Internacia Scienca Asocio Esperantista
Internacia Scienca Asocio Esperantista (mallongigo: ISAE) fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzanta la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko.
La laŭstatuta celo de la Asocio estas la divastigo de la Internacia Lingvo en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn, kaj samtempe progresigi la pretecon ĉe la publiko por akceptado de Esperanto.
Ligilo inter la internacilingvaj fakuloj estas nia asocia organo Scienca Revuo (SR), daŭrigo de revuo fondita en 1904 kiel Internacia Scienca Revuo. Ĝi aperas kvarfoje en la jaro kun originalaj artikoloj en Esperanto de aŭtoroj de ĉiuj naciecoj kaj kun sciigoj el plej diversaj kampoj de sciado.
[redakti] Prezidantoj kaj prezidintoj
Longjara prezidanto de ISAE estis Rüdiger SACHS. Ekde 2012 la prezidanto estas José Antonio Vergara (CL).
Unu el la pli fruaj vicprezidantoj de ISAE estis la brita fizikisto kaj nobelpremiito Joseph John Thomson[1].