Nacia suvereneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de la monumento al la Hispana konstitucio de 1812 en Kadizo, nome la unua de Hispanio, reprezentanta la koncepton de nacia suvereneco.

La nacia suvereneco estas koncepto kiu havigas la tutan povon de la nacio (respektive de la ŝtato) al la civitanoj. Tiuj konstatas en la konstitucio, ke ili cedas la povon al la ŝtato. Tial la ŝtatestro iĝas simpla ideologia reprezentanto aperinta el la politika teorio liberala, kiu povas esti datita el Locke kaj Montesquieu (fine de la 17-a jarcento en Anglio, 18-a jarcento en Francio). Laŭ ĝi la suvereneco apartenas al la nacio, nome abstrakta ka unika ento, ligita normale al fizika geografia spaco, al kiu apartenas la civitanoj kaj nuntempaj kaj pasintaj kaj estontaj, kaj estas difinita kiel supera al la individuoj kiuj komponas ĝin. La sama koncepto de civitano (subjekto de rajtoj, egalrajta al la ceteraj membroj de la nacio, kaj ne "subuloj" aŭ pasiva objekto de aparteno ak politika ento trudita al tiu) estas asocia al la principo de nacia suvereneco. En la klasika teorio, la nacia suvereneco estas komprenata kiel reprezenta politika reĝimo, ĉar la nacio mem ne povas regadi sin mem rekte (eĉ ne en la sistemoj de rekta demokratio, pro la maleblo kunigi fakte la "tutan nacion"). La simpla majoritato de la popolo (koncepto same svaga, sed pli egalvalora al la aro de la loĝantoj de nacio) ne estas necese la volo de la nacio, se tiu estas supera al la individuaj civitanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]