Bak Giwan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bak Giwan
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1956 (1956-05-10) (67-jaraĝa)
en Pohan
Lingvoj koreaEsperantoĉina
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater universitato Konkuk • Universitato Yonsei • universitato Konkuk
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

BAK Giwan (koree 박기완;[1] Koreio, 1956, alnomata Esperante "Amondo") estas korea lingvisto kaj esperantisto.[2] Ekde 2022, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bak Giwan naskiĝis en 1956 en la urbo Pohang, kie li loĝis dum la tuta infanaĝo.[2] Poste li loĝis en la urbo Busano, ĝis li venis al la ĉefurbo Seulo por lerni en universitato en 1975. Ekde tiam li loĝis ĉefe en Seulo kaj Inĉono. Bakalaŭriĝis en 1983 en Konkuk Universitato en Seulo, Suda Koreujo; magistriĝis en 1985 en Yonsei Universitato en Seulo pri korea lingvistiko; doktoriĝis en 1992 en Konkuk Universitato en Seulo pri la morfologia kontrasto inter la korea kaj Esperanto. Lia disertacio estas la unua tiukampa doktoriga disertacio en Suda Koreujo.

Li vivis en Ĉinio dum 20 jaroj,[2] de 2002 ĝis la januaro de 2022, kaj de la januaro, 2022 li vivas en Koreujo; li havas unu filon.[noto 1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1973, li eklernis Esperanton kaj, en 1992, doktoriĝis pri Esperanta gramatiko (morfologio) en 1992 en la universitato Konkuk, en Seulo, Koreio.[2][4] Ekde 1985 li instruadas Esperanton kaj la korean en universitatoj en Koreio kaj Ĉinio.[2][4]

Li estis diligenta lernanto kaj entuziasma movadanto de Esperanto. Li plurfoje organizis Esperanto-kursojn kaj ekspoziciojn kaj en Busano kaj en Seulo. De 1983 li laboris en la oficejo de Korea Esperanto-Asocio kiel redaktoro de la gazeto 'La Espero el Koreujo'. Kaj de 1985 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de KEA dum du jaroj. Poste dum kelkaj jaroj li laboris kiel docento kaj esploristo en Esperanto-Instituto kaj en la Instituto de Aziaj Studoj de Dankook Universitato en Seulo.

Ekde 2016, li instruis Esperanton kaj la korean en la ĉina universitato Zaozhuang. En septembro, 2018, establiĝis Esperanto-fako en Zaozhuang Universitato, kaj li de tiam profesoras en la fako. Li daŭre prizorgas 4-jaran bakalaŭron pri Esperanto[5] kaj ankaŭ kunlaboras por tiea Esperanto-muzeo.[2]

Ekde 1985 li komencis oficiale instrui Esperanton en Dankook Universitato en Seulo, Suda Koreujo, kaj ekde aŭgusto 2002 ĝis januaro de 2022, li vivis en Ĉinio, instruante la korean kaj Esperanton en la urboj Yanji, Changchun kaj Zaozhuang. En la urbo Zaozhuang, Ĉinio, li profesore instruadas Esperanton en la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato ekde la jaro 2018. Li revenis al Koreio en la januaro, 2022, kaj daŭre instruas la studentojn de Esperanto-fako per interreto, vivante en Koreio.

En 2022, li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto.[3] Kiel akademiano, li aniĝis al la ĵurio de la premioj «Laŭro de la Akademio» kiu celas doni «premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj» en Esperanto.[6]

Pri la eŭropeco de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Bak Giwan, Esperanto estas gramatike internacieca, kaj nur imprese eŭropeca.[7] Giwan agnoskas, ke Esperanto dividas multajn ecojn kun eŭrop-devenaj lingvoj (alfabeto, vortaro kaj vortosenco, vortordo SVO, prepozicioj, rilativo, dekstrobranĉado, ekzisto de kopulo)[7] Tamen, li asertas, ke Esperanto estas samtempe sufiĉe malsama al eŭropecaj lingvoj: ĝi fakte ne havas fleksiadon, havas liberan vortordon (ne nepre SVO), estas ekstreme aglutineca kaj izoleca lingvo, havas neniun alomorfon, nur unu paradigmon de deklinacio kaj konjugacio.[7] Li opinias, ke Esperanto estas ofte mistaksata eŭropa lingvo, ĉar la unua impreso kiun oni ricevas de lingvo estas la vortprovizo, ne la strukturo kaj la gramatiko; tamen, li asertas, en aglutina lingvo la morfologio estas la plej grava eco en la gramatiko, ne la vortprovizo.[7] Li opinias, ke la ekzisto de akuzativo, la demando-maniero, la ordono-maniero, kaj la supozo-maniero igas Esperanton pli simila al azieca lingvo. La semantiko kaj la leksiko, inverse, estas laŭ li eŭropaj pro la geografia influo.[7] Li ankaŭ kredas, ke en Esperanto ekzistas problemo pri seksa egaleco pro la viro-unuaeco, kaj ke tempon post tempo la influo de ununura lingvo, la angla, en Esperanto pligrandiĝas: por solvi ĉi tiun lastan problemon li subtenas la solvojn de la laborgrupo «La bona lingvo» gvidata de Renato Corsetti.[7] Esperanto oferas el eŭropa vidpunkto leksikan kompromison (ekzemple: forgesi, el la angla forget kaj la germana vergessen), kaj el azia vidpunkto gramatikotipa kompromiso, pro sia aglutina morfologio kaj sintakso (libera vortordo).[7]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis librojn pri Esperanto kaj la korea, kiuj ĉefe temas pri gramatikoj kaj edukado.[2] Ekzemple:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia filo en 2023 laboras pri homa roboto en Koreujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. bonvenon al 박기완 BAK Giwan (esperante). Google Grupoj. Alirita 2023-06-06.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 BAK Giwan (esperante). Alirita 2023-06-06.
  3. 3,0 3,1 Elekto de triono de la Akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02).
  4. 4,0 4,1 Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste (esperante, angle). Interlingvistiko. Alirita 2023-06-06.
  5. Malfermiĝis Esperanto-fako en la Universitato Zaozhuang (esperante). Esperanto (septembro 2018). Alirita 2023-06-06.
  6. Premioj: Laŭro de la Akademio (esperante). Akademio de Esperanto. Alirita 2023-06-06.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Bak Giwan - Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike? ĉe YouTube

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]