Écublens VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ecublens VD)
- La mallongigo VD en Écublens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Écublens.

Écublens
Blazono de Écublens
Blazono de Écublens
Blazono de Ecublens
Écublens
Écublens
Écublens
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 31′ 34″ N 6° 33′ 42″ O / 46.52611 °N, 6.56167 °O / 46.52611; 6.56167 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 34″ N 6° 33′ 42″ O / 46.52611 °N, 6.56167 °O / 46.52611; 6.56167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11499
Areo 5,71 km²
Alteco 428 m super marnivelo
Poŝtkodo 1024
Komunumkodo 5635
Mapo de Écublens
Mapo de Écublens
Situa mapo de Écublens
vdr

Écublens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 11499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Écublens situas proksimume 8 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En okcidento de la komunumo fluas la rivereto Venoge, alfluanto de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la urbo Ecublens kun la centro Le Motty kaj diversaj novaj loĝkvartaloj kaj industrizonoj, kaj la vilaĝoj Renges, Bassenges kaj Epenex.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,71 km², de kiuj 10,9% estas kovritaj de arbaro, 27,8% servas por agrikulturo kaj 59,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Écublens limas en nordo al Bussigny-près-Lausanne, en nordnordoriento al Crissier, en nordoriento al Renens, en oriento al Chavannes-près-Renens, en sudo al Saint-Sulpice, en okcidento al Denges, kaj en nordokcidento al Echandens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Écublens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 136, kiu estas konekta vojo inter la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1 en sudo kaj n-ro 9 en nordo. En nordo de la komunumo situas la grava vojnodo inter la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la laŭzana metrolinio M1 kaj buslinio al Morges.

Universitata urbo[redakti | redakti fonton]

En Écublens situas du gravaj svisaj universitatoj, nome la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano kaj la Universitato de Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Écublens datiĝas el la jaro 958 kiel in villa Escublens. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tomboj el la Hallstatt-epoko, bronzepoko kaj La-Tène-epoko. Dum mezepoko Ecublens apartenis al la teritorio de Renens. Sub la berna regado ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Écublens apartenis al la Voktejo Laŭzano. Poste ĝi estis ĝis la administra reformo de 2006 parto de la Distrikto Laŭzano kaj ek de 2008 parto de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]