Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
universitato
Informoj
fondodato 1880
Situo
Geografia situo 55° 46′ 44″ N, 37° 35′ 44″ O (mapo)55.77937.5955Koordinatoj: 55° 46′ 44″ N, 37° 35′ 44″ O (mapo)
lando Rusio
Nombroj
nombro de studentoj 10 500 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[2] Oficiala retejo]
filioj
• Novomoskovsk Institute of the D. Mendeleev University of Chemical Technology vd
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato (Moskvo)
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato (Moskvo)
DEC
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato (Eŭropa Ruslando)
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato (Eŭropa Ruslando)
DEC
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
Map
Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato
vdr
Kampuso de la Universitato D. I. Mendelejev en Norda Tuŝino, Moskvo.
Ĉefa konstruaĵo de la Universitato D. I. Mendelejev ĉe Miusskaja Placo en Tverskoj, Moskvo.

Rusia Kemia-Teĥnologia Universitato D. I. Mendelejev estas publika universitato kun sidejo en Moskvo, Rusio.[1] Ĝi estas la plej granda altlerneja institucio kaj esplora centro pri kemio kaj kemia inĝenierarto en Rusio, kaj unu el la plej grandaj en la mondo.

La universitato estis fondita en 1898 kiel teknika altlernejo, surbaze de populara propono fare de profesoroj el la Imperia Moskva Teknika Altlernejo por specife trejni “kemiajn kaj mekanikajn inĝenierajn helpantojn” aprobite de la Moskva urba dumao la 9an de Februaro, 1880, por memorigi la 25an datrevenon de la ekregado de la Caro Aleksandro la 2-a. Tiu altlernejo estis poste renomita honore de Dmitrij Mendelejev kaj estis etendigita dum la soveta epoko, dum kiu al la lernejo estis atribuitaj la Ordeno de Lenino kaj la Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo. En 1992, la Registaro de Rusio premiis la institucion per la statuso de universitato, kaj en 2014, la D. Mendelejeva Universitato ricevis la rangon D el la rangiga agentejo "Ekspert RA" kaj estis listigita kiel unu el la plej bonkvalitaj altedukaj institucioj en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.[2]

La Universitato D. I. Mendelejev funkcias en kelkaj kampusoj en Moskvo kaj en branĉo en la najbara urbo Novomoskovsk, Tula provinco. La ĉefa kampuso de la universitato estas ĉe Miusskaja Placo en Tverskoj, Centra administra arondismento en Moskvo.

Koordinatoj: 55° 46′ 44″ Nordo 37° 35′ 44″ Oriento / 55.7790 °N, 37.5955 °O / 55.7790; 37.5955 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivita en 2017-01-09 en Wayback Machine Retejo de la Universitato en angla. Alirita la 9an de Septembro 2021.
  2. Составлен свежий рейтинг ВУЗов России и стран СНГ