William Edward Collinson
D-ro William Edward COLLINSON [KOlinsen] (naskiĝis la 4-an de januaro 1889 en Birmingham; mortis la 5-an de junio 1969[1]) estis angla esperantisto kaj eminenta lingvisto.
De 1914 ĝis 1954 li estis profesoro de la germana lingvo ĉe la universitato de Liverpool. Krome li estis d-ro-John-Buchanan-lektoro de Esperanto ĉe tiu universitato. Kun Otto Jespersen kaj Edward Sapir li estis membro de Konsila Komitato por Lingvistika Esploro de "International Auxiliary Language Association" (IALA, Internacia Helplingva Asocio). En 1927 aperis lia libro La Homa Lingvo. Li estis viceprezidanto de Brita Esperanto Asocio (BEA), membro de la Lingva Komitato kaj verkis artikolojn por multaj gazetoj kiel Literatura Mondo, Internacia Pedagogia-Revuo, Lingva Kritiko, Esperantologio, Brita Esperantisto, Heroldo de Esperanto ktp.
Fontoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « William Edward Collinson » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Libroj de kaj pri William Edward Collinson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri William Edward Collinson en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)