Prudento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piero del Pollaiolo, Prudento (1470)

La prudento estas unu el kvar kardinalaj virtoj, laŭ la koncepta kaj prihomscieca sistemado de la okcidenta filozofio ekde la antikva epoko greka-romia.

Ĝenerale la prudento estas virto kiu dispozicias la intelekton al sagaca kaj preciza analizo pri la reala mondo ĉirkaŭa kaj instigas la racion al la kompreno pri sia vera bono en ĉiu cirkonstanco de la reala mondo, per elekto pri la iloj adekvataj por ĝin plenumi.

La prudento estas la “senpera normo de la agado”, rimarkigas Tomaso de Akvino spurante Aristotelon. Ĝi konfuziĝas nek kun la timideco aŭ la timo, nek des malpli kun la hipokritecoŝajnigo. Ĝi estas latine metaforigita per auriga virtutum (kaleŝestro de la virtoj): ĝi, fakte, direktas la ceterajn virtojn provizante ilin per regulo kaj mezuro. Estas la prudento kiu tuje gvidas la juĝon de la konscienco; la prudenta homo decidas kaj ordonas sian konduton per tia juĝo. Danke al tiu virto – prudento – oni aplikas la moralajn principojn al la apartaj kazoj senerare kaj superas la dubojn pri la bono plenumenda kaj pri la malbono evitenda.

En la platona filozofio, prudento estas vortigita per “saĝo”, kaj estas virto de la racia animo.

Alegorio de la Prudento en la tombo de Francisko la 2-a, duko de Britanio.

Prudento kaj kaj homaj iniciatoj[redakti | redakti fonton]

Kutime la prudento estas konsiderata en la rilatoj de la konscienco kun la morala leĝo kaj ĝia aplikado en la diversaj cirkonstancoj, sed ĝi etentiĝas ankaŭ al elekto de ĉiuj aferoj de la vivo en kiuj estas postulata honesteco kaj akordo inter konscienco kaj aktivecoj. Do, prudento intervenas, aŭ devas esti allasita interveni, ankaŭ en rilatoj kun la proksimuloj kaj en, ekzemple, ekonomiaj aferoj kaj en ĉiuj kazoj en kiu estas riskata damaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Prudento, pentraĵo de Luca Giordano

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Kathopedia [4]