Ekiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekiden
sporta fako
stafetoŝosekuradomaratono
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ekidenistoj en 2007.

Ekidenoekiden (en japana 駅伝?) estas termino reference al longdistanca stafeta kurkonkurenco po ses en unu teamo, tipe surŝosea.[1][2] La japana termino origine referencis al post-ĉevala aŭ kaleŝisto kiu transmitis komunikadon laŭ etapoj. Tia kurkonkurenco disvastiĝis tutmonde laŭ diversaj longaj distancoj.

La termino originiĝis en Japanio, kvankam la koncepto de longdistanca stafeta kurkonkurenco ne estas unika de ajna lando. La unua ekiden estis sponsorita de la gazeto Yomiuri Shimbun en 1917, kaj ĝi okazis dum tri tagoj inter la malnova Japania ĉefurbo Kioto kaj la moderna ĉefurbo Tokio, nome distanco de 508 km, por celebri la jariĝon de la translokigo de la ĉefurbo al Tokio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halpern, Jack. New Japanese English Character Dictionary. Kunkyusha, Tokyo. 1990. Paĝo 812.
  2. Otake, Tomoko. One for All. Dec. 28, 2008 The Japan Times [1] alirita Feb. 19, 2009.