Israel-hamasa milito de 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arabaj-israelaj militoj
mapo

La Israel-hamasa Milito, Israel-gazaa Milito, aŭ Gazaa Milito estas aktuale daŭranta perforta konflikto inter Israelo kaj palestinaj armitaj grupoj gvidataj de Hamaso.[1] Ĝi komenciĝis la 7-an de oktobro 2023[2][3][4], dum la israela festo Simĥat Tora, kiam palestinaj armitaj grupoj, ĉefe apartenantaj al Hamaso kaj Palestina Islama Ĝihado, lanĉis terorisman surprizatakon. La atako komenciĝis per amasa lanĉo de almenaŭ 3000 raketoj senditaj en Israelon de la Gazaa Sektoro regata de Hamaso.[5] Samtempe, proksimume 2500 palestinaj militantoj rompis la barilon inter Gazaa Sektoro kaj Israelo kaj invadis per kamionoj, motorcikloj, kaj motoraj glisparaŝutoj.[6] Militantoj filtriĝis en kelkajn kibucojn ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro kaj en la israelan urbon Sderoton. La atako, nomata de Hamaso «Operaco Inundo Al-Aqsa», ne estis antaŭvidata de Israelo, kvankam ĝi okazis la tagon post la 50-a datreveno de la Milito de Jom Kippur.[7] Israelo deklaris staton de milito por la unua fojo post la Milito de Jom Kippur en 1973. Post mallonga tempo ĝi komencis reprezalion, kiun ĝi nomas «Operaco Feraj Glavoj», bombante kaj armee invadante la Gazaan Sektoron.[8]. Ekde la 28-a de oktobro, la Israelaj Defendaj Fortoj plifortigis sian teran atakon, ensendante tankojn kaj infanterion apogatajn de grandegaj aeraj kaj maraj atakoj kontraŭ la Sektoro.

En pluraj razioj en suda Israelo dum la surprizatako de la 7-a de oktobro, la hamasaj taĉmentoj kaptis pli ol 200 israelajn civilulojn (inkluzive virinojn, maljunegulojn, ĉ. 30 infanojn, almenaŭ unu el ili bebo) kaj soldatojn kiel ostaĝojn kaj forportis ilin en la Gazaan Sektoron.[7][9][10][11] En proksimaj israelaj komunumoj kaj militbazoj mortis 695 israelaj civiluloj (inter ili 36 neplenkreskuloj), 71 eksterlandaj civiluloj, kaj 373 armeanoj kaj policanoj.[12] Proksime al la kibuco Reim, kvindek militantoj mortigis 364 homojn en la muzikfestivalo Supernova.[12] Human Rights Watch raportis, ke la atakoj intencaj al civiluloj aŭ sendiskriminaj kaj la ostaĝigo de civiluloj estas militkrimoj laŭ internacia militmildiga juro.[13]

La israela reprezalio okazigas la plej grandan detruon de homaj vivoj el ĉiuj okazintaj konfliktoj enter Israelo kaj Gazao. Meze de majo 2024, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj taksis la palestinajn pereintojn en la milito je 24 686 identigitaj, el kio 7 797 infanoj pereis, kaj 4 959 virinoj. (Antaŭaj raportoj uzis pli grandajn nombrojn.)[14] Krome kalkuliĝas 79 205 vunditoj (8663 infanoj kaj 6327 virinoj) kaj pli ol 10 000 malaperintoj (inter ili 4400 virinoj kaj infanoj),[15] kio supozigas, ke la efektiva nombro de mortoj estas pli granda ol la konstatita.[16][17] Virinoj kaj infanoj kune konsistigas plimulton de la viktimoj de la israelaj atakoj.[18] Save the Children kalkulis meze de aprilo 2024, ke 26000 gazaaj infanoj estas mortigitaj aŭ vunditaj.[19] La konflikto kaŭzis pli ol mil infanajn amputojn, la plej grandan nombron en la historio.[20]

