Bertalan Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bertalan Farkas (2009)

FARKAS Bertalan [farkaŝ bertalan] ("Farkas" hungare signifas "lupo"; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1949 en Gyulaháza) estas emerita piloto de la hungara armeo kaj hungara esperantisto[1].

En 1980 li iĝis la unua hungara kosmonaŭto kaj la unua Esperantisto kiu vizitis la kosmon. Per la soveta kosmokapsulo Sojuz li atingis la kosmon kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj.

En 2006 li estis kandidato de la politika partio Hungara Demokrata Forumo en la balota distrikto de Baktalórántháza.

Faces-nevit.svg Trovu « Bertalan Farkas » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Espace et espéranto france. Alirita 2013-05-18.