Doksologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doksologio (el la greka: doxa - gloro, logos - vorto, parolo) estas liturgia formulo, per kiu oni laŭdas Dion. Ĝi estas mallonga himno, plej ofte uzata fine de preĝo.

Inter la plej konataj doksologioj estas

  • la aldonaĵo fine de la Patro nia:
    Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. (Mat 6,13)
  • la Gloria Patri:
    Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. (komparu Mat 28,19)
  • la teksto de Thomas Ken "Praise God from whom all blessings flow" reverkita en Esperanto kiel:
    Al Dio laŭdu tuta ter',/ Lin laŭdu la ĉiela sfer';/ Laŭdadu ni sen intermit'/ Al Patro, Filo, kaj Spirit'.
Doksologio de J C Rust

La unua originala doksologio verkita (kun originala melodio) en Esperanto estis jena de John Cyprian Rust (en Ordo de Diservo, 1907):

Estu nun laŭdata Dio / Ĉiam, ĉie, kaj de ĉio;
Sur la tero de l’ homaro; / De l’ ĉiela anĝelaro.
Estas li vivdona fonto, / La beninto kaj benonto,
Patro, Filo, kaj Spirito: / Laŭdu lin sen intermito.