Hu Jintao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hu
Jintao

Hu Jintao, 2011
Hu Jintao, 2011

Persona informo
Nomo Hu Jintao
Dato de naskiĝo 21-a de decembro 1942
Loko de naskiĝo Ŝanhajo
Okupo
Aĝo 71
v  d  r
Information icon.svg

Hu Jintao [hu ĝintao] (en la ĉina 胡锦涛, en pinjina skribo Hú Jǐntāo) (naskiĝis la 21-an de decembro 1942 en Ŝanhajo) estas ĉina politikisto.

Li estas la nuntempa prezidanto de Ĉinio. Li prezidantiĝis je la 15-a de marto 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hu Jintao naskiĝis en 1942 en Ŝanhajo. De 1959 ĝis 1965 li studis en la eliteca Qinghua-Universitato en Pekino. Dum tiu ĉi tempo li aliĝis al la Ĉina Komunista Partio. Fininte siajn inĝenierajn studojn, li laboris en loĝeja kaj hidroteknika konstruado.

Li fariĝis en 1983 prezidanto de la Nacia Junulara Ligo kaj en 1985 sekretario de la Komunista Partio en la provinco Guizhou. En 1988 li fariĝis ĉefo de la Komunista Partio en Tibeto, kie li subpremis centojn da ribelintoj kontraŭ la ĉina okupado.

Jam en 1992 Deng Xiaoping antaŭvidis, ke Hu iam prezidantiĝos. Deng kaj Hu Yaobang subtenis lian politikan karieron, kiu efektive kondukis al la plej altaj postenoj. La 15-an de novembro 2002 li fariĝis - kiel posteulo de Jiang Zemin - ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio, kaj la 15-an de marto 2003 li prezidantiĝis.

Li estas rigardata ne kiel reformisto, sed kiel rigorulo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]