Klasika ekonomika skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klasika ekonomika skoloEkonomika liberalismo estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun Adam Smith en la fino de la 18-a jarcento. Vere, Klasika ekonomika skolo ne estis skolo laŭ la senco ke ĝiaj teoristoj konscie partoprenis ĝin. Vere, oni kreis la nomojn klasika ekonomika skoloekonomika liberalismo nur en 20-a jarcento, male de fiziokratiistoj kiuj konscie formis skolon.

La unua verko de tiu movado estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.

Vere, Smith kreis teorion tre simila al Fiziokratio. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomikan liberalismon. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco.

Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratiistoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste marksistoj reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco.

Krom Smith, aliaj aŭtoroj de klasika ekonomika skolo estis William Petty, Robert Malthus, David Ricardo kaj John Stuart Mill.

Postuloj de Klasika ekonomika skolo[redakti | redakti fonton]

Klasika skolo postulas:

  • Perfekta konkureco en ĉiuj merkatoj.
  • Fleksiaj prezoj, inkluzive salajroj, kio permesas ekvilibron de merkaton per leĝo de demando kaj ofero.
  • La labormerkato estas ĉiam en plendunga estado. Ne estas halto kaj la nelaboro kiu eble ekzistus estas "frota" (pro la tempo kiu oni bezonus por akiri laboron laŭ sia kapablo) aŭ volonta (pro homoj kiuj ne volas akcepti la salajron kiun oni oferas en labormerkato).
  • La produktado de la firmoj devenas de situo de plendungeco.

Pro tio, la ofero estas ĉiam superas al demando. La kurbo de ofero estas vertikala kaj ĝi determinas la nivelon de ekvilibra produktado: varioj en la demando nur produktus variojn en prezoj.

  • La monpolitiko estas senefika (neŭtraleco de l' mono): varioj en la mona ofero nur afektus la nivelon de prezoj, sen ia efiko sur la realaj variaĵoj (demanda kvanto, ekvilibra produktado, salajroj, ktp.).
  • La imposta politiko ankaŭ ne taŭgus, ĉar la ekonomio ĉiam estas en plendunga estado, pro tiu la impostaj politikoj nur povas pligrandigi la prezoj. Logike, do, la ŝtato ne devus interveni en la marŝado de ekonomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]