Evo Morales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Evo Morales
Evo Morales

Oficanta
Funkcio akceptita:
22-a de januaro 2006
Vicprezidento Álvaro García Linera
Antaŭulo Eduardo Rodríguez

Naskiĝo 26-an de oktobro 1959
en Flago de Bolivio Orinoca, Oruro, Bolivio
Politika partio MAS
Infanoj Du agnoskitaj filoj: knabo kaj knabino
Religio romkatolika / Indiĝenaj religioj
v  d  r
Information icon.svg

Juan Evo MORALES AYMA (naskiĝis 26-an de oktobro 1959) en Orinoca, Oruro, Bolivio) estas indiĝena gvidanto de socialisma bolivia partio Movimiento al Socialismo (Movado al la socialismo, MAS, siglo kiu ankaŭ signifas pli en la hispana lingvo) kaj de movado por la rajtoj de koka-kamparanoj.

Evo MORALES venkis kun pli ol 50 % de la voĉoj - pli ol atenditaj - la antaŭtempajn prezidentajn elektojn, la 18-an de decembro de 2005. Li iĝis la unua indiĝena ŝtatgvidanto de Bolivio. En la prezidenta elekta kampnajo de decembro de 2009, li atingis preskaŭ 63 procentojn de la voĉdonoj, grave superante la rezulton de 2005.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de ajmaraj indianoj en vilaĝo de la minista regiono de la bolivia altaĵo. Li povis ne tre longe studi, kaj komencas labori tre juna. Li fariĝas farmisto en la tropika regiono de Chapare, en la centro de la lando. Li komencas tie sian sindikatan aktivadon, por la defendo de la kultivantoj de la kokao (cocaleros), kiu tie havas tradician karakteron.

Dum la 90-aj jaroj li fariĝas gvidanto de la sindikato, kiu kontraŭas la politikon de la tiama registaro de Hugo Bánzer, apogata de Usono, apoganta la forigon de la kultivado por lukti kontraŭ la narkotrafikadon. La kokaistoj defendas la tradician kultivadon, kaj rifuzas la konfuzon kun la produktado kaj vendo de kokaino.

Evo ankaŭ kreas tiutempe propran partion Movado al la Socialismo, kun maldekstra kaj indiĝenista karaktero.

En 1997 li estas elektita deputito, reprezentante la provincojn de Chapare kaj de Carrasco en la departemento de Koĉabambo, kun pli ol 70% de la voĉdonoj.

Evo MORALES kaj la franca kamparana gvidanto José Bové.

En januaro de 2002 li estas forigita de la kongreso, pro akuzoj de terorismo sekve al perforta alfrontiĝo en la kamparo. Poste tiu forigo estis nuligita de la tribunaloj, sed intertempe li decidis prezenti sian kandidatecon al la prezidentaj elektoj.

Li faris tre imagan kampanjon, kaj bazas parte de sia mesaĝo en la kontraŭa al la entruda politiko de Usono, kaj specife de ties ambasadoro en Bolivio. Tiamaniere kreskas la apogo al li, ĝis al fina rezulto, en kiu li akiras la duan lokon, te proksime al la fina prezidanto Gonzalo Sánchez De Lozada.

En sekvaj jaroj li gvidas la tiel nomata milito de la gaso, kun publikaj protestoj por eviti la vendon de la natura gaso, je kiu Bolivio estas tre riĉa, kaj specife la transporto tra Ĉilio. Kune kun aliaj grupoj, ili sukcesas akiri la rezignon de Sánchez de Lozada en 2003 kaj de Carlos Mesa en 2005.

En la elektoj de decembro de 2005 li akiras pli ol 50% de la rektaj popolaj voĉdonoj, kaj tial li fariĝis prezidento depost la 22-a de januaro 2006, la unua indiĝena en la historio de Bolivio (kaj la dua en tuta Latinameriko post Benito Juárez en Meksikio).

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La oficiala ideologio de la Movado al Socialismo estas kontraŭimperiisma kaj kontraŭkapitalisma, kun granda insisto en la defendo de la indiĝenaj popoloj en Sudameriko. Oni atendas de li plian atenton al la sociaj bezonoj de la malriĉaj amasoj, ĉefe indianaj en la lando.

Li montris sian pretecon ŝtatigi la naturan gason, eĉ se konservante la kunlaboron de eksteraj firmaoj.

li ankaŭ kontraŭis la elradikadon de la kultivado de kokao, kiun li konsideras tradicia en la lando, kaj anstataŭe koncentriĝi en la forigo de la konsumo de kokaino en la landoj de la klientoj.

En ekstera politiko, li montris sian solidaron kun Hugo Chávez de Venezuelo kaj Fidel Castro de Kubo. Li ankaŭ montris simpation al nunaj gvidantoj de Argentino kaj Brazilo. Aliflanke, lia politiko foje montras naciisman flankon, speciale pri la historiaj malakordoj kun Ĉilio. Tamen, la plej grandaj alfrontaĵoj okazos probable kun Usono.

Tion oni montris en la unua vojaĝo post la elektoj. Tradicie, la unua vojaĝo de prezidento de Bolivio havis kiel celon Usono. En tiu ĉi kazo li faris tre longan vojaĝon al diversaj latinamerikaj kaj alikontinentaj landoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]