Iuj militaj agadoj de Israelo en palestina teritorio estas kritikataj de la internacia komunumo kiel militkrimoj malrespektaj al internacia militmildiga juro.[21][22] Inter la kondamnataj agoj estas la uzo kontraŭ la civila loĝantaro de armiloj malpermesitaj de internaciaj traktatoj, ekzemple ĵetaĵoj de blanka fosforo;[23] murdoj de civilaj funkciuloj de internaciaj organizoj, kiuj faris civilulhelpan laboron;[24] la «totala sieĝo» kaj ĉesigo de liveroj al la civilularo kiel kolektiva puno[25] kaj la evakuordonojn al civiluloj kun minaco de tuja atako kaj sen sekuraj lokoj, kien ili iru, aŭ sekuraj manieroj atingi ilin.[26] Ĉio ĉi kaŭzis perfortan translokigon de 1,9 milionoj da gazaanoj, pli ol 85 % de la loĝantaro (inter ili 893 000 infanoj),[27] kiun la Unuiĝintaj Nacioj katalogis kiel militkrimon kaj krimon kontraŭ la homaro.[28]

Gazaanoj intermite perdas haveblon de telefonaj kaj interretaj servoj kaj ofte trovas sin sen komunikaj rimedoj. Civilulhelpaj agentejoj avertas pri disvolviĝanta homrajta katastrofo.[29] Post septaga paŭzo en novembro, dum kiu oni interŝanĝis israelajn ostaĝojn por malliberigitaj palestinanoj kaj Israelo permesis limigitan eniron en la Gazaan Sektoron de helpo por civiluloj, la batalado rekomencis la 1-an de decembro.[30] Meze de marto, la Sektoro jam havis la plej grandan proporcion en la mondo da homoj vivantaj en nutromanko, kun ĉiu sesa infano en stato de severa subnutro. Spertuloj pri homrajtaj krizoj katalogis la Gazaan militon kiel "la plej mortigan en moderna historio por infanoj, ĵurnalistoj, sanservaj laboristoj, kaj UN-aj funkciuloj".[31]

La bataloj rapide disvastiĝis en aliajn regionojn. En Cisjordanio pliiĝis perfortaj agoj de israelaj setlejanoj kontraŭ palestinaj civiluloj kaj armita batalado inter la israela armeo kaj palestinaj milicoj.[32] Apud la israel-libana landlimo, la israela armeo interbataladis kun la ŝijaisma milico Hizbulaho ekde la unuaj tagoj de la konflikto. En Sirio kaj Irako okazadis atakoj de arabaj milicoj kontraŭ militbazoj de la usona armeo kaj israelaj bombadoj kontraŭ anoj de tiuj milicoj. En la Ruĝa Maro, la hutia movado komencis kampanjon de atakoj kontraŭ ŝipoj irantaj al Israelo, kaj Usono kaj Britujo respondis per bombado de la hutioj.[33]

Komencaj semajnoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la informoj de Hamas (ne ekzistas precizaj informoj el fidindaj fontoj) pro la bombardado, per kiu Israel reagis ekde la komenco ĝis 23a de oktobro, sur la Strio de Gazao mortis 4 385 personoj, inter kiuj estas almenaŭ 1 756 infanoj kaj 967 virinoj, kaj 13 561 estis vunditaj,[34] plejparte civiluloj.[17] Ĝis novembro 2023, laŭ Hamaso (fidindaj informoj ne haveblas), en Sektoro Gazao pereis ne malpli ol 8 525 homoj. Laŭ datumoj de la Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 1,4 milionoj el 2,5 milionoj da lokanoj iĝis senhejmuloj pro israela bombado de militaj celoj, ĉar la milita infrastrukturo de Hamaso uzas la civilan loĝantaron kiel ŝildon. Komence de novembro 2023, ĉiun kvinan minuton en Gazao mortis po unu infano, jam pli ol 500 infanoj pereis dum tri semajnoj de la milito kio superas nombron de infanoj pereintaj jare en ĉiuj konfliktoj tra la mondo ekde 2019 - laŭ la koncepto de Hamaso, tio ŝajne estas enkalkulita (pri tio vidu interalie la artikolon pri la gazaa hospitalo Al-Ŝifa).

