Atletiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atletismo)
Atletiko
speco de sporto
olimpika sporto • athletics
Fakoj
kurado • marŝkurado • salto • ĵetado • kombinita atletika evento • vojkampa atletiko • kampatletiko • indoor athletics • longdistanca kuro
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Atletiko
speco de sporto
Branĉoj • kurado
marŝkurado
• salto
• ĵetado
• kombinita atletika evento
vojkampa atletiko
• kampatletiko
• indoor athletics
longdistanca kuro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Kopio de fama populara antikvgreka statuo Diskobolo, portretanta diskoĵetiston.
Altosalto.
Atleto ĉe lancoĵeto en la Somera Olimpiko 1908.
Atleto kuranta portante bastoneton dum stafeta kurado.

Atletiko (aŭ atletismo) ampleksas ĉiujn individuajn sportojn kiel ekzemple kuron, salton, ĵeton, marŝon kaj similajn.[1] Speciala (kaj plej grava) kampo de atletiko estas malpeza atletikoleĝera atletiko (en multaj lingvoj nomata simple atletiko), kontraŭe al peza atletiko kiu implicas individuan forton (ekz. halterego). La plej oftaj tipoj de atletikaj konkurencoj estas stadiona atletiko (kun ovalforma kurejo kaj ortangula interna saltejo kaj ĵetejo), ŝosekurado, transterena kuro, kaj marŝkurado. Teamaj sportoj, rajdado kaj aŭtokonkursoj ne estas parto de atletiko.

La rezultoj de kuraj eventoj estas deciditaj pere de finado en posteno (aŭ tempo, kiam mezurita), dum la saltado kaj ĵetado estas venkitaj de atleto kiu atingas la plej altan aŭ la plej foran mezuron el serio de klopodoj. La simpleco de la konkurencoj, kaj la manko de neceso por multekosta ekipaĵaro, faras atletikon unu el la plej ofte konkurencitaj sportoj en la mondo. Atletiko estas ĉefe individua sporto, kun la escepto de stafetaj kuradoj kaj konkurencoj kiuj kombinas la atingojn de la atletoj por teama poentaro, kiel ĉe transterena kuro.

Atletiko estas la unua sporto de antikvaj grekaj Olimpiaj ludoj, pri kiuj nek teama sporto nek pilka sporto ekzistis sur la stadiono[2]. Organizita atletiko estas datita el la Antikvaj Olimpikaj Ludoj el la jaro 776 a.K. La reguloj kaj formato de la modernaj eventoj en atletiko estis difinitaj en Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko en la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, kaj estis poste etenda al aliaj partoj de la mondo. Plej modernaj altnivelaj eventoj estas regataj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj kaj de ties membraj federacioj.

Internacia atletikasocio estas IAAF, Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (en angla lingvo: International Association of Athletics Federations[3]). Diversaj naciaj kaj kontinentaj asocioj membras en IAAF, ekzemple EAA por Eŭropo (en angla lingvo: European Athletics Association) kaj NACAC por Nordameriko (en angla lingvo: North American, Central American and Caribbean Athletic Association).

La atletikaj konkurencoj formas la kernon de la Someraj Olimpikoj. La plej grava internacia atletika evento estas la Atletika Monda Ĉampionado, kiu enhavas stadionajn konkurencojn, maratonon kaj transterenan kuradon. Aliaj altnivelaj konkurencoj en atletiko estas la Monda Transterena Ĉampionado kaj la Monda Duonmaratona Ĉampionado. Atletoj kun fizika miskapablo konkurencas en la Someraj Paraolimpikoj kaj la Monda Atletika Ĉampionado de IPK.

