Demokrito de Abdero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Demokrito)
Saltu al: navigado, serĉo
Demokrito, la Ridanta Filozofo, de Hendrick ter Brugghen - 1628

Demokrito, naskita ĉirkaŭ -460 ĉe Abdero (Trakio), mortinta en -371, estis helena filozofo, disĉiplo de Leŭkipo.

Li evoluigis teorion pri la konsisto de materio el atomoj, plej malgrandaj, nedivideblaj partoj. Lia argumento estis, ke ne eblas senfine dividi materion, ĉar tiam ĝi malaperus.

Nemulto estas sciata pri li, sed laŭdire li estis tre gaja homo kaj havas la kromnomon "la ridanta filozofo", kontraste al Heraklito, "la ploranta filozofo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Malgranda kosmologio
  • Pri la naturo
  • Pri la formo de la atomoj
  • Pri la vortoj


Antaŭsokrataj filozofoj

Mileta skolo : Taleso de Mileto · Anaksimandro · Anaksimeno

Pitagorana skolo : Pitagoro · Alkmeono de Krotono · Filolao de Krotono · Arkito de Tarento · Timeo de Lokreso

Efesa skolo : Heraklito — Elaja skolo : Ksenofano · Parmenido · Zenono de Elajo · Meliso de Samoso

Pluralismo : Anaksagoro · Empedoklo — Atomismo : Leŭkipo · Demokrito

La sofistoj : Protagoro de Abdero · Prodiko · Gorgio · Hippio · Critio

Diogeno de Apolonio