Eksproprietigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La EksproprietigoEksposedigo estas institucio de Publika Juro, kiu konsistas en la perforta aŭ deviga transporto de la privata proprieto de ia posedanto al la ŝtato, per monkompenso, konkrete, al estaĵo de la Publika Administrado dotita de propra heredaĵo. Ĝi povas elposedigi ĉu por ke ĉi tiu posedo estu ekspluatata de la ŝtato aŭ de tria aganto.

La Eksproprietigo posedas du karakterizojn, unua ke ĝi estas transporto de deviga karaktero, kio faras ĝin karakteriza institucio de la Publika Juro kiu tute diferencas el la aĉeto-vendo antaŭvidita en la privata juro; dua ke la elposedigito rajtas ricevi monkompenson ekvivalentan al la ekonomia valoro de la aĵo elposedigita, kio diferencas ĝin el la konfisko.