La vorto atletiko estas derivita el la antikva greka ἀθλητής (athlētēs, "luktanto en publikaj ludoj") el ἆθλον (athlon, "premio") aŭ ἆθλος (athlos, "konkurenco").[4] Dekomence, la termino estis uzata por priskribi atletikajn konkurencojn en ĝeneralo – t.e. sportaj konkurencoj bazitaj ĉefe sur homa fizikaj faroj. En la 19a jarcento, la termino atletiko akiris pli mallarĝan difinon en Eŭropo kaj venis priskribi sportojn inkludante konkurencajn kuradon, marŝadon, saltojn kaj ĵetadon. Tiu difino plue estas la plej elstara en Unuiĝinta Reĝlando kaj plej el la areoj de iama Brita Imperio. Krome, ankaŭ eksterlandaj vortoj en multaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj kiuj estas rilataj al la termino atletiko havas similan signifon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Sceno priskribanta longdistancajn kuristojn, origine trovita sur Panatenaika amforo el Antikva Grekio, ĉirkaŭ 333 a.K.
La pentatlono estas unue dokumentita en antikva Grekio, kaj inkluzivis la fakojn nome diskoĵeto kaj lancoĵeto.

Atletikaj konkurencoj en kurado, saltado, marŝado kaj ĵetado estas inter la plej antikvaj el ĉiuj sportoj kaj ties radikoj estas el la prahistorio.[5] Atletikaj eventoj estis priskribita en tomboj de Antikva Egipto en Sakkara, pere de bildoj de kurado ĉe la festivalo Sed kaj de altosalto aperintaj en tomboj el tiom frue kiom el la jaro 2250 a.K.[6] La Tailteann Ludoj estis antikva kelta festivalo en Irlando, fondita ĉirkaŭ 1800 a.K., kaj la tridektaga evento kiu inkludis kuradon kaj ŝton-ĵetadon inter ties sportaj eventoj.[7] La origina kaj nura evento ĉe la unuaj Olimpikoj en 776 a.K. estis stadion-longa kurevento konata kiel stadion. Tio poste etendis por inkludi ĵetajn kaj saltajn eventojn ene de antikva pentatlono. Atletikaj konkurencoj okazis ankaŭ ĉe aliaj Tuthelenaj Ludoj, kiuj estis fonditaj poste ĉirkaŭ 500 a.K.[8]

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La Cotswold Olimpikoj, nome sporta festivalo kiu aperis en la 17a jarcento en Anglio, uzis atletikon inkludante la formon de konkurenco de ĵetado de martelego.[9] Ĉiujare, el 1796 al 1798, L'Olympiade de la République okazis en revolucia Francio, kaj ĝi estis frua antaŭaĵo de la modernaj someraj Olimpikoj. La unua evento de tiu konkurenco estis kurevento, sed oni montris ankaŭ variajn antikvgrekajn fakojn. La Olimpiko de 1796 markis la enkondukon de la metra decimala sistemo en sporton.[10]

Atletikaj konkurencoj okazis ĉirkaŭ 1812 ekzemple ĉe la Reĝa Militista Lernejo de Sandhurst,[11] kaj en 1840 en Shrewsbury, Shropshire, ĉe la Reĝa Ĉaslernejo Shrewsbury School. La Reĝa Militakademio de Woolwich okazigis organizitan konkurencon en 1849, kaj regulan serion de subtegmentaj eventoj malfermaj nur al subgradiĝintoj, kiu okazis ĉe la Exeter College, Oksfordo el 1850.[12] La ĉiujara Wenlock Olimpiko, unuafoje okazinta en 1850 en Wenlock, Anglio, enmetis atletikajn eventojn en sian sportoprogramon.[13]

La unuaj modern-stilaj stadionaj atletikaj eventoj estis registritaj tuj post la 1860-aj jaroj, kiaj okazaĵo ĉe la Ashburnham Hall en Londono kiu konsistis el kvar kuraj eventoj kaj triobla saltokonkurenco.[14][15]

La Amatora Atletika Asocio (AAA) estis establita en Anglio en 1880 kiel la unua landa organizo por la sporto atletiko kaj komencis organizi sian propran ĉiujaran atletikan konkurencon – nome la AAA Ĉampioneco. Ankaŭ Usono komencis organizi ĉiujaran landan konkurencon – nome la USA Outdoor Track and Field Championships – unuafoje okazigita en 1876 fare de la Novjorka Atletika Klubo.[16] Atletiko iĝis kodigita kaj normigita pere de la anglia AAA kaj de aliaj ĝeneralaj sportorganizaĵoj fine de la 19-a jarcento, kiaj la Amatora Atletika Unio (fondita en Usono en 1888) kaj la Union des sociétés françaises de sports athlétiques (fondita en Francio en 1889).

