Nelly Roussel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nelly Rousselnelli rusel — (nask. la 5-an de januaro 1878 - mort. la 18-an de decembro 1922), estis franca liberpensulino, feministino, anarkiistino kaj pacistino.

Skiza biografio[redakti | redakti fonton]

Nelly Roussel naskiĝis en burĝa konformista familio. Kontraŭnaska aktivulino, ŝi estis, same kiel Madeleine Pelletier, unu el la unuaj virinoj en Eŭropo, kiuj publike postulis la rajton por virinoj disponi je sia propra korpo kaj rekomendis politikon de nasko-kontrolo kaj -limigo per kontraŭkoncipaj rimedoj kaj aborto. Ŝi aliĝis al la nov-maltuzanismo de la liberecana pedagogo Paul Robin, kiu subtenis ke la ideo pri kontrolo de la naskiĝoj, gepatra prudenteco, estas rimedo de emancipiĝo de la plaj malriĉaj socitavoloj. Ŝi diskonigis sian mesaĝon per publikaj prelegoj, ĵurnalismo kaj ankaŭ teatro. Ŝi estis talenta oratorino. Inter 1905 kaj 1908, ŝi trairis Francion por prezenti, 64-foje, prelegon pri la temo "L’éternelle sacrifiée" (La eterna foroferitino). El tio kaj ŝiaj notoj rezultis samtitola membiografia libro. Ŝi vokis la virinojn al rifuzo de forofero kaj de doloro, kiel neevitablaĵoj de la virina vivo.

Kiel ĵurnalistino, ŝi skribis artikolojn por la gazeto "Regénération" (Regenerado). Dum la Unua Mondmilito, ŝi partoprenis en la gazeto "La Voix des Femmes" (La voĉo de la virinoj). En ties numero de la 22a de marto 1903, ŝi skribis : "Ne plu nasku infanojn, kiujn vi ne povos konvene eduki (...) Al la lamentado de la repopoligantoj, respondu per la plej granda, la plej efika, la plej potenca, la plej impona, la plej ĉefa el ĉiuj strikoj : la striko de la ventroj."[1]. Tiun ideon reprenis la kantisto Montéhus en sia kanzono "La grève des mères" (La striko de la patrinoj)[2]

Ŝi luktis por modifi la tradician bildon de la virino. Tiel, la agado, la vivo kaj la penso de Nelly Roussel kompreneble ribelas kontraŭ tiu modelo, disvolvante, male, tiun de la "nova virino", bone reprezentita en Usono : virino sportema, aktiva, engaĝita en valoriga profesio. Nelly Roussel oponas al la "eterna virineco"[3] tion, kion ŝi nomas la "eterna foroferitulino" — tio, estas cetere la titolo de unu el ŝiaj libroj. Ŝi mem skribis : "La virino estas efektive foroferita ne nur fare de Dio sed fare de la Naturo mem, sed ankaŭ fare de la respublika socio mem."[4]

Ŝi edziniĝis kun la skulptisto Henri Godet, liberpensulo kaj framasono, de kiu ŝi havis tri infanojn. En li ŝi trovis bonan konsilanton. Ŝi mortis en 1922 pro tuberkulozo pri kiu ŝi suferis jam de 1908.

Pensoj de Nelly Roussel[redakti | redakti fonton]

  • "Ju pli oni pruvos, ke viro kaj virino estas malsimilaj kaj destinitaj sin kompletigi reciproke, des pli ni vidos ke, logike, ili ne povas rezigni unu je la alia, ke neniu verko estas daŭra kaj perfekta sen interkonsento intima, konstanta, de du elementoj el la homaro."
  • La malamo estas, en si mem, malpia kaj malbona; necesas ĝin elradikigi el niaj koroj; en tio estas nia devo de virinoj.'"

[5].

