Hippolyte Sebert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hippolyte Sebert

foto aperinta sur parto de pola reklambildkarto el la 1910-aj jaroj
foto aperinta sur parto de pola reklambildkarto el la 1910-aj jaroj

Persona informo
Nomo Hippolyte Sebert
Dato de naskiĝo 30-a de januaro 1839
Loko de naskiĝo Verberie (apud Compiègne)
Dato de morto 23-a de januaro 1930
Loko de morto Parizo
Okupo
Aĝo je morto 90
v  d  r
Information icon.svg

Hippolyte Sebert [seBER] (naskiĝis la 30-an de januaro 1839 en Verberie (apud Compiègne), mortis la 23-an de januaro 1930 en Parizo) estis franca generalo, sciencisto kaj esperantisto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hippolyte Sebert civile vestita, fotografaĵo de Pierre Petit, membro de la Société française de photographie[1].

Oficiro de kolonia artilerio, sendita en Nova-Kaledonion, faris tre valoran esploradon de tiu kolonio kaj organizis la ekspluatadon de ĝiaj arbaroj. Post la franca-germana milito de 1870, li ludis gravan rolon en la kreado de nova artileria materialo. Li fondis kaj direktis la Centran Laboratorion de la Maristaro kaj la eksperimentan kampon de Sevran-Livry, por provado de la pulvoj. Li partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo, kaj en la perfektigo de torpedoj. Li kreis multspecajn aparatojn, kiuj ebligis la determinadon de la balistikaj leĝoj ka aliaj kondiĉoj de la uzado de la artileria materialo. Pri tiuj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. –

En 1890, pensiiĝinto, li sin dediĉis plene al sciencaj kaj industriaj laboroj. Fariĝis direktoro de la artileria fako kaj poste prezidanto de la tre grava Societo „Forges et Chantiers de la Méditerranée“, kaj konsilanto de aliaj industriaj societoj. En 1881, en. sekretario de la fama Kongreso por Elektro, kiu komencigis en Francujo la gravan movadon por elektro industria. Prezidanto de multaj sciencaj societoj. En 1896 membro de la Scienca Akademio. –

Krome li fariĝis, en la sciencaj medioj, kuraĝa porbatalanto de du aferoj, kiuj alportos al la intelekta progresado de la homaro gravan helpadon: scienca bibliografio kaj Esperanto – Li diskonigis la „Universalan Bibliografian Repertorion“, per kiu la ellaboraĵoj de la homa penso estas metataj je la dispono de ĉiuj. Prezidanto de la Bibliografia Instituto de Bruselo, fondis kaj direktis ĝian Parizan filion. –

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

E-iĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan internacian lingvon kaj ĝis sia morto li senlace penadis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de Rollet de l'Isle. En 1905 li fondis kun Javal la E-istan Centran Oficejon, vastan organismon de internacia propagando, de defendo de E-istaj Institucioj kaj de instruado (v. Chavet). Ne nur li ne ŝparis tempon kaj laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de Esperanto. – De la kreo de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn Universalajn Kongresojn. – Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la Internacian Sciencan Asocion. - Apud Zamenhof, Sebert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado. – Krom artikoloj aŭ raportoj aperintaj en „Oficiala Gazeto Esperantista“, kaj en diversaj E-aj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri Esperanto.

"Kredeble pli ol iu alia persono generalo Sebert povas esti nomata la patro de la internacia Esperanto-movado inter la sciencistoj [2].

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Leteroj de Sebert al Ludoviko [Zamenhof] (ed. Ito Kanzi)
  • 1920: Le mouvement espérantiste avant la guerre et depuis 1914
  • 1910: La langue internationale auxiliaire Esperanto
  • 1910: Modela klasifiko de Esperantaj bibliotekoj laŭ la sistemo de la decimala klasifiko uzata por la universala bibliografia repertorio (recenzo en La Revuo 6a vol. 1911–1912, p. [146])
  • 1909: L’Esperanto et les langues nationales

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Habellok, G. Generalo Sebert + [nekrologo]. En: Germana Esperantisto 27a jaro 1930 n-ro 3 (409), p. 42

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. fr:Société française de photographie
  2. Neergaard, Paul, 1958 : Sciencaj Studoj, Internacia Scienca Asocia Esperantista, Kopenhago, p.9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Hippolyte Sebert » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»