Atletika konkurenco estis inkludita en la unuaj modernaj Olimpikaj Ludoj en 1896 kaj ĝi estis unu el la plej fruaj konkurencoj ĉe tiu kvarajara multasporta evento ekde tiam. Origine nur por viroj, la Olimpiko de 1928 vidis la enkondukon de eventoj porvirinaj en la atletika programo. Atletiko estas ankaŭ parto de la Paralimpikaj Ludoj ekde la inaŭguraj ludoj en 1960. Atletiko havas altnivelan profilon de atentaro dum la ĉefaj ĉampionecoj, kaj speciale ĉe Olimpikoj, sed aliflanke ĝi estas ne tiom populara kiom aliaj sportoj.

Kiel internacia rega organizaĵo, la Internacia Amatora Atletika Federacio (IAAF), estis fondita en 1912; ĝi adoptis sian nunan nomon, nome Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, en 2001. La IAAF establis separatajn ekster-stadionajn Mondajn Ĉampionecojn en 1983. En modernaj tempoj, atletoj povas ricevi monon por kurado, metante finon al la tiel nomita "amatorismo" kiu ekzistis antaŭe.

La Internacia Komitato por Sportoj por Surduloj estis formita ĉirkaŭ 1922, por regadi internacian okazigon de sportoj por surduloj, inklude atletikon.[17]

La unuaj organizitaj internaciaj konkurencoj por atletoj suferantaj pro fizika miskapablo (ne surduloj) komencis en 1952, kiam estis organizitaj la unuaj internaciaj Ludoj Stoke Mandeville por veteranoj de la Dua Mondmilito.[17][18] Tio inkludis nur atletojn sur rulseĝo. Tio inspiris la unuajn Paralimpikojn, kiuj okazis en 1960. Tiaj konkurencoj laŭlonge de la tempo etendiĝis por inkludi ĉefe atletojn kun amputo, cerba paralizo kaj vida malkapablo, aldone al la rulseĝaj eventoj.

Ĉefaj elprovoj de atletiko[redakti | redakti fonton]

La Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, nome la sportorega organizo, difinas atletikon en kvin fakoj: vojkampa atletiko, ŝosekurado, marŝkurado, transterena kurado, kaj montokurado.[19] Ĉiuj formoj de atletiko estas individuaj sportoj kun la escepto de stafetoj. Tamen, la atingoj de la atletoj estas ofte enkalkulitaj kune laŭ landoj je internaciaj ĉampionecoj, kaj ĉe la transterena kurado la finaj postenoj de la pintaj atletoj el ĉiu teamo aŭ lando estas kombinataj por deklare teaman venkinton.

Vojkampa atletiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vojkampa atletiko.
Tipa stadiono de vojkampa atletiko kun ovalforma kurejo kaj herbeca interna kampoludejo.

Vojkampaj konkurencoj aperis en la fino de la 19a jarcento kaj estis tipe partoprenitaj de atletoj kiuj estis reprezentantoj de rivalaj edukaj institucioj, militistaj organizoj kaj sportokluboj.[20] Partoprenantaj atletoj povas konkurenci en unu aŭ pliaj eventoj, laŭ siaj fakoj. Virinoj kaj viroj konkurencas separate. Vojkampa atletiko okazas kaj subtegmente kaj ekstertegmente, kaj subtegmente ĉefe okazas en vintro, dum la ekstertegmentaj eventoj estas okazigitaj ĉefe en somero. La sporto estas difinita laŭ la ejo kie okazas la konkurenco – nome la vojkampa stadiono.

