Paralimpiko
La Paralimpikoj aŭ Paralimpiaj Ludoj estas la Olimpikoj por sportistoj kun korpa handikapo. La unuaj mondaj sportaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj okazis en 1948 paralele al la Somera Olimpiko, ekde la jaro 1960 la Mondaj Konkursoj por Handikapuloj estas regule organizataj kaj ekde 1992 la Paralimpiko estas organize ligataj al la Somera Olimpiko kaj okazas samloke kiel la Olimpiko tri semajnon poste. La unua Vintra Paralimpiko okazis dum 1976 en Svedio. Krom la Olimpiko kaj Paralimpiko ankoraŭ okazas sporta evento nomata Surdlimpiko (angle Deaflympics) por surduloj kaj Speciala Olimpiko (angle Special Olympics) por homoj kun mensa handikapo respektive retardiĝo.
Enhavo |
Pri la vorto [redakti]
La vorto „Paralimpiko“ komence kreiĝis kiel kunmetaĵoj de la vortoj paraplegio kaj Olimpiko. Por ankaŭ reprezenti sportistojn kun aliaj handikapoj ol paraplegio, la vorto poste novdefiniĝis kaj nun konsistu el la greka vortero παρά- (para-, "apud") kaj Olimpiko, por esprimi la proksimecon al la olimpika movado kaj la apudecon de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La vorto unuafoje oficiale uziĝis dum 1988 en Sud-Koreio kaze de la tiamaj Someraj Olimpiko kaj Paralimpiko.
Historio [redakti]
Somere de la jaro 1948 proksime de Aylesbury en la vilaĝo Stoke Mandeville (Anglio) 26 kilometrojn nordokcidente de Londono la unuaj mondaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj komenciĝis samtage kiel la Somera Olimpiko 1948 en Londono. La germandevena neŭrologo Ludwig Guttmann, kiu gvidis la britian Nacian Centron pri Spinaj Vunditoj en Stoke Mandeville, iniciatis la eventon por ligi la sportajn konkursojn de la handikapuloj kun tiuj de la nehandikapuloj. Ok fojojn la konkursoj okazis en Stoke Mandeville. En 1960 la konkursoj okazis unuafoje ekster Anglio, en Romo, ne paralele al la Somera Olimpiko sed malmultajn semajnojn poste, kaj unuafoje ne nur por paraplegiaj sportistoj, sed por pli granda grupo de korpe handikapitaj atletoj. Ĝenerale la konkursoj de 1960, oficiale nomataj "Mondaj konkursoj de paralizitoj" konsideratas la unua Paralimpiko. Sekve la Paralimpikoj okazas ĉiun kvaran jaron, ĉiam samjare kiel la Olimpikoj. Ekde 1976 aldoniĝis Vintra Paralimpiko, unuafoje okazigita en Svedio.
En 1984 la komerca organiza teamo de la Somera Olimpiko de Los-Anĝeleso rifuzis organizi la Someran Paralimpikon, asertante ke la evento "ne korespondas al la profesieca reputacio de la Ludoj de Los-Anĝeleso". Sekve la komunumo Champagne, antaŭurbo de Ĉikago, pretis organizi la tiujaran Paralimpikon, sed malmultajn monatojn antaŭ la evento tamen rezignis asertante ke tro mankas financoj. Sekve la ludoj estis dividitaj: la paraplegiaj sportistoj lastfoje havis siajn konkursojn en Stoke Mandeville, dum ĉiuj aliaj paralimpikaj sportistoj konkursis en la komunumo Hempstead en Novjorkio.
Ekde la Somera Paralimpiko 1988 la ludoj regule okazas samloke kiel la Somera Olimpiko. En interkonsento de al Internaciaj Paralimpika kaj Olimpika Komitatoj de 1991 tia loka ligo fiksiĝis por ĉiuj konkursoj ekde la jaro 1992. Laŭ tiu interkonsento la Paralimpiko ĉiam komenciĝu tri semajnojn post la fino de la Olimpiko. En la Somera Olimpiko kaj Paralimpiko de 1996 malgraŭ tiu interkonsento okazis embarasiga fuŝo: la organizantoj en Atlanta post la fino de la Olimpiko jam komencis malkonstrui la instalaĵojn, tiel ke la Paralimpiko okazis parte kvazaŭ en ruinoj.
Lokoj [redakti]
Someraj Paralimpikoj [redakti]
| jaro | loko | ŝtato |
|---|---|---|
| 1960 | Romo | |
| 1964 | Tokio | |
| 1968 | Tel-Avivo | |
| 1972 | Hajdelbergo | |
| 1976 | Toronto | |
| 1980 | Arnhem | |
| 1984 | Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio | |
| 1988 | Seulo | |
| 1992 | Barcelona | |
| 1996 | Atlanta | |
| 2000 | Sidnejo | |
| 2004 | Ateno | |
| 2008 | Pekino | |
| 2012 | Londono | |
| 2016 | Rio-de-Ĵanejro |
Vintraj Paralimpikoj [redakti]
| jaro | loko | ŝtato |
|---|---|---|
| 1976 | Örnsköldsvik | |
| 1980 | Geilo | |
| 1984 | Innsbruck | |
| 1988 | Innsbruck | |
| 1992 | Albertville -Tignes | |
| 1994 | Lillehammer | |
| 1998 | Nagano | |
| 2002 | Salt Lake City | |
| 2006 | Torino | |
| 2010 | Vankuvero | |
| 2014 | Soĉio |