Epikuranismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Epikuranismo (floris -300 al 50) estis unu el la kvin ĉefaj skoloj de greka filozofio, kiu estis fondita de Epikuro el Ateno. Epikuranismo floris de la 3-a jarcento a.K. al la 2-a jarcento post Kristo. En tiama epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo de profesoroj aŭ saĝuloj, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam epikuranismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko pri vivo. Ĝi estas materialisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur la atoma fiziko de Demokrito.

Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvileco, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro, precipe per la jenaj principoj:

  • Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laŭ Epikuro, sed ili volas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri homoj. En la materialismo de Epikuro, eĉ la dioj estas faritaj de atomoj (kvankam ili estas senmortaj). Ĉar la mondo nur estas atomoj moviĝantaj, ĉio okazas tute hazarde, tial nia sorto ne estas la produkto de la malbona aŭ bona volo de dioj, sed estas produkto hazarda.
  • Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, farita de atomoj, disiĝas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro kaj la manko de plezuro, tial ĝi ne gravas. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, vi ne devas zorgi pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.
  • La bona estas facile havebla: laŭ Epikuro, la homo povas vivi kontente sole sur "akvo kaj hordekukoj".
  • La malbona estas facile elportebla: Laŭ Epikuro, malsano kaj doloro estas aŭ akra sed mallonga, aŭ longa sed malakra.

Laŭ Epikuro, la bona kaj la malbona ne estas afero de moralo, sed afero de plezuro kaj doloro. Ĉar la plezuro kaj doloro de la menso estas pli grava ol la de la korpo, Epikuro celis mensan plezuron -- trankvilo de la menso -- pli ol karna plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj de prudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaŭ helpas, sed familio kaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj.

Kvankam Epikuro kredis al materialismo, li kredis nek al ateismo nek al determinismo:

  • Epikuro kaj ateismo: Kvankam la ekzisteco de dioj estis hipotezo nenecesa en lia kosmologio -- la atomoj estas eternaj kaj nekreitaj – Epikuro kredis, ke la dioj ekzistas ĉar la kredo en dioj estas universala inter homoj. La dioj de Epikuro estas materiaj, faritaj de atomoj, sed ili ne mortas. La dioj devas esti servitaj ne pro timo (ili ne povas puni nin), sed pro admiro kaj respekto.
  • Epikuro kaj determinismo: la atomoj de Epikuro moviĝas ne tute determinisme laŭ fizika leĝoj, sed iomete

hazarde. Tial la aĵoj kaj okazoj de la mondo estas parte la produkto de hazardo. Simile, la homo ja posedas libervolon.

La majstra verko de epikuranismo, tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo De Rerum Natura (-50).

Post la morto de Epikuro, epikuranismo disiĝis: unu sekto emfazis la simplan vivon de Epikuro, la alia plezuron. Sinmortigo ankaŭ fariĝis aprobita. Epikuro mem staris kontraŭ sinmortigo ĉar ĝi implikas ke la malbona ne estas facile elportebla.

La ĉefa rivalo de epikuranismo estis stoikismo, kiu emfazis devon anstataŭ plezuro. Post la 1-a jarcento, epikuranismo estis la filozofio de malgranda rondo, estinte preterpasita de stoikismo por la mensoj kaj koroj de filozofoj. En 529, la imperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzive de la Ĝardeno.

Post Justiniano, epikuranismo dormis ĝis la Renesanco, kiam la antikvaj verkoj estis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474) kaj la nova kosmologio de moderna scienco fariĝis materialisma, favorinte ideojn epikuranismajn inter filozofoj kaj vulgaruloj.

Famaj epikuranoj[redakti | redakti fonton]

Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikuranismo sed diluis la moralon laŭ kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influis je Locke, Boyle kaj Neŭtono, inter aliaj.

La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio estis influitaj de epikuranismo, sed ne estis epikuranoj mem.

Famaj kontraŭ-epikuranoj[redakti | redakti fonton]