  • "Mi malamas tiujn, kiuj, ĉie, en nia sanga kaj ŝirita Eŭropo, per siaj deklamadoj kaj intrigoj, ĵetis unuj kontraŭ la aliajn milionojn da malriĉaj tro kredemaj kaj tro obeemaj homojn. - Oh ! jes, tiujn ĉi mi malamas ! Kaj kontraŭ ilin mi krias venĝon."[6]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Elinor Accampo,
  1. Industrialization, Family and Class Relations : Saint Chamond, 1815-1914. Berkeley kaj Los Angeles, University of California Press, 1989.
  2. Blessed Motherhood, Bitter Fruit. Nelly Roussel and the Politics of Female Pain in Third Republic France. Baltimore : The Johns Hopkins University Press, 2006, 312 p. (ISBN 978-0-8018-8404-7).
  • Nelly Roussel, L'Éternelle sacrifiée, eld., antaŭparolo kaj notoj fare de Maïté Albistur, Daniel Armogathe. Parizo : Syros. Kol. Mémoire des femmes, 1979.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "L'Éternelle sacrifiée". Nelly Roussel. Eld. antaŭparolo kaj notoj fare de Maïté Albistur, Daniel Armogathe. Parizo : Syros. Kol. Mémoire des femmes. 1979.
  • "Paroles de Combat et d’espoir". Nelly Roussel. Discours choisis (Elektitaj paroladoj). Antaŭparolo de Madeleine Vernet. Eld de l’Avenir Social (socia estonteco). Epône. (tiam en la nun ne plu ekzistanta departemento Seine-et-Oise, nun en Yvelines). 1919.
  • "Deux féministes, Nelly Roussel, Madeleine Pelletier" (Du feministinoj, Nelly Roussel, Madeleine Pelletier). Claude Maignien kaj Salwan Magda. Parizo : Biblioteko Marguerite-Durand. 1975.
  • "Le Grief des femmes. Anthologie de textes féministes du Second Empire à nos jours" (La plendmotivo de la virinoj. Antologio de virinoj tekstoj ekde la Dua Franca Imperio ĝis nuntempo). Tekstoj prezentitaj fare de Maïté Albistur kaj Daniel Armogathe. Parizo : Hier et demain. 1978. 320 p.

Memore al Nelly Roussel[redakti | redakti fonton]

  • "Centenaire Nelly Roussel : 1878-1922, à l'avant-garde des combats actuels, féminisme, libre pensée, droit au travail..." (Centa datreveno de la naskiĝo de Nelly Roussel, 1878-1922, ĉe avangardo de la nuntempaj luktoj, penslibereco, rajto je laboro...), Parizo, Bibliothèque féministe Marguerite Durand, 1978. [7]Fiche Sudoc.</ref>

Municipaj omaĝoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Marie-Victoire Louis : Textes féministes historiques Historiaj feministaj tekstoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ne faites plus d’enfants que vous ne pouvez en élever convenablement […] Aux jérémiades des repopulateurs répondez par la plus grande, la plus efficace, la plus puissante, la plus imposante, la première des grèves : la grève des ventres.". Laŭ Biographie de Nelly Roussel, IUFM de Amiens
  2. La Grève des Mères (france: La Grève des Mères).
  3. Laŭ la franca esprimo "éternel féminin" laŭ kiu, ekzistas supozataj neŝanĝiĝeblaj kaj eternaj karakteroj de la virina psikologio.
  4. Nicole Edelman, "Elinor Accampo, Blessed Motherhood, Bitter Fruit. Nelly Roussel and the Politics of Female Pain in Third Republic France", Baltimore, The Johns Hopkins University Press, 2006, 312 p. ISBN : 978-0-8018-8404-7. 50 dollars. en "Revue d'histoire du XIXe siècle", n°35, 2007. p. 161-208 Vidu franclingvan artikolon enretigita la 6an de novembro 2008.
  5. "La haine est, en elle-même, chose impie et mauvaise; il faut l'extirper des cœurs; c'est là notre devoir de femmes." : IUFM de Amiens, ĉerpita el "Le Grief des femmes. Anthologie de textes féministes du Second Empire à nos jours". Maïté Albistur kaj Daniel Armogathe. 1978
  6. "Je hais ceux qui, partout, dans notre Europe sanglante et déchirée, ont, par leurs déclamations ou leurs intrigues, jeté les uns contre les autres des millions de pauvres gens trop crédules et trop dociles. - Oh ! oui, je les hais, ceux-là ! et contre eux je crie vengeance. " IUFM de Amiens, ĉerpita el "Le Grief des femmes. Anthologie de textes féministes du Second Empire à nos jours". Maïté Albistur kaj Daniel Armogathe. 1978.
  7. Publikigita okaze de la ekspozicio "Centenaire Nelly Roussel", (eld.) Bibliothèque féministe Marguerite Durand, Parizo, 5-a de januaro - 4a de marto 1978. - Tekstaro de N. Roussel, eltiraĵoj el diversaj revuoj kaj publikaĵoj. 1908-1919.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas plejparte el la franclingva versio de Wikipedia