 (diskuto) 15:41, 16 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:31, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Ideo pri nova aspekto[redakti fonton]

Saluton, Stefan. Mi ĵus rimarkis, ke la baza ŝabloneca paĝo Portalo:Nutrado kaj gastronomio/Kadro-supro por la portalo Portalo:Nutrado kaj gastronomio kaŭzas sufiĉe malbelan aspekton de la portala paĝo. Ĉu vi eble havus ideon pri pli bela aspekto? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:20, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:24, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Vespera kanto (poemo)[redakti fonton]

Saluton. Vi ĵus kreis la artikolon Vespera kanto (poemo). Tie oni diras, ke ĝi enhavas sep versojn, sed mi kalkulis nur ses. Eble vi celis strofon anstataŭ verso, ĉu? Ses versoj kaj sep strofoj, ĉu?--kani (diskuto) 00:01, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes vi pravas, temas pri stofoj, mi korektos! Dankon pro la rimarko Stefangrotz (diskuto) 07:52, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]