Vario de kuraj eventoj okazas en la gamo inter tri divers-distancaj kategorioj: nome eventoj por kurta, mez-distanca, kaj longdistanca kurado. Stafetaj teamoj konsistas el po kvar kuristoj, kiu devas transpasi bastoneton al samteamano post specifita distanco kun la celo esti la unua teamo finonta. Eventoj de barierokuro kaj de obstaklokuro estas variaĵo de kurado en kiuj atletoj devas superi barilojn survoje dum la kurkonkurenco. La stadionaj eventoj dividiĝas en du tipoj – nome konkurencoj de saltado kaj ĵetado. En ĵetaj eventoj, atletoj estas mezuritaj laŭ kiom for ili lanĉas jetaĵon, kaj la komunaj eventoj estas la ĵeto de globo, disko, lanco, kaj martelo. Estas kvar oftaj salteventoj: nome longosalto kaj trisalto estas konkurencoj en kiuj oni mezuras la horizontalan distancon kiun atleto povas salti, dum la altosalto kaj la stanga altsalto estas decidita laŭ la atingita alto. Kombinitaj eventoj, kiuj inkludas la dekatlonon (tipe konkurencitaj de viroj) kaj heptatlonon (tipe konkurencitaj de virinoj), estas konkurencoj en kiu atletoj konkurencas en nombraj diferencaj eventoj de vojkampa atletiko.

La plej prestiĝaj konkurencoj de vojkampa atletiko okazas ene de atletikaj ĉampionecoj kaj de atletikaj programoj je multasportaj eventoj. La atletiko en Someraj Olimpikoj, en Atletika Monda Ĉampionado, en Someraj Paraolimpikoj kaj en Monda Para-atletika Ĉampionado, estas la plej altaj kaj plej prestiĝaj niveloj de konkurenco en vojkampa atletiko. Eventoj de vojkampa atletiko estas la plej elstara parto de ĉefaj atletikaj ĉampionecoj kaj multaj famaj atletoj ene de la sporto atletiko venas el tiu fako. Ne tiom gravaj eventoj de vojkampa atletiko estas troviĝantaj en la nivelo de naciaj ĉampionecoj kaj en laŭinvitaj eventoj de vojkampa atletiko. La eventoj gamas el elitaj konkurencoj – kiaj tiuj de la serio de la IAAF Diamanta Ligo – al bazaj eventoj por ĉiuj, inter-sportaj klubaj eventoj kaj lernejaj eventoj, kiuj formas la radikjon de la vojkampa atletiko.

Oficialaj nuntempaj atletikaj elprovoj dum internaciaj konkursoj[21][22]
Kuroj Marŝkurado Salto Ĵeto Kombinitaj elprovoj
Sprintoj Mezlongaj kuroj Longaj kuroj Barierkuradoj Stafetkuro
  • 60-mH
  • 100-m
  • 200-mH/S
  • 400-mH/S
  • 800-mH/S
  • 1 500-mH/S
  • 3 000-mH
  • 4×100-m stafetkuro
  • 4×400-m stafetkuroH/S
  • 20 kmE
  • 50 kmE

V Ĉefe porvira elprovo

I Ĉefe porina elprovo

H Okazas nur en sporta halo (kovrita stadiono)

H/S Okazas en stadiono kaj sporta halo

E Okazas ekster stadiono aŭ halo

Ŝosekurado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝosekurado.

Konkurencoj de ŝosekurado estas kuraj eventoj (ĉefe longdistancaj) kiuj estas ĉefe okazigitaj sur kurejoj de ŝosesurfacaj aŭ makadamaj vojoj, kvankam ĉefaj eventoj ofte finas sur la kurvojoj de grava stadiono. Aldone esti ofta distra sporto, la elita nivelo de la sporto – partikulare maratonaj kuradoj – estas unu el la plej popularaj aspektoj de atletiko. Eventoj de ŝosekurado aŭ vojkurado povas esti de virtuale ajna distanco, sed la plej ofta kaj bone konata estas la maratono, duonmaratono, 10 km kaj 5 km. La maratono estas la nura vojkura evento uzata ĉe la Atletika Monda Ĉampionado kaj en la Someraj Olimpikoj, kvankam estas ankaŭ ĉiujara Monda Duonmaratona Ĉampionado. La maratono estas ankaŭ la nura vojkura evento organizita ĉe la Monda Para-atletika Ĉampionado kaj la Someraj Paraolimpikoj. La serio de la Ĉefaj Mondaj Maratonoj inkludas la kvin plej prestiĝajn maratonajn konkurencojn je elita nivelo – nome Berlina, Bostona, Ĉikaga, Londona, kaj Novjorka maratonoj.

