Amira Chun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amira Chun
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1963 (1963-09-12) (60-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj koreaEsperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr
Amira Chun en la UK 2023
"Rondo Amuze" gvidata de Amira Chun en la UK 2023

CHUN Kyung Ok, arta nomo Amira Chun (naskiĝis la 12-an de septembro 1963 en Seulo), estas korea kantistino kaj esperantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Amira Chun studis klasikan voĉon en la Nacia Universitato de Seulo. Ŝi tamen ne sekvis karieron pri klasika muziko, anstataŭe ŝi preferis dediĉi sin al socialaj kaj poemaj kantoj de Koreio. Forta influo pri sia arto estas la situacio de Koreio kiel lando dividita. Ŝiaj kantoj estas markitaj de sopiro pri reunuiĝo de koreoj, de nerapida ritmo kaj lirika melodio, kun la celo komfortigi la animon kaj provoki rememorojn. Chun asertis, "Mi kredis, ke bonaj kantoj povos ŝanĝi nian mondon... Mi plu esperas bonigi nian mondon por vivi harmonie, pace kun ĉiuj estuloj per miaj kantado kaj agado." Vero, forto, homamo, naturo kaj vivo estas oftaj temoj en ŝiaj kantoj.[1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Chun eklernis Esperanton en 2017. Ŝi estis invitita al la dua filmfestivalo Teo Kaj Amo, okazinta en Ĉinio, por kanti en la internacia vespero de la filmfestivalo, kaj renkontis tie Sepa & Asorti kaj Amindaj. En 2019 ŝi estis invitita al la Baltiaj Esperanto-Tagoj numero 55, kiam ŝi prezentis al la publiko unu-horan koncerton kaj ankaŭ havis la okazon kanti kun Asorti. En 2020 Amira Chun estis invitita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por kanti la himnon La Espero por la malfermo de la Monda Festivalo de Esperanto, nome Somera Inaŭguro.[2] En 2021 Amira Chun kantis "Heredaĵo" kun ŝi partoprenis en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Ŝi instruas Esperanto-kantojn en la Seula Esperanta Kulturcentro (SEK) ĉiusemajne.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi lanĉis du albumojn en la korea.

En 2019 aperis ŝia unua kompaktdisko en Esperanto, kun la titolo "Kantu, Ni kunkantu".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Interparolo kun Amira Chun: Mi pli kaj pli proksimiĝas al Esperanto." 2022. Esperanto 1365 (2), p. 36.
  2. "Interparolo kun Amira Chun: Mi pli kaj pli proksimiĝas al Esperanto." 2022. Esperanto 1365 (2), p. 36-37.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]