Teismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun diismo.

Teismo en la plej larĝa senco estas la kredo, ke por klarigi aŭ doni signifon al la kosmo kaj al nia ĉeesto en ĝi necesas la antaŭa ekzisto de ia dio. La vorto devenas el la antikva greka theos.

Estas kelkaj variantoj de teismo, ekzemple:

  • Monoteismo (aŭ unudiismo) — la kredo, ke ekzistas nur unu dio. Hodiaŭaj monoteismaj religioj inkludas kristanismon, islamon, kaj judismon.
  • Politeismo (aŭ plurdiismo) — la kredo, ke ekzistas pli ol unu dio. Pli mallarĝaj sencoj de "teismo" ofte ne inkludas politeismon.

Oni povas konsideri diismon kiel varianto de teismo en la plej larĝa senco. Tamen diistoj kredas ke, kvankam ekzistas dio, ĝi ne intermetas sin en la aferoj de la universo, kaj ke religiaj kredoj devas esti bazata sur nur logikaj kialoj. Diistoj kutime rifuzas kredi je supernaturaj okazoj.

La mala de teismo estas ateismo: t.e. malakcepto de la kredo, ke ia diaĵo ekzistas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]