Kurantoj en la populara Nacia Maratono en Vaŝingtono.

La sporto de vojkurado por Eŭropo povas havi radikojn en la aktiveco de kuristoj: nome masklaj servistoj kiuj kuris ĉe la kaleŝoj de nobeloj ĉirkaŭ la 18a jarcento, kaj kiuj ankaŭ kuris al demarŝoj longdistance por siaj mastroj. Kurkonkurencoj evoluis el vetludoj inter aristokratoj, kiuj proponis siajn kuristajn servistojn kontraŭ tiuj de alia aristokrato por determini venkinton. La sporto iĝis profesia kiam la kuristoj estis dungitaj specife pro sia atletika kapablo kaj komencis dediĉi siajn vivojn al trejnado por la vetludaj eventoj. La movado de amatoraj sportoj fine de la 19a jarcento marĝenigis kurkonkurencojn bazitajn sur la profesia, veta modelo. La Somera Olimpiko 1896 okazigis la naskon de la moderna maratono kaj tiu evento kondukis al la kresko de la vojkuraj konkurencoj en ĉiujaraj eventoj kiaj la Bostona maratono (unufoje okazigita en 1897) kaj la maratonoj de la Lago Biŭa kaj Fukuoka, kiuj estis establitaj en la 1940-aj jaroj. Kureksplodo en Usono en la 1970-aj jaroj faris la vojkuradon ofta ŝatokupo kaj ankaŭ pliigis ties popularecon al la elita nivelo.[23]

Konkurencoj de ekiden – kiu originiĝis en Japanio kaj restas tre popularaj tie – estas stafeta kurkonkurenca variaĵo en maratono, kontraste al la tipe individua sporto de vojkurado.

Transterena kurado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transterena kuro.
Konkurencantoj ĉe knaba altlerneja evento en Usono.

Transterena kurado estas la plej natureca el la sportoj en atletiko ĉar konkurencoj okazas en subĉielaj kurejoj sur surfacoj kiaj vojoj herbaj, duonarbaraj, kaj grundaj. Ĝi estas kaj individua kaj teama sporto, ĉar kurantoj estas juĝitaj laŭ individua bazo kaj la poenta metodo estas uzita por teamoj. Konkurencoj estas tipe longdistancaj kuroj de 4 km aŭ plie kiuj okazas kutime en aŭtuno kaj vintro. Plej sukcesaj atletoj de transterena kurado ofte konkurencas ankaŭ en longdistancaj vojkuraj eventoj.

La Crick Run en Anglio en 1838 estis la unua registrita instanco de organizita transterena kurado. Tiu sporto akiris populecon en Britio, poste usonaj lernejoj en la 19a jarcento kaj ĉio finfinis en la kreado de la unua Internacia Transterena Ĉampioneco en 1903.[24] La ĉiujara Monda Transterena Ĉampionado estis inaŭgurita en 1973 kaj tiu restas la plej alta nivelo de konkurenco por tiu sporto. Okazas nombraj kontinentaj transterenaj konkurencoj, kaj ankaŭ en Azio, Eŭropo, Nordameriko kaj Sudameriko. Tiu sporto retenis sian statuson je lerneja nivelo, partikulare en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono. Je profesia nivelo, la plej gravaj konkurencoj okazas sub la ombrelo de la IAAF Cross Country Permit Meetings.

Kvankam konkurencoj de transterena kurado jam ne plu okazas ĉe la Olimpikaj Ludoj, kie ĝi funkciis en la atletika programo en 1912–1924, ĝi estis ekzistanta kiel unu el la eventoj ene de la konkurenco de la moderna pentatlono ekde la Somera Olimpiko 1912. Unu variaĵo en la tradicia transterena kurado estas montokurado, kiu enhavas gravajn partojn de supreniro kaj malsupreniro de deklivoj kiel aldona defio al la kurado. Montokurado kaj Orientiĝado estas aliaj konkurencaj sportoj similaj al la transterena kurado, kvankam ili enhavas elementon de navigado kiu forestas el la serio de transterena kurado.

