Gramatiko de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La gramatiko de Esperanto estas malpli komplika ol tiuj de la plimulto de naciaj lingvoj, pro sia logika strukturo. Krome, la simpla sistemo de afiksoj plifaciligas la lernadon de Esperanto: Per ĝi oni povas surbaze de konataj vortoj mem krei novajn vortojn kompreneblajn por ĉiuj aliaj, do ne necesas lerni tiom multe da diversaj radikoj.

Fundamenta Gramatiko de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de "Fundamento de Esperanto":


A. Alfabeto. Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz. Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh,jh, sh, u. (Vidu artikolon H-sistemo).

B. Reguloj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

  • 4 La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj - la sufikson obl, por la nombronaj - on, por la kolektaj - op, por la disdividaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
  • 5 Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (ordinare pri objekto, besto aŭ infaneto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
  • 6 La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
  • 8 Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
  • 9 Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
  • 11 Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  • 12 Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
  • 13 Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
  • 14 Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
  • 15 La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
  • 16 La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-Grammatik; Dirk Willkommen; Eldonejo: Buske Helmut eldonejo (Verlag GmbH) januaro 2007 - - XIV 132 paĝoj ISBN 3875484754 EAN: 9783875484755 (en germana lingvo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]