Hoffmann-La Roche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hoffmann-La Roche

Roche Logo.svg
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Dato de fondo 1896
Sidejo Bazelo, Svislando
Estr(ar)o Severin Schwan (ĉefekzekuta oficisto), Franz Humer (estrara prezidanto)
Dungitoj 80 080 (fine de 2008)
Spezosumo 45 617 000 000 da svisaj frankoj (2008)
Agokampo medikamentoj kaj medicinaj diagnoziloj
ISIN-kodo CH0012032113
TTT www.roche.com
v  d  r
Information icon.svg
Roche Tower en la nesto

La firmao Hoffmann-La Roche aŭ mallonge Roche [prononco "Roŝ"] estas entrepreno pri medikamentoj kaj medicinaj diagnoziloj kun ĉefa sidejo en Bazelo, Svislando. Ĝi konsideratas inter la plej grandaj konzernoj pri medikamentoj tutmonde. Aktuale la entreprenaj esploristoj aparte enketas pri diagnozado kaj terapiado de malsanoj onkologiaj, virusaj kaj pri problemoj de transplanta kirurgio. La entrepreno, krom en Svislando havas pliajn produktejojn en pluraj landoj: Laŭ la stato de decembro 2008, el la tutmonde 80 080 dungitoj pli ol 7 500 laboris en Svislando kaj pli ol 12 000 en Germanio. En 2008 la konzerno havis spezan bilancon de 45 600 000 000 svisaj frankoj kaj netan profiton de 10 800 000 000 frankoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao fondiĝis en 1896 de la kemiisto Fritz Hoffmann-La Roche en Bazelo. La unua produktaĵo estis Aiodin, medikamento kontraŭ malsano de la tiroida glando. En 1898 evoluis la kontraŭtusa medikamento Sirolin, kiu dum pliol 60 jaroj sukcese vendiĝis. Sukcesis ankaŭ ekde 1904 produktita digitalo-preparaĵo, celata al plifortigo de la kora funkcio. En 1919 la firmao iĝis akcia kompanio.

En la 1930-aj jaroj la firmao grandkvante produktis vitaminajn preparaĵojn. Aparte la grandkvanta produktado de vitamino C iĝis komerca sukceso. En 1952 ekproduktiĝis Rimifon, medikamento kontraŭ tuberkulozo.

La kemiisto Leo Sternbach, kiu ekde la jaro 1941 en Usono esploris por la konzerno, en 1957 malkovris la trankviligan efikon de la substanca grupo benzodiazepinoj. La substanco Klordiazepoksido (komerca nomo "Librium") en la konzerno vendiĝis ekde la jaro 1960. La substanco Diazepamo (komerca nomo "Valium"), produktita ekde la jaro 1963 fare de la konzerno, por la sekvaj jaroj iĝis la plej multe vendata medikamento tutmonde. Krom esplorado kaj produktado de medikamentoj, la konzerno ekde la jaro 1968 ankaŭ produktis medicinajn diagnozilojn. En 1971 malfermiĝis la Instituto pri Imunologio Bazelo. En 1973 sekvis Madopar, medikamento kontraŭ parkinsono. En 1976 en konzerna fabriko de norda Italio, 20 kilometrojn norde de Milano, okazis akcidento kiu liberigis grandan kvanton de danĝerega substanco kiu kauzis la malsanigon de 200 homoj kaj la morton de plurmilo da bestoj en Seveso kaj tri najbaraj komunumoj.

Ekde 1980 la konzerno esploras pri gena teknologio. En 1995 ekproduktiĝis Saquinavir, medikamento kontraŭ la pliseveriĝo de Aidoso. Kaj inter pliaj novaj produktaĵoj, ekde 2000 sekvis la substanco Oseltamiviro kontraŭ la pliseveriĝo de virusaj gripoj, kiu inter alie vaste aplikatas en la gripa pandemio de 2009.