Marŝkurado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marŝkurado.
Vojflanka juĝisto kontrolante la teknikon ĉe la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo, Svedio.

Marŝkurado estas formo de konkurenca marŝado kiu kutime okazas en subĉielaj vojoj, kvankam oni uzas ankaŭ stadionajn vojojn foje. Marŝkurado estas la nura sporto en atletiko en kiu juĝistoj kontrolas atletojn en ilia tekniko. Marŝkuristoj devas ĉiam havi piedon en kontakto kun la grundo kaj ties antaŭa kruro devas esti rektigita, ne faldita ĉe la genuo – malsukceso sekvi tiujn regulojn rezultas en diskvalifiko el la kurado.[25]

Marŝkurado trovas siajn radikojn en la sporto piedirado kiu aperis fine de la 18a jarcento en Anglio. Spektantoj vetis pri la rezulto de la marŝkuraj konkurencoj. La sporto okazis laŭ la rezista aspekto kaj la konkurencoj estis okazintaj por longaj distancoj aŭ la piedirantoj devas atingi ian distancon ene de specifita tempolimo, kiel ĉe la konkurencoj de la klubo Centurion de marŝado dum 100 mejloj (160 km) ene de 24 horoj.[25] Dum tiu periodo, marŝkurado okazis ofte en atletikaj vojoj por facila mezurado, kaj en la Somera Olimpiko 1908 en Londono oni enkondukas la marŝojn de 3500-metroj kaj 10-mejloj. Marŝkurado estis dum mallonge forigita el la Olimpika programo en 1928, sed la vira marŝado de 50 kilometroj estis okazigita en ĉiu Somera Olimpiko escepte unu ekde 1932. La vira marŝado de 20 kilometroj estis aldonita al la programo de olimpika atletiko en 1956 kaj la virina evento estis unuafoje okazigita en 1992. La plej oftaj eventoj en moderna konkurencaro estas de 10 km, 20 km kaj 50 km sur ŝoseoj, kvankam la virina konkurenco de 3 km kaj la vira konkurenco de 5 km estas okazigitaj sur stadionaj vojoj.

La plej altaj niveloj de marŝkuradaj konkurencoj okazas ĉe la IAAF Monda Ĉampioneco en Atletiko kaj en la Someraj Olimpikoj, kvankam tiu sporto havas ankaŭ sian propran separatan ĉefan konkurencon – nome la IAAF World Race Walking Cup – kiu estis okazanta ekde 1961. La Monda Defio IAAF World Race Walking Challenge formas la unuarangan sezonan konkurencon – atletoj akiras poentojn per siaj atingoj ĉe dek selektitaj marŝkuradaj konkurencoj kaj la konkurencintoj kiuj atingas plej altan poentaron eniras tiun jaron en la IAAF Race Walking Challenge Final.

Atletika sportejo[redakti | redakti fonton]

Atletika stadiono.

Atletika sportejo konsistas el kurejo, ĵetareoj kaj saltareoj norme difinitaj por konkuradoj:

  • Kurejo (aŭ vego) enkalkulas 6 aŭ 8 kurkoridorojn (aŭ lenojn) larĝaj je 1,22 m. Ili estas kovritaj per ruĝa poliuretano por rezisti al utraviola radiado.
  • Ĵetareoj kaj saltareoj ĉiuj konsistas el impetareo kaj falareo normigitaj laŭ longeco, larĝeco kaj sektoro (por ĵetareoj).

Teknikaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas diversajn fakvortojn[26]:

Precipaj internaciaj konkuradoj[redakti | redakti fonton]

Dwain Chambers (meze) en 100-metra kurado dum brita kvalifikiga konkuro por partopreno en la somera olimpiko 2008. 100-metra kurado estas unu el la plej popularaj sportoj en atletiko.
Masklaj sprintistoj startontaj.