Ĝis la 14a de novembro ekde la atako fare de Hamas jam pereis proksimume 1400 israelanoj (laŭ oficialaj israelaj informoj) kaj 11 000 palestinanoj, inkluzive de miloj sub ruinoj (laŭ informoj de Ĥamaso), kompare kun la epoko inter la Dua Intifado de 2000 ĝis la 6a de oktobro 2023, dum kiu pereis 1 330 israelanoj kaj 10 672 palestinanoj. Tio signifas, ke en iom pli ol unu monato pereis kompareblaj nombroj de israelanoj kaj palestinanoj kiel en antaŭaj 23 jaroj.[35]

Internacia reago[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la milito okazadas tutmondaj protestoj, kiuj petas precipe batalĉeson.[36] Usono vetois tri tiucelajn rezoluciojn en la Konsilio pri Sekureco de UN,[37] sed la 15-an de novembro permesis aprobon de rezolucio, kiu petis humanitaran paŭzon.[38] Usono milite kaj diplomate subtenadas Israelon. Tiun helpon kondamnis pluraj grupoj por homaj rajtoj,[39][40] kaj iuj komentantoj priskribis ambaŭ landojn kiel internacie izolitajn.[41] La administracio de la usona prezidanto Biden plurfoje havigis armilojn al Israelo ne petinte aprobon de la Usona Kongreso.[42]

Sendependaj fakuloj de UN kun pluraj grupoj pri homaj rajtoj akuzis kaj Hamason kaj Israelon pri militkrimoj. La 29-an de decembro 2023, Sudafriko komencis proceson ĉe la Internacia Kortumo de Justeco, akuzante Israelon pri malrespekto de siaj devoj laŭ la Konvencio pri Genocido de 1948 en siaj atakoj al la Gazaa Sektoro.[43] La 26-an de januaro 2024, la Internacia Kortumo juĝis provizore, ke estas argumenteblaj pruvoj de okazanta genocido​, kaj ordonis aron da antaŭgardaj rimedoj dum la definitiva enketo.[44]

La 5-an de aprilo 2024, la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion, ke Israelo respondu pri eble faritaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro dum la invado al Gazao.[45]

Almenaŭ kvardek kvar landoj denuncis Hamason kaj nomis ĝian konduton terorismo, dum diversaj landoj de Meza Oriento faris alvokon por maleskalado kaj atribuis la radikan kaŭzecon al la plurdekjara israela okupacio de la palestinaj teritorioj.[46][47][48][49] La ministro pri eksteraj rilatoj de Irano minace postulis, ke Israelo tuj ĉesu sian operacon kontraŭ Hamaso en Gazao.[50] La usona armeo deplojis du batalgrupojn da aviadilportaj ŝipoj en la Orientan Mediteraneon,[51] la registaro de Britio deklaris ke ĝi sendos militajn ŝipojn kaj aviadilojn,[52] kaj la registaro de Germanio komencis sendi milithelpon al Israelo.[53]

