José Luis Rodríguez Zapatero
El Vikipedio
| José Luis Rodríguez Zapatero | |
![]() |
|
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 12-a de aprilo 2004 |
|
| Vicprezidento | Teresa Fernández de la Vega |
|---|---|
| Antaŭulo | José María Aznar |
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 22-a de julio 2000 |
|
| Antaŭulo | Joaquín Almunia |
|
|
|
| Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1960 Valladolid |
| Politika partio | Socialista |
| Edzo/ino | Sonsoles Espinosa |
| Sidejo | Palacio de la Moncloa |
| Alma mater | Universitato de Leono |
| Okupo | politikisto |
| TTT | [1] |
José Luis Rodríguez Zapatero (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1960 en Valladolid) estas la nuna ĉefministro de Hispanio, elektita en marto 2004.
NOTO: Li estas pli konata per la nomo Zapatero, sed oni devas averti ke tiu estas lia dua familia nomo; vidu artikolon Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj.
Rodríguez Zapatero de infanaĝo loĝis en Leono. Li estas advokato.
[redakti] Politika kariero
Jam de tre juna li aniĝis al la Hispana Socialista Partio, parte sub la influo de la etika ekzemplo de sia avo, kapitano ekzekutita de la frankistaj trupoj dum la hispana enlanda milito.
Li estis unuafoje elektita deputito en junio 1986, kaj estis de tiam parlamentano seninterrompe.
En 1988 li estis elektita ĝenerala sekretario de sia partio en Leono, kaj komencis sian karieron ene de la partio, en kiu li baldaŭ fariĝis konata, kvankam oni apenaŭ rimarkis lin en la ĝenerala hispana politiko.
En la jaro 2000, post la malvenko de la Socialista Partio en la ĝeneralaj balotoj, demisias la tiama ĝenerala sekretario, Joaquín Almunia. Zapatero gvidas internan grupon de malmulte konataj deputitoj, kiuj petas gravan renovigon, kaj tre surprize venkas en la internaj balotoj kaj fariĝas ĝenerala sekretario, kaj kandidato or la sekvantaj balotoj.
Li gvidas la opozicion al la tiam reganta Popola Partio de José María Aznar. Li estis akuzita fari opozicion mildan kaj pakteman, kio ne ekskludis momentojn de pli granda konfrontiĝo.
La novaj ĝeneralaj balotoj okazis dum la 14-a de marto 2004. Tri tagojn antaŭe okazis teroristaj atencoj en Madrido, kaŭzantaj preskaŭ 200 mortintojn. La granda ŝoko favoris la ŝanĝon de registaro, kaj Zapatero venkis kun relativa plimulto.
Post la kreado de koalicio kun minoritataj partioj, Zapatero estis elektita prezidento de la registaro de Hispanio je la 12-a de aprilo de 2004.
En junio de 2004 li estis reelektita ĝenerala sekretario de sia partio.
Lia politiko estas karakterizita de pli dialogema karaktero, plej frapa post la iom akra sinteno de lia antaŭulo. Li prenis mezurojn liberalajn en la socia sfero, kaj apenaŭ modifitaj en la ekonomia. Li ankaŭ montris pli da komprenemo al la naciistaj postuloj de la hispanaj regionoj, pleje de Katalunio. Li montris krome malpli da apogo de la Usona registaro, kiel evidentigis la plenumo de lia unua promeso, la forigo de la hispanaj trupoj el Irako, tuj post lia enpostenigo.
En februaro 2008 oni celebras novajn balotojn, kaj lia partio akiras denove relativan plimulton, kun ioma kresko en la nombro de deputitoj en la Kongreso. Zapatero estas reelektita ĉefministro.
[redakti] Retaj ligiloj
- Oficiala retejo de la Hispana Socialista Partio
- Oficiala biografio ĉe TTT-ejo de Hispana Registaro (hispane)
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
Werner Faymann (Aŭstrio) | Herman Van Rompuy (Belgio) | Gordon Brown (Britio) | Bojko Borisov (Bulgario) | Jan Fischer (Ĉeĥio) | Lars Løkke Rasmussen (Danio) | Andrus Ansip (Estonio) | Matti Vanhanen (Finnlando) | François Fillon (Francio) | Angela Merkel (Germanio) | Georgios Andrea Papandreu (Grekio) | José Luis Rodríguez Zapatero (Hispanio) | Gordon Bajnai (Hungario) | Brian Cowen (Irlando) | Silvio Berlusconi (Italio) | Dimitris Ĥristofias (Kipro) | Valdis Dombrovskis (Latvio) | Andrius Kubilius (Litovio) | Jean-Claude Juncker (Luksemburgio) | Lawrence Gonzi (Malto) | Jan Peter Balkenende (Nederlando) | Donald Tusk (Pollando) | José Sócrates (Portugalio) | Emil Boc (Rumanio) | Robert Fico (Slovakio) | Borut Pahor (Slovenio) | Fredrik Reinfeldt (Svedio)