Atletoj kun miskapabloj[redakti | redakti fonton]

Konkurencantoj en rulseĝa kurado ĉe la Somera Paralimpiko 2008.

Atletoj kun fizikaj miskapabloj konkurencis ĉe separataj internaciaj eventoj ekde 1952. La Internacia Paralimpika Komitato regulas la konkurencojn en atletiko, kaj estas gastiganto de la Paralimpikoj, kio pluis ekde 1960.[17][18]

Konkurencantoj je elitnivelaj konkurencoj, estas klasitaj laŭ la miskapablo, por arigi atletojn kun simila miskapablo en la sama evento. Klasigita T12 atleto por ekzemplo, estas kuratleto kun vida miskapablo.[27]

  • F = Kampatletoj
  • T = Vojatletoj
  • 11–13 – vida miskapablo. Konkurenco kun helpo de vidkapabla gvidisto.
  • 20 – Intelekta miskapablo
  • 31–38 – cerba paralizo
  • 40–46 – amputo, kaj aliaj (inklude atletojn kun naneco)
  • 51–58 – Rulseĝo

En rulseĝa kurado atletoj konkurencas sur malpezaj rulseĝoj. Plej ĉefaj maratonoj havas rulseĝajn diviziojn kaj la elitaj kuristoj foje venkas super piedirantaj kuristoj. La etendo de rulseĝaj kuristoj okazigis malfacilaĵojn al la kurorganizantoj por la decido de la startaj tempoj kompare kun kuristoj. Kolizio inter Josh Cassidy (rulseĝa kuristo) kaj Tiki Gelana (pinta maratonistino) ĉe la Londona maratono de 2013 metis la aferon en la polemikan diskutaron denove.[28]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Motivo de diskobolo sur atika ruĝ-figura taso, ĉ. 490 a.K., estas stateca kompare kun la pli konata kaj moderna skulptaĵo.

Atletiko, kaj ties atletoj partikulare, estis arte priskribita ekde antikvaj tempoj – unu el la survivantaj instancoj estas kuristoj kaj altosaltistoj en la motivoj de tomboj de Antikva Egipto dataj el 2250 a.K. Atletiko estis multe respektita en Antikva Grekio kaj la eventoj ene de la antikva pentatlono havigis inspiron por grandaj statuoj kiaj la Diskobolo kaj la Diskoforo, kaj por motivoj de senkalkulaj verkoj de ceramiko. Aristotelo diskutis la signifon de la pentatlono en sia traktaĵo Retoriko kaj tio respegulis la atletan estetikon de la periodo: "korpo kapabla suferi ĉiujn baraktojn, ĉu de la kurkonkurenco aŭ de korpa forto... Tio estas kial la atletoj en la pentatlono estas la plej belaj".[29]