La 31-an de oktobro Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, protestante kontraŭ "la agresa kaj misproporcia milita ofensivo" de Israelo kontraŭ Sektoro Gazao. Ĝi anoncis ankaŭ sendon de humanitara helpo al la sieĝita palestina teritorio. La registaroj de Kolombio kaj Ĉilio revokis siajn ambasadorojn el Israelo por konsultadoj kaj alvokis al pafĉesigo. Tiun ĉi alvokon subtenis ankaŭ Brazilo kaj Meksiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simpson, John, "Why BBC doesn't call Hamas militants 'terrorists' (Kial BBC ne nomas Hamas-aktivulojn "teroristoj")", BBC News, 11-a de oktobro 2023. (angle)
  2. Beauchamp, Zack, "Why did Hamas invade Israel? (Kial Hamas invadis Israelon?)", Vox, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  3. Erlanger, Steven, "An Attack From Gaza and an Israeli Declaration of War. Now What? (Atako el gazao kaj israela milito-deklaro. Nun kio?)", The New York Times, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  4. Fact Sheet: Israel and Palestine Conflict (la 9-an de oktobro 2023) (angle) (Gazetara konferenco). ReliefWeb. Unuiĝintaj Nacioj (UN) (9-an de oktobro 2023). Arkivita el la originalo je la 13-a de oktobro 2023. Alirita 13-an de oktobro 2023.
  5. "Around 1 000 dead in Israel-Hamas war, as Lebanon's Hezbollah also launches strikes (Ĉirkaŭ 1 000 mortintoj en la Israel-Hamasa milito, ĉar Hizbulaho de Libano ankaŭ lanĉas atakojn)", South China Morning Post, 8-a de oktobro 2023. (angle)
  6. Burke, Jason, "A deadly cascade: how secret Hamas attack orders were passed down at last minute", The Guardian, 7-a de novembro de 2023. Kontrolita 7-a de novembro de 2023.
  7. 7,0 7,1 McKernan, Bethan, "Hamas launches surprise attack on Israel as Palestinian gunmen reported in south (Hamas lanĉas surprizatakon kontraŭ Israelo kiel palestinaj pafantoj raportis en la sudo)", The Guardian, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  8. Fabian, Emanuel. IDF declares 'state of readiness for war' amid Hamas infiltrations, rocket barrages (en-US). The Times of Israel. Alirita 2023-10-07.
  9. "Video appears to show Hamas taking Israeli civilian hostage (filmo ŝajnas montri Hamas prenantan israelan civilan ostaĝon)", NBC News tra YouTube, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  10. Holocaust survivor who uses a wheelchair was dragged into Gaza as Israel-Hamas war rages on (Holokaŭsta transvivanto en rulseĝo estis trenita en Gazaon dum la milito de Israelo-Hamaso plu furiozas) (angle). USA TODAY. Alirita 12-a de oktobro 2023.
  11. "Hamas says it has enough Israeli captives to free all Palestinian prisoners (Hamas diras, ke ĝi havas sufiĉe da israelaj kaptitoj por liberigi ĉiujn palestinajn malliberulojn)", Al-Ĝazira. (angle)
  12. 12,0 12,1 "Israel social security data reveals true picture of Oct 7 deaths", France 24.
  13. Israel/Palestine: Devastating Civilian Toll as Parties Flout Legal Obligations. Human Rights Watch (2023-10-09). Alirita 2023-10-09.
  14. Hostilities in the Gaza Strip and Israel - reported impact | Day 220, OCHA la 13an de majo 2024
  15. "Middle East crisis: ‘not easy to see’ how Israeli offensive on Rafah could be compliant with international law, says UK minister – as it happened", The Guardian, 30-a de aprilo de 2024.
  16. Israel-Gaza war in maps and charts: Live tracker (angle). Al Jazeera (2024-02-03). Alirita 2024-02-03.
  17. 17,0 17,1 Yahya Abou-Ghazala (2023-10-16). Ellos cumplieron las órdenes de evacuación en Gaza. Un bombardeo de Israel los mató al día siguiente. Alirita 2023-10-18.
  18. Grasso, Daniele, Yolanda Clemente y Antonio Pita, "25.000 muertes en Gaza: por qué la destrucción de esta guerra supera la de otros grandes conflictos", El País, 21-a de januaro 2024. Kontrolita 21-a de januaro 2024.
  19. "Los hospitales de Gaza acuñan un nuevo término: niño herido sin familia sobreviviente", El País, 20-a de aprilo de 2024.
  20. "The Children Who Lost Limbs in Gaza", The New Yorker.
  21. Naciones Unidas recuerda a Israel que el cerco completo de Gaza está prohibido. Euronews (laŭ EFE) (2023-10-10). Alirita 2023-10-11.
  22. Israel-Hamás: testimonios de desolación y miedo de civiles israelíes y palestinos. Radio France Internationale (2023-10-10). Alirita 2023-10-11.
  23. "Human Rights Watch says Israel used white phosphorus in Gaza, Lebanon", Reuters, 2023-10-13. Kontrolita 2023-10-16. (angle)
