Esperantidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉiuj planlingvoj forte influitaj de Esperanto. Ekzistas ankaŭ unu memstara planlingvo kiu nomiĝas Esperantido.

Oni nomas Esperantidoj tiujn planlingvojn forte influitajn de Esperanto. La unua Esperantido, tre eble, estas Mundolinco, proponita de J. Braakman (aŭ Braakmann) el Noordwijk, Nederlando, jam en 1888. La terminon kreis Claus J. Günkel.

Specoj de Esperantidoj[redakti | redakti fonton]

Estas projektoj, kiel Ido aŭ la multaj projektoj de René de Saussure, kiuj klare estas Esperantidoj, ĉu ĉar la aŭtoroj tion deklaris, ĉu ĉar la strukturo evidentigas ĝian parencecon. Aliaj Esperantidoj ne estas deklaritaj, sed oni povas vidi ĝian esperantidecon laŭ ties strukturo (pastiĉaj Esperantidoj). Fine estas kelkaj Esperantidoj, kies aŭtoroj deklaris malkaŝe rilaton al Esperanto, sed oni ne klare vidas tion en la strukturo, kiel ekzemple Romanal. Multaj esperantidaj projektoj, eble la plejparto, estas nerektaj Esperantidoj, ĉar ili vere estas "ididoj", do provoj pri reformo de Ido, ĉar idistoj dum la historio pli ofte emis al reformoj ol esperantistoj.

Oni ĝenerale ne aplikas la terminon Esperantido al planlingvoj, kiuj aperis post Esperanto sed havas nur minimuman, apenaŭ rimarkeblan influon de Esperanto, kiel Okcidentalo/Interlingue.

Laŭ la celo, oni povas dividi Esperantidojn en fikciajn kaj nefikciajn. Fikciaj Esperantidoj, kiel AdjuviloArcaicam Esperantom estas proponitaj nur kun literaturaj celoj. Nefikciaj Esperantidoj estas projektoj kiuj celas anstataŭigi la "ortodoksan" Esperanton, kiel Ido. Oni povas dividi nefikciajn Esperantidojn en radikalaj kaj kompromisaj. Radikalaj projektoj, kiel Ido proponas gravajn ŝanĝojn en Esperanto; kompromisaj planlingvoj, kiel Antido, proponas malpli grandajn ŝanĝojn, kaj ofte restas ie inter Ido kaj Esperanto.

Celo de nefikciaj Esperantidoj[redakti | redakti fonton]

La reformo kaj "plibonigo" de Esperanto estas celo kaj eĉ revo de centoj kaj centoj da homoj, kiuj kredas, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el internaj lingvostrukturaj malperfektaĵoj. Solvinte ilin, la rezulta lingvo atingus la internacian kaj interhoman rolon dezirata por Esperanto. Proponantoj de oficiala Esperanto male opinias ke ĝi estas tute uzebla, kiel atestas ĝia vasta uzado kiel plej uzata planlingvo.

Ŝanĝiĝo de la kritikpunktoj[redakti | redakti fonton]

Se oni studas la problemon skeptike, oni vidas ke kritikoj profunde ŝanĝiĝas dum jardekoj; do tio kio estas nepardonebla eraro por unu generacio, fariĝas malgrava detalo al alia. Ekzemple, la unua kritiko al Esperanto flanke de idistoj estas "mallogikeco" ĉefe de vortstrukturo; post generacioj, oni ne rigardas tion kiel gravan problemon, ĉar laŭ nuna pensomaniero, lingvoj ne funkcias laŭ logiko, sed laŭ internaj reguloj, kiuj na nepre sekvas formalan logikon kaj, alie, oni rigardas sintakson kiel pli grava ol morfologio. Sekva grava kritiko, de interlingvaistoj estis, ke Esperanto ne estas sufiĉe naturalisma aŭ agrabla al eŭropanoj; hodiaŭ oni batalis ĝuste kontraŭ Eŭropcentrismo kaj akuzas Esperanton esti tro Eŭropcentra.

Argumentoj de Esperantistoj kontraŭ Esperantidoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhof diris ke oni forgesas "ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero", li mem agnoskis ke Esperanto ne estas perfekta, sed nur estas taŭga. Sed por multaj Esperantistoj taŭgeco sufiĉas. Esperantistoj ofte rimarkigas kritikantojn pri tio, ke la supozate "pli perfektaj" planlingvoj estas uzataj multe malpli ol Esperanto. Laŭ Esperantistoj, tio montras ke aŭ la Esperantidoj ne estas signife pli bonaj ol Esperanto, aŭ ke ne multe gravas la perfekteco de lingvo.

Listo de Esperantidoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu listo kompreneble ne estas kompleta listo de ĉiuj Esperantidoj, sed ja listas la plej konatajn kaj plurajn ne tiel konatajn.

A[redakti | redakti fonton]

C[redakti | redakti fonton]

D[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

F[redakti | redakti fonton]

G[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

L[redakti | redakti fonton]

M[redakti | redakti fonton]

N[redakti | redakti fonton]

O[redakti | redakti fonton]

P[redakti | redakti fonton]

  • Poliespo, polisinteza, per ĉeroka lingvo
  • Popido de Manuel Halvelik: fikcia lingvo por traduki popolajn esprimojn kaj parolmanierojn de malkleruloj.

R[redakti | redakti fonton]

S[redakti | redakti fonton]

U[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

W[redakti | redakti fonton]

X[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.