Filmoj pri atletiko estas ĉefe fokusaj al kurkonkurencaj eventoj: la filmo de 1962 nome The Loneliness of the Long Distance Runner (bazita sur samnoma verko de Alan Sillitoe) esploras la transterenan kuradon kiel fuĝ-rimedo. Chariots of Fire, eble unu el la plej bone konata priatletikaj filmoj, estas fikcia rakonto pri la sprinto de Eric Liddell kaj Harold Abrahams por la ormedaloj ĉe la Somera Olimpiko 1924. Vojkampa atletiko estis la temo de usonaj filmoj kiaj Personal Best (1981, pri atletino) kaj Across the Tracks (1991. kun Brad Pitt). Ankaŭ filmbiografioj troviĝas ene de la genro, kiaj Prefontaine (pri Steve Prefontaine) kaj Jim Thorpe – All-American (1951) kun Burt Lancaster kiel Thorpe. Oftas ankaŭ dokumentaj filmoj kun ekzemploj kiaj la fimo de 2007 nome Spirit of the Marathon, kiu sekvas la preparadon de atletoj por la Ĉikaga maratonode 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Athletics". Oxford English Dictionary (3a eld.). Oxford University Press. Decembro 2013. [1][rompita ligilo] Alirita la 9an de Marto 2015.
  2. france (Legenda naskiĝo de la unua stadiono). Arkivita el la originalo je 2018-01-05. Alirita 2012.
  3. Oficiala retejo: http://www.iaaf.org
  4. Athlete – Online Etymology Dictionary [2] Alirita la 7an de Junio 2017.
  5. Intro – What is Athletics? Arkivigite je 2012-04-22 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alirita en 2010-05-28.
  6. Touny, Ahmed D. 84.85–90 History of Sports in Ancient Egypt Arkivigite je 2006-10-29 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita en 2010-05-28.
  7. Diffley, Seán (2007-07-14). Tailteann Games' place in history going for a song. The Irish Independent. Alirita en 2010-05-28.
  8. The Ancient Olympic Games: Mythic Worship of Gods and Athletes Arkivigite je 2015-05-29 per la retarkivo Wayback Machine. e-Legacies. Alirita en 2010-05-28.
  9. Origins of Robert Dover's Games Arkivigite je 2009-12-02 per la retarkivo Wayback Machine. Olimpikoj. Aliritaj en 2010-05-28.
  10. Alain Arvin-Bérod, Les enfants d’Olympie, Paris, CERF, 1996 (pp. 27–40)
  11. (1914) The New International Encyclopædia. Dodd, Mead.
  12. Oxford Companion to Sports and Games, eld. John Arlott, O.U.P. (1975)
  13. The Modern Olympics: a Struggle for Survival, by David C. Young,Johns Hopkins University Press (1996)
  14. Hoshino, Atsushi The Origin of Indoor Track and Field Meets Arkivigite je 2012-08-10 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alirita en 2011-04-09.
  15. European Athletics, Inside Track: Newsletter of European Athletics, Vol. 1/2011 (Februaro 2011); Records could be broken as indoor athletics returns home, p. 4; alirita la 6an de Marto 2011
  16. The United States' National Championships In Track & Field Athletics: Introduction Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine. Track and Field News. Alirita la 2009-09-19.
  17. 17,0 17,1 17,2 Para- Athletics – History Arkivigite je 2012-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, Athletics Canada
  18. 18,0 18,1 About the Sport Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, IPC Athletics
  19. IAAF Constitution. IAAF. [3] Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Junio 2017.
  20. History – Introduction Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alirita la 25en de Marto 2010.
  21. [4] (germane)
  22. http://www.athle.fr/asp.net/main.html/html.aspx?htmlid=418
  23. Road running – Introduction Arkivigite je 2012-10-23 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alirita en 2010-05-27.
  24. Cross country – Introduction Arkivigite je 2007-08-15 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alrita en 2010-05-27.
  25. 25,0 25,1 Race Walking – Introduction Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine. IAAF. Alirita en 2010-05-28.
  26. Vidu ankaŭ la fakvortliston
  27. International Paralympic Committee, IPC Athletics Classification
  28. Gareth A Davies, London Marathon 2013: rethink over wheelchair race start time to avoid repeat of Josh Cassidy collision, The Guardian, 22a de Aprilo 2013.
  29. Ancient Olympic Events; Pentathlon. Perseus digital library. Alirita en 2009-08-03.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (fr) Robert Parienté kaj Alain Billouin, La Fabuleuse Histoire de l'athlétisme [“La miriga historio de atletiko”],‎ (ISBN 978-2-8307-0727-4, BnF FRBNF39109940)
  • (it) Rolf Wirhed, Anatomia del movimento e abilità atletica [“Anatomio de movado kaj atletaj kapabloj”], Ermes,‎ (ISBN 978-8870-51211-3)
  • Decker, Wolfgang; Thuillier, Jean-Paul (2004). Le sport dans l'Antiquité (france). Picard. p. 78. ISBN 2708405969.
  • Jean-Paul Massicotte kaj Claude Lessard, Histoire du sport de l'antiquité au XIXe siècle, Pu Quebec, 2005, p. 164 ISBN 2-7605-0344-5. [5] Alirita la 15an de Junio 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Atletiko - fakvortlisto de Norbert Gütter ĉe E-Klubo en München

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Diamanta ligo[redakti | redakti fonton]

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sport of athletics en la angla Vikipedio.