  24. UNRWA Situation Report #69 On the situation in the Gaza Strip and the West Bank, including East Jerusalem.
  25. Corder, Mike; Julia Frankel. Expertos dicen que Israel y Hamas están cometiendo crímenes de guerra. Los Angeles Times (laŭ Associated Press) (2023-10-13).
  26. Roth, Clare. Israel-Hamás: ¿Se están cometiendo crímenes de guerra?. Deutsche Welle (2023-10-16). Alirita 2023-10-17.
  27. La guerra en Gaza ha convertido a 893.000 niños en desplazados forzados en menos de tres meses (2023-12-22).
  28. Israel-Palestina: La ONU pide a Israel rescindir la orden de evacuar en Gaza. Novaĵo de UN (2023-10-13). Alirita 2023-10-17.
  29. Israel Expands Ground Operation In Gaza, Bombs Hamas Tunnels (angle). TIME (2023-10-28). Alirita 2023-10-28.
  30. de Vega, Luis, "Israel retoma los bombardeos sobre Gaza tras fracasar los intentos de ampliar la tregua", El País, 1-a de decembro de 2023. Kontrolita 1-a de decembro de 2023.
  31. "I asked public health colleagues about starvation in Gaza. They say there is no precedent for what is happening", The Guardian.
  32. "West Bank settler population grew by nearly 3% in 2023 — report", The Times of Israel, 12-a de februaro de 2024.
  33. "Israel-Gaza war spillover risk: Mapping recent strikes in Middle East", Al Jazeera.
  34. Israel Hamas war: UN calls for 'end to the nightmare' as aid trucks enter Gaza and strikes continue (UN postulas "fino de la koŝmaro" kiam helpkamionoj eniras Gazaon kaj strikoj daŭras) 2023-10-21, alirita en 2023-10-22, ĉe euronews (angle).
  35. Laŭ informoj de UN kaj Al Jazeera, cititaj en Vídeo | Radiografía de la violencia entre Israel y Palestina: más muertos desde el 7 de octubre que en los 23 años de siglo XXI El País, 14a de novembro 2023, alirita la 14an de novembro 2023.
  36. "From Paris to Karachi, protesters rally in support of Palestine", Al-Jazeera. Kontrolita 2024-01-11. (angle)
  37. "US vetoes Arab-backed UN resolution demanding ceasefire in Gaza", The Guardian.
  38. Starcevic, Seb, "UN Security Council adopts resolution for 'humanitarian pauses' in Gaza", POLITICO, 2023-11-16. Kontrolita 16-a de novembro 2023. (angle)
  39. Lederer, Edith M., "US vetoes UN resolution backed by many nations demanding immediate humanitarian cease-fire in Gaza", AP News, 9-a de decembro 2023. Kontrolita 2024-01-11. (angle)
  40. Ratcliffe, Rebecca, "US risks 'complicity in war crimes', says Human Rights Watch – as it happened", The Guardian. Kontrolita 2024-01-11.
  41. Israel and US show sharp divisions over mounting casualties and future of war against Hamas (angle). AP News (2023-12-12). Alirita 2024-01-12.
  42. "US govt. again skips Congress for emergency weapons sale to Israel", NHK World, 30-a de decembro 2023. Kontrolita 2024-01-11. (angle)
  43. Israel se sienta en el banquillo de los acusados por el genocidio palestino: EEUU respalda a su aliado y la UE guarda silencio. www.publico.es (2024-01-10). Alirita 2024-01-12.
  44. Público. El fallo de la ONU sobre indicios de genocidio en Gaza aísla más a Israel internacionalmente (hispane). Público (2024-01-26). Alirita 2024-01-27.
  45. Consejo de DD. HH. de la ONU aprueba resolución que exige a Israel rendir cuentas por posibles crímenes de guerra. France 24 (2024-04-05). Alirita 2024-04-13.
  46. International Reactions to the Hamas Attack on Israel (angle). The Washington Institute (11-a de oktobro 2023). Alirita 13-a de oktobro 2023.
  47. "World reaction to surprise attack by Palestinian Hamas on Israel", Al-Ĝazira. (angle)
  48. Michaelson, Ruth, "Condemnation and calls for restraint after Hamas attack on Israel", 7-a de oktobro 2023. (angle)
  49. Nereim, Vivian, "Across the Mideast, a Surge of Support for Palestinians as War Erupts in Gaza", The New York Times, 9-a de oktobro 2023. (angle)
  50. "Iran's foreign minister warns Israel from Beirut to stop Gaza attacks or risk 'huge earthquake'", AP News, 14-a de oktobro 2023. (angle)
  51. Exclusive: US to send 2nd aircraft carrier to eastern Mediterranean (angle). ABC News. Alirita 2023-10-15.
  52. Sheridan, Danielle, "Britain to send ships and aircraft to support Israel", The Daily Telegraph, 12-a de oktobro 2023. (angle)
  53. "Germany clears Israel's use of two Heron TP combat drones, source says", Reuters, 11-a de oktobro 2023. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]