Örnsköldsvik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Örnsköldsvik
Fotomontaĵo
urba areo de Svedio • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 348  (2020) [+]
Loĝdenso 842 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 63° 16′ N, 18° 41′ O (mapo)63.26549048780518.676183350641Koordinatoj: 63° 16′ N, 18° 41′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 39,6 km² (3 960 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Örnsköldsvik (Svedio)
Örnsköldsvik (Svedio)
DEC
Örnsköldsvik
Örnsköldsvik
Situo de Örnsköldsvik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Örnsköldsvik [+]
vdr


Örnsköldsvik
blazono de la komunumo Örnsköldsvik
Örnsköldsvik (Svedio)
Örnsköldsvik (Svedio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Västernorrlands län
historia provinco: Ångermanland
komunumo: Örnsköldsvik
nombro de loĝantoj: 28 617(stato fine de 2005)
areo: 23,9 km²
internacia telefona prefikso: (+46) 660
koordinatoj: 63° 17' 25"norde, 18° 43' oriente
la urbocentra placo Stora Torget

Örnsköldsvik [œɳʃœldsˈviːk] estas urbo en la sveda provinco Västernorrlands län kaj la historia provinco Ångermanland (Angermanio). Ĝi situas borde de la Botnia Golfo inter la urboj Härnösand kaj Umeå, kaj estas la ĉefa loko de samnoma komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Örnsköldsvik fondiĝis en 1842. Ekde la jaro 1885 la loĝloko estis transformita al urbo kaj laŭplana ekonomia centro de la regiono Ångermanland (Angermanio), ĉar la tiama provinca registaro estis konvinkita pri la avantaĝo havi signifan komercan centron ĉe la marbordo. En 1894 la loĝloko ricevis urbajn rajtojn. En 1971 la samnoma komunumo Örnsköldsvik en sia nuna formo kreiĝis per unuiĝo de la urba teritorio kun pluraj ĉirkaŭaj loĝlokoj.

La urbo estas nomata laŭ la historia goberniestro Per Abraham Örnsköld, kiu inter la jaroj 1762 kaj 1769 enkondukis progresajn metodojn en la loka agrikulturo kaj enkondukis la kultivon de terpomoj en la regiono. Laŭlitere la urba nomo signifas "golfo de agla blazono" (Örn-skölds-vik = "aglo-blazono-golfo"), kaj en la komunuma blazono aludiĝas ĉiuj tri eroj de la nomo.

En 1976 en Örnsköldsvik okazis la tutmonde unua Vintra Paralimpiko, kaj en 2008 en la urbo okazis la Eŭropa Ĉampioneco de Glitŝtonludo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Örnsköldsvik estas industria urbo. Grandas firmaoj prilaborantaj lignon, produktantaj paperon kaj maŝinojn. La firmao Fjällräven, produktisto de vestaĵoj, dorsosakoj kaj tendoj por subĉielaj sportoj (migrado, grimpado, biciklado kaj similaj), en la urbo havas sian ĉefan sidejon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej grava trafika vojo estas la Eŭropa Ŝoseo 4. Krome konstruatas nova fervoja linio de Umeå tra Örnsköldsvik al Sundsvall, kiu havos la nomon Botniabanan ("Botnia fervojo"). 25 kilometrojn norde de la urbo situas flughaveno.

Distancoj:

Sporto[redakti | redakti fonton]

Plej populara sporta disciplino en la urbo estas glacihokeo. La unua vira teamo de la loka glacihokea klubo, "MoDo", konkursas en la plej alta svedia ligo. En la loka skisaltejo Paradiskullen ĉiujare okazas naciaj kaj internaciaj konkursoj. Pri la unua Vintra Paralimpiko de 1976 kaj la Eŭropa Ĉampioneco de Glitŝtonludo en 2008